Nunonia fermita, Rebelo kabeinta

La brazila esperantisto Flavio Rebelo, kies retprojektoj Ĝangalo kaj ITV fiaskis antaŭ kelkaj jaroj, post du monatoj da funkciado de sia nova projekto Nunonia, aperigis en sia nova retejo Nunonia la suban anoncon:

Pro malapero de redaktisto, Nunonia fermos sian pordon


Bedaŭrinde la portalo Nunonia.com fermos sian pordon ekde hodiaŭ, la 23-an de aprilo, tial ke ĝia redaktisto, Kandido Ruis (Cândido Ruiz) tutsimple forlasis sian postenon, sen pliaj klarigoj. Ekde la 13-a de ĉi tiu monato – aprilo – la dungita redaktisto de Nunonia ne plu venis labori, kaj rifuzis respondi retmesaĝe kaj telefone kio okazis, aŭ pro kio li ne plu venas labori. La situacio iĝis premanta, kaj la administracio de la portalo, pro manko de profesieco ĉe la flanko de Kandido, decidis simple rezigni pri lia laboro, kaj fermi la portalon.

La bato, cetere, ne estos terura por Esperanto. Nunonia apenaŭ sukcesis atingi la kvanton da personoj antaŭe planitaj, tial ke la situacio interreta de Esperantio malpli boniĝis okulfrape en la lastaj jaroj. La eksilento de Nunonia al neniu ĝenos, verŝajne, krom al siaj eventualaj kunlaborantoj, tri kolumnistoj, kaj al la dekoj da legantoj, kiuj sekvis nian provon reestabli notico-portalon en Esperanto, depost la abrupta fino de Ĝangalo.

Kiel cetere, la novaĵo certe eĥos en tiuj du aŭ tri lokoj ĉiamaj – Libera Folio, laŭ la plumo virtuala de Kalle Kniivilä, aplombos triumfe kun la samaj ‘mi-pravis’; kaj eble en iu forgesita de Dio angulo en iu komunumo virtuala, la afero certe bolos dum … ni diru… 2 aŭ 3 tagoj. Jen la nuna Esperantio – eta eĉ por eĥi pri siaj propraj mankoj (nu, ĉi-kaze, NIA manko).

Mi persone dankas al tiuj malmultaj, kiuj sin proponis helpi, sed mi havas nek forton, nek emon, nek volon daŭrigi kun tiu iniciato tial ke apogi sin en esperantistoj kutime signifas provi levi domon en sablo. Mankas ekonomia stabileco por ke negocoj vere aperu en Esperanto. Kaj sen privata mono, sen negocoj, Esperanto simple ne supervivos ĉi tiun jarcenton. Estas simple tiel.

Dankon! Cetere mi oficiale kabeas. Mi estas laca ŝviti por Esperanto. Nun ke aliaj prenu la torĉon, se ĝi entute preneblas (aŭ prenindas).

Flavio Rebelo

Fonto:
http://nunonia.com/notico/23/04/2012/pro-malapero-de-redaktisto-nunonia-fermos-sian-pordon/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to Nunonia fermita, Rebelo kabeinta

  1. Kirill diras:

    Interese, ke la menciita intervjuo malaperis el la retejo, same kiel anonco pri fermigho sur la chefpagho. Chu oni intencas ree lanchi la projekton?

  2. Mi eĉ ne dubis dekomence, ke ĉio okazos ĝuste tiel.
    Se la homo volas ke oni “helpu” al li (per senpaga laboro), kaj li mem tiru el tio komercan profiton…

    Mi plene konsentas kun la vortoj de Mevo.

    E-komunumo ne rimarkis ekziston de tiu projekto, ne rimarkos ankaŭ ĝian malaperon…

  3. Mi gxenerale neniam spektas TV-on kaj ne imagas, kial gxi estas bezonata. 🙁 Evoluintaj e-istoj ne bezonas TV-on. Tial F. Rebelo tute ne estas vera entreprenisto kaj vane lancxis tiujn TV-projektojn. 🙁

  4. Mevo diras:

    Ha-ha-ha!

    > Mankas ekonomia stabileco por ke negocoj vere aperu
    > en Esperanto. Kaj sen privata mono, sen negocoj,
    > Esperanto simple ne supervivos ĉi tiun jarcenton.
    Jes ja, vere, nia kara Flavio faris grandan eraron, lanĉante siajn paĝarojn nur pro la emo aranĝi bonan negocon. Estas interese, ĉu, laŭ Flavio, por Zamenhofo Esperanto mem estis nura komerca entrepreno?

    Ve, mi havas eĉ pli malbonan novaĵon por kabeinto (i.a., ja ne sufiĉas kabei por iĝi Kabe, ĉu ne?) Rebelo: se 125-jara Esperanto iel sukcesis supervivi du mondmilitojn, ĝi ja preskaŭ certe supervivos ankaŭ la novan jarcenton – ĉu kun, ĉu sen lia negocemo. Estas simple tiel.

  5. Penelope Vos diras:

    Kara Flavio,

    Mi ege bedauxras ke la Esperantistaro tiom multe malkuragxigis vin.Vi faris bonegajn aferojn kaj mi dankas al vi tutkore.

    Se vi iam volas kunlabori, Mondeto estus tre gxoja havi vian sperton, stilon, scion ene de niaj projektoj por enkonduki Esperanton en la bazlernejoj de la mondo kiel la unua fremda lingvo.

    La reta afero kiu plej gravas momente estas portalo por komencantaj instruistoj kaj siaj klasoj por ke ili povas fari simplan kontakton per Esperanto tre frue en sia Esperanto lernado, por ke cxiuj certas ke la Esperanto-parolanta mondo vere ekzistas por infanoj.

    Cxu vi helpos nin?

    Amike,
    Peni

  6. Anastácio Valente diras:

    Ĉiuj jam sciis pri tio.

  7. Valdo Banajtis diras:

    Tio estas grava simptomo de la fino de sakstrato.
    Ne sufichas nomi lingvon internacia.
    Tamen la ludo valoras kaj meritas kandelojn – sub ghusta paradignmo.
    Nomu la lingvon tia, kia ghi estas, eblis, eblas kaj eblos, nome lingvoludo Ludovika, lingvokrea modelo. Anstataw uzi ghin kiel krean instrumenton, oni 125 jarojn trudas balastan instruadon, de kiu Zamenhof strebis liberighi kaj liberigi

  8. Grigorij Arosev diras:

    Estas bedauxrinda afero, sed cxefe ne malapero de Nunonia, sed kabeo de Flavio. Espereble post iom da tempo li denove revenos. Lia sperto povas esti uzita en aliaj lokoj, ekzemple en jam ekzistantaj E-amaskomunikiloj.

Respondi