Komentoj pri: La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto

De: Lu Wunsch-Rolshoven
Dennis, via prezentado de la vendokampanjo de profesia vendisto estas tre bona kaj instrua! Mi ĵus imagis la samon pri Berlino kaj lernejoj (ĉar ŝajne lernejanoj estas eĉ pli bona celgrupo ol studentoj; kp. http://www.liberafolio.org/2012/fruaj-lernantoj-en-pintaj-postenoj ).

Sur http://www.ipernity.com/blog/32119/234890 listiĝas 15 ĉinaj altlernejoj kun Esperanto-kursoj.

Dankon pro la brila ekzempligo de la graveco de ripetado (per la unu-/dufoja anonco en Readers Digest kaj la unumonata kurso en franca radio!

De: Dennis Keefe
Penny, Vladimir, Emilio, Mirejo kaj Lu,

Dankon pro viaj pensigaj ideoj, kaj speciale pro tiuj de Lu, kiujn mi prikomentos pli longe sube.

Penny: “chu ni celumu nur unu celgrupon kiel Marboro?”   Ne.  Probable plurajn, ech dekojn.  Marlboro estas eksterordinara ekzemplo de varo kiu celumas per nur unu universala mesagho.   La usona filmo Pearl Harbor celumis kaj usonanojn kaj japanojn.  En la reklamado en Japanio, oni substrekis, ke ghi estas filmo pri amo; en Usono, ke ghi estas filmo pri milito.

Vladimir:   “el kiuj tavoloj?”  Mi ne scias, sed intuicie mi multe konsentas kun Lu pri tio.

Emilio: “. . . vi cerbumigas nin.”  Dankon.  Viaj komentoj ankau helpas nin.  Mi esperas, ke Esperantistoj povas instigi verajn esploristojn pri tiaj temoj.

Mirejo: “mi informas mallonge.”  Bonege, Mirejo! Kaj gratulon pri via interesa vojagho en Japanio!

Lu, via skribajho havas kelkajn tre utilajn komentojn.

Antau chio, vi rimarkigas, ke estas la ripetado de la varbado kiu plej utilas.  Prave.  La malpriatento de tiu principo estas unu el la fundamentaj eraroj de la laboro de Esperantistoj.   De tempo al tempo Esperantistoj provas reklami en nacia revuo en iu lando.  Lau mia memoro, tio okazis en Francio en la revuo Readers Digest en la 70aj jaroj.  Oni elspezis multege da mono por du plenpaghaj anoncoj pri Esperanto.  Nenia mezurebla rezulto.  Jarojn poste, la Francoj havis la shancon instrui 10 minutojn da Esperanto chiutage dum preskau unu monato che iu tutlanda radio.  La radiostacio ricevis eble 5000 leterojn (paperajn kun poshtmarko – ne elektronikaj)!

La libroj de David Ogilvy kaj Jay Conrad Levinson estas certe tre bonaj libroj por tiuj kiuj volas helpi antauenigi Esperanton per bona varbado, bona reklamado kaj bona komunikado.  Ogilvy bone regis diverstilajn reklammanierojn.  Levinson donas la bazon por la tielnomata Gerila Merkatiko.

Mi shatas vian mencion de “nia nivelo de varbado.”  Mi ankau kredas, ke ekzistas malmultekostaj metodoj por varbi novajn Esperantistojn (ghuste kiel dirus Levinson).

Ghis nun, la plej malmultekosta metodo kiun mi persone konas por varbi estas prezenti Esperanton dum Lingvaj Festivaloj.  Alekandr Blinov povas, mi kredas, konfirmi mian diron tiurilate, kun lia sperto organizi Lingvajn Festialojn en Cheboksari.  Simile okazis en Francio kaj en Chinio che la Festivaloj kiujn mi starigis tiujlande.

Via priskribo de unu kampanjo che unu lernejo estas leginda kaj pristudinda.  Kaj ghi inspiras min plilarghigi la diskutadon por enmeti iom da la scienco kaj arto de la Estrado de Vendado (Sales Management).

