Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio

Svetlana Smetatina kaj ŝiaj lernantoj en Sicilio
Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio.

Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj arta), al instruistaro de la urbo kaj oficistoj de la urbodomo. Pli ol 500 personoj estas lernantaj la internacian lingvon en la urbeto. La prepara laboro, varbado, reklamo estis grandiozaj. La skipo de instruistoj-volontuloj estas internacia, nun estas laborantaj hungarino Márta Kovács kaj rusino Svetlana Smetanina kun organiza helpo de Kassini.

La infanoj estas ĉarmaj, bedaŭrinde multege pli bruaj kaj maldisciplinemaj ol ni atendis, sed talentaj kaj scivolemaj. Rekta metodo de instruado de fremdaj lingvoj ne estas konata ĉi tie, pro tio estas tre granda intereso flanke de instruistaro kaj aliaj plenkreskuloj, kiuj miras pri entuziasmo de esperantistoj-instruistoj.

La rilato flanke de lernejoj, instruistaro kaj direktoraro estas ege afabla kaj respektoplena, ili estas helpopretaj kaj dankemaj, malgraŭ magra ekipo de lernejoj. En preskaŭ ĉiuj klasoj krom dudeko-trideko da infanoj, tabulo kaj kreto estas nenio — neniuj teknikaĵoj kaj aliaj helpomaterialoj. Granda ŝoko por mi estis, ekzemple, foresto de interlecionaj paŭzoj kaj konstanta restado de infanaro en la klasĉambroj dum la tuta lernoperiodo. Des pli agrable estas vidi, senti kaj aŭdi la rezultojn post tiom malfacila, streĉa kaj peniga laboro!

Antaŭnelonge 75 miaj infanoj en la lernejo Boscarino sukcese ekzameniĝis kaj ricevis diplomojn de Itala Esperanto-Instituto. Fine de la lernojaro atendatas ankoraŭ kelkaj centoj da ekzamenotoj.

La projekto estas perfekta! Bezonatas granda kaj konstanta laboro de italaj esperantistoj pri ellaboro de unuecaj lernoprogramoj por ĉiu aĝogrupo, pri livero de bezonataj lernomaterialoj, pri plua laboro kun lernejanoj, pri starigo de internaciaj kontaktoj, organizo de reciprokaj vizitoj, plifortigo de laboro de la respondeca teamo de ĉi projekto.

En aŭgusto 2012 en ĉi tiu belega urbo ĉe Mediteraneo okazos la 79a kongreso de italaj esperantistoj, al kiu jam aliĝis centoj da esperantistoj el la tuta mondo. Ĝi estos nova instigo por la urbanoj plu lerni la lingvon, certiĝi pri funkciado de Esperanto, ekhavi amikajn kontaktojn, montri sian kulturon kaj historion.

Svetlana Smetanina

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212sicilio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio1

  1. Mikelo59 diras:

    Estas granda ĝojo vidi tiom da junaj entuziasmaj esperantistoj! Gratulon al ĉiuj – instruistoj kaj lernantoj!
    Jen belega ekzemplo, ĉu ne?
    Vivu Esperanto!
    Kun miaj plej amikaj salutoj el Francio.

Respondi