Kamarado prezidanto respondas

La 17an de marto la 29-jara natursciencisto Vinko Markovo el Tubingeno (Germanio) estis elektita kiel la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de La Ondo.

Markov
Unue, bonvolu akcepti nian gratulon. Ĉu vi iĝis la unua nefranclingva prezidanto?

Mi dankas por la gratulo. Plej verŝajne, la unua nefranclingva prezidanto estis Hermann Platiel, kiu naskiĝis en Germanio en 1890, laboris kiel dungito de SAT en Lepsiko inter 1929 kaj 1932 kaj estis prezidanto de la Plenum-Komitato (kiu tiutempe nomiĝis “direkcio”) inter 1933 kaj 1935. Mi singarde skribas nur “plej verŝajne”, ĉar eĉ se la franca ne estis lia denaska lingvo, li certe lernis ĝin dum sia restado en Parizo, kiu komenciĝis pli malpli en la sama periodo. Li ja estis politika rifuĝinto, kiu fuĝis el Lepsiko, unue tra Hispanio, post la povokapto de la nazioj. Hazarde kaj iel simetrie, mi mem estas franclingvano vivanta en parto de Germanio, kie plej multaj lokuloj parolas la ŝvaban dialekton. Cetere, notu ke mia ĵusa antaŭulo Jakvo Schram, kvankam loĝanto de la oficiale dulingva Belgio, ne parolis la francan lingvon.

Kiun rolon havas la prezidanto en SAT?

Ene de SAT mem, ne vere ekzistas prezidanta rolo. La prezidanto de la Plenum-Komitato prezidas dum la kunvenoj de tiu ĉi instanco kaj havas decidan voĉon, kiam en balotado estas egala nombro de voĉoj por kontraŭaj opinioj. Sed tiu ĉi privilegio praktike malofte uziĝas, ĉar ĝenerale la simpla saĝo konsilas en tiaj kazoj plu daŭrigi la interŝanĝadon de argumentoj. La PK mem ne estras la asocion, sed estas taskita prizorgi administrajn taskojn konforme al la deziroj esprimitaj de la membroj. Krome, ĉar SAT devas respekti la leĝojn de Francio, kie ĝi estas registrita, la prezidanto de la PK kutime estas samtempe ankaŭ la laŭleĝa respondeculo pri la asocio.

Via antaŭulo Jakvo Schram, kiu prezidis la Plenum-Komitaton ekde 2003, skribis, ke “la fratoj Vito kaj Vinko Markovo faris puĉon en SAT kaj forpelis min kiel prezidanton”. Bonvolu komenti ĉi tiun aserton de k-do Schram.

Jakvo per ĉi tiuj vortoj esprimas koleron pri malebligo de lia esprimlibereco pere de senaverta filtrado en la interna asocia forumo “SAT-diskuto”. Tiun filtradon la PK post bilancado klare malaprobis. Tial ĝi verkis regularon pri la mastrumado de SAT-diskuto por eviti similajn okazaĵojn en la estonteco. De tiam la mastrumantoj estas petitaj formale konsulti la PK-on antaŭ ol ekpreni filtrado-decidon.

Scivolantoj pri ĉiuj detaloj kaj pri la kunteksto de ĉi tiu okazaĵo povos legi pli detale en la agadraporto de la PK, kiu aperos en la majo-junia numero de Sennaciulo.

La supre menciita konflikto okazis sur la fono de la daŭra membrokrizo de SAT. En 1949 SAT havis 5134 membrojn, kaj UEA – 5927. Sed pasintjare la membronombro de SAT estis 755, nur 15% de la postmilita nombro, dum UEA kun la pasintjaraj 5321 membroj ne multe malkreskis kompare kun la postmilita epoko. Kial, laŭ vi, tio okazas?

Tio ŝuldiĝas al pluraj malsamaj faktoroj, pri kies respektiva graveco eblas debati. Kelkaj el la ofte cititaj estas:

– manko de poresperanta propaganda linio, emancipita de tiu de UEA;

– troa fokusiĝo pri internaj aferoj kaj pasintaĵoj ekster la kadro de prihistoriaj studoj;

– influo de militeca kulturo, kiu taksas nedezirinda la elmontron de malfortaj flankoj al la “ekstero”, kaj foje kondukas al nekonscio pri ili.