Estus tre utili koncepti la eksteran, neesperantan mondon kiel vendokamparon.  Imagu la sekvan scenaron:  Estas 100 universitatoj en unu provinco de Chinio, kaj ni Esperantistoj volas starigi Esperantajn kursojn en tiuj universitatoj.  La agmaniero de profesia vendisto estus 1) kontakti, ege rapide kaj malmultekoste pertelefone, al chiuj el tiuj universitatoj por vidi chu ili interesighas pri la instruado de Esperanto.  2) el 100 universitatoj, eble 11 diros, ke ili interesighos.  3)  Nun, utiligi pli da tempo por paroli nur kun tiuj 11 universitatoj.  Sendu informon.  Montru filmeton interrete pri la temo.  4) Eble nun 3 au 4 universitatoj interesighas.  Uzu pli da tempo.  Vizitu ilin persone.  Intense varbi ilin per parolmetodoj por vendi varojn kaj ideojn.  5) Eble 1 au 2 akceptos Esperanton en la venonta semestro.

Pensu, ke en Chinio estas 1800 tiaj universitatoj, do eble 18 foje 1 au 2, do inter 18 kaj 36 novaj kursoj de Esperanto.  Nuntempe en Chinio eble estas nur 6 universitataj kursoj (Mi instruas, parenteze, en unu el ili!).  Chiaokaze, mia rakonteto similas la pensmanieron de profesiaj estroj de vendoprogramoj.

Amike,

Dennis

De: Lu Wunsch-Rolshoven
Mi nun duan fojon legis la tutan tekston – mi daŭre ne sukcesas kompreni, kial Dennis Keefe opinias, ke li “eble neniam malkovros la sekreton por antaŭenigi Esperanton”. Laŭ mi ne estas granda sekreto – necesas apliki tion, kion oni aplikas por ĉio alia, kion oni volas privarbi. Necesas apliki la scion de varbado kaj merkatiko.

Eble kontraste al Dennis mi ne multe pensas “pri la apliko de la Teorio de Rogers al Esperanto” – ĉar laŭ mi Rogers ne helpas multe por privarbi Esperanton. Rogers ne estis varbisto, sed sciencisto. Do mi preferas lerni de varbistoj, de homoj kiel David Ogilvy kaj Jay Conrad Levinson. La kelkaj indikoj, kiujn Rogers donas por plibonigi kaj plirapidigi la disvastiĝon de io nova, laŭ mi ne estas esencaj. Esenca estas tio, kion skribis Ogilvy kaj Levinson.

Mi ankaŭ ne kredas, ke la afero devas esti farata je tre alta nivelo, per plej komplikaj metodoj de varbotekniko. Necesas transdoni la bazajn informojn pri Esperanto; tio sufiĉas por la venontaj jaroj. Konsciu, ke tiuj bazaj informoj sufiĉis por logi vin al Esperanto kaj min kaj ankaŭ Dennis-on kaj dekmilojn da aliaj regulaj uzantoj de Esperanto. Do, varbi por Esperanto funkcias eĉ je nia nivelo de varbado.

La “sekreto” laŭ mi estas esence la jena:

1) Elektu bonan celgrupon. Laŭ mi ĉefe gimnazianoj inter 12 kaj 18 jaroj kaj studentoj. Eble direktiĝu ĉefe al matematikistoj, programistoj, sociscienculoj, lingvo-amantoj (aŭ lernantoj interesitaj pri tio, studentoj pri tio).

2) Elektu relative malgrandan grupon, ekzemple unu lernejon, unu universitatan instituton, la vizitantojn de unu studenta restoracio. Ĉar vi devos multe informadi ilin. Se vi ne sukcesos tion, apenaŭ indas.

3) Prezentu la utilon, la avantaĝon de Esperanto. Ekzemple per “Amikoj en la tuta mondo. Esperanto – la internacia lingvo.” Havu belan bildon kaj belan grafikon. Uzu ĉiajn rimedojn – afiŝojn (sur bicikloj apud la ejo), informilojn, poŝtkartojn, slipetojn, T-ĉemizojn. Eble anoncu prelegon.

4) Eble nun venas la plej grava parto – kaj eble la plej ŝoka: Faru tion tre, tre longe kaj tre ofte! Ne sufiĉas unu fojo en unu semajno, necesas, ke vi denove metu viajn informilojn ĉiusemajne dum dek aŭ dudek semajnoj. Por via varbefiko kalkuliĝas preskaŭ nur tiuj homoj, kiuj ricevis dekfojan informadon. Kiuj vere lernis, ke Esperanto estas aktuale uzata lingvo, ke aperas 120 libroj jare, ke oni uzadas la lingvon en Facebook, en vikipedio, per Pasporta Servo, en renkontiĝoj ktp.

5) Eble kontrolu post dek semajnoj, kiom el via celpubliko estas jam matura por ricevi proponon de Esperanto-kurso – do, kiom el ili jam scias la bazon pri Esperanto, havas pli malpli ĝustan bildon pri la nuntempo. Se estas ĉ. 30 ĝis 50 %, vi havos ŝancon, ke troviĝos kelkaj kursanoj. Do vi povos nun komenci la veran varbadon por kurso.

6) Konsciu, ke laŭ la teorio prezentita de Rogers vi neniam atingos ĉiujn informitojn, sed nur ĉ. 2 % de ili, verŝajne eĉ malpli. Nur la “novigantoj”, la “pioniroj” estos atingeblaj en la nuna fazo. Se vi varbas en gimnazio de 1000 lernejanoj kaj sukcesas bone informi nur 300 el ili, vi havos eble nur 3 ĝis 6 lernejanojn en via kurso. Sonas malmulte. Sed estas senfine pli multe ol sen via agado – ĉar sen ĝi estus neniu ajn lernanto, nul.

Eble la sekreto de la sukceso estas, ke ne ekzistas vera sekreto. Necesas laboradi, progreseti dum longega tempo, pacienci kaj plulaboradi. Necesas kontentiĝi per malgrandaj progresoj. Lasu al lernu.net fanfaroni pri 100 000 uzantoj kaj koncentriĝu pri tio, ke vi kreos eble kvin verajn fluparolantojn de Esperanto. Tio estus grandioza atingo!

Pri varbokampanjo, http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=9281

Pri ripetado de varbado, http://www.esperantoland.org/dosieroj/Varbado_bezonas_ripetadon_Prelego_KEK2012.pdf

Paciencon kaj multan sukceson

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

De: Mirejo
Mi klopodas inform pri Eo MALLONGE.

Al prezidanto de Svislando mi diris: Eo sekvas la samajn celojn kiel UNESCO.

Al iuj ne-esperantistoj: per Eo mi restadis dum 6 monatoj en Japanio kaj tranoktis en 22 familioj. Mi ne pagis iun hotelon.

Al tiuj, kiuj mencias la anglan: mi uzas la anglan por acheti flugbileton. Per eo mi havas geamikojn.

De: Vladimir MININ
Metodoj reklami cigaredojn ne tauxgas por trovi novajn e-istojn. En Internaciaj E-Tagoj en Primorsko-Ahxtarsk (Rusio) en 2007 nur 3 esperantistoj el 180 fumis. En Esperantista Primavero-8 en Tomsk (Rusio) en 2012 nur unu partopreninto el 21 fumis.   Do necesas sercxi aliajn metodojn por reklami Esperanton.

De: Emilio
Almenaŭ unu kazon ni havas por pli bone esplori kaj analizi; la anoncojn en francaj ĵurnaloj fare de S-ro Etsuo Myoshi.

Dennis Keefe konfesas ke ankoraŭ ne estas preta solvo por la problemo, sed certe ni gratulu lin pro tio, ke li komencis cerbumigi nin.

Tiu artikolo estas interesegaj, kaj eble estontece unu el ĝiaj legantoj trovos la solvon por la amasa disvastigado de esperanto.

De: Tuomo Grundström
Fumado ne apartenas al la kategorio “nova ideo”. Se gxi nun estus eltrovita, gxi estus malpermesita pro ties narkotikaj kaj sandifektaj efikoj.

La tabaknegoco bezonas ekzemple en la kvinmiliona Finnlando 15 000 novajn viktimojn , adoleskantojn, infanojn, jare por ne regresi.

De: Vladimir MININ
Dennis, cxu Vi esploris: el kiuj tavoloj de la logxantaro ni bezonas novajn esperantistojn?

De: Penelope Vos
Dankon pro via artikolo, Dennis

Tia pensado ja estas necesa.

Sxajnas al mi ke Malboro decidis nur merkati al virviroj.

Cxu tio sugestas ke ni nur elektu unu celpopolo por Esperanto?