SAT prezentas sin ne unuiĝo de esperantistoj, sed sennacieca asocio, kiu uzas Esperanton kiel sian laborlingvon por la klasaj celoj de la tutmonda laboristaro. Sed la diversaj laboristaj tendencoj (socialisma, komunisma, anarkiisma…) havas malsamajn ideojn pri tiuj celoj kaj pri la maniero atingi ilin. Kiuj el ĉi tiuj doktrinoj estas la plej proksimaj al la nuna SAT?

En SAT ne kundiskutas socialistoj kaj komunistoj, liberecanoj kaj pacistoj, ekologiistoj kaj ĉielarkistoj, liberpensuloj aŭ sennaciistoj, sed kamaradoj kun kamaradoj. Tiuj tendencaj distingoj utilas ĉefe por organizi la informadon pri Esperanto kaj SAT en unu el tiuj celgrupoj. La komuna punkto, kiu unuigas SAT-anojn, estas la preteco kaj emo interŝanĝi ideojn kaj praktike kunlabori inter malsamopiniantoj.

Bonvolu doni la modernan difinon de sennaciismo.

Mi citu la difinon de Vikipedio, kiu estas la rezulto de grupa cerbumado de interesiĝantoj antaŭ kelkaj jaroj:

«Sennaciismo estas termino priskribanta politikajn konceptojn vortigitajn unuavice, sed ne nur, de Eŭgeno Lanti, kiuj kunigas iujn aŭ ĉiujn el la jenaj tendencoj kaj ideoj:

a) radikala kontraŭnaciismo,

b) universalismo,

c) tutmondismo,

ĉ) agnosko de la historia tendenco al lingva unueciĝo de la homaro kaj foje eĉ la strebo akceli ĝin,

d) neceso de tiusenca eduko kaj organizo de la monda proletaro, kaj

e) la utilo de Esperanto kiel instrumento de tiusenca edukado.

Kvankam naskiĝinta en la sino de SAT, sennaciismo ne estas ties oficiala ideologio».

Unu el la statutaj celoj de SAT estas “servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT”. Ĉu kaj kiel tiu perado okazas?

Tio certe estas unu el la agadterenoj, sur kiuj eblus kaj indus multe progresi. Momente okazas ĉefe reciproka informado inter SAT-anoj pri iliaj respektivaj ceteraj agadokampoj.

Kiajn rilatojn SAT havas kun esperantistaj asocioj ĝeneralaj (unuavice kun UEA kaj la Esperanta Civito), kun maldekstraj (MAS kaj IKEK), kaj fakaj (ILEI, IFEF, IKUE, E@I k. a.).

SAT regule sendas respondeculojn al UK por saluti la kongreson, deĵori en la movada foiro kaj gvidi informkunvenon pri SAT. Krome, la bankaj servoj de UEA estas grava helpo al la financaj movoj inter diversaj landoj okaze de kotizpagoj aŭ kongresoj.

Kun IFEF ekas nun pli intensaj rilatoj. Estas pripensata kongreso samloke en 2015, ankaŭ eble kun la partopreno de ILEI.

Kun MAS okazis pasintjare eldono de la libro Raportoj el Japanio de Hori Jasuo, kiu en 2011 abunde traktis la konsekvencojn de la katastrofo de Fukuŝimo.

Kun E@I ĵus konkretiĝis tre atendita projekto kun la disponigo de beta-versio de la reta PIV ĉe vortaro.net. E@I ankaŭ disponigis sian tradukejon por la subtitoligo de la dokumentfilmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, kiu devus aperi DVD-forme dum la venontaj monatoj.

Eĉ pli draste ol la membraro falas la kongresanaro. Referencante al la menciita 1949a jaro, ni scias, ke tiujare al la 22a Kongreso de SAT en Francio aliĝis pli multaj kongresanoj (1630) ol al la 34a UK en Britio (1534), sed nun la Kongresoj de SAT allogas apenaŭ cent personojn, dum la kongresoj de UEA plu kunigas ĉ. 1500 personojn. Ĉu en SAT oni pensas pri ŝanĝo de la kongresa koncepto por repopularigi ĝin?

Jam okazis diversaj ŝanĝoj dum la lastaj jaroj. Ekzemple, estis klopodoj diversigi la kongresajn programerojn, aldonante apud klasikformataj prelegoj pri socikulturaj temoj ankaŭ sociajn forumojn, kun mallonga enkonduko kaj pli abunda diskutotempo. Unu el la kongresaj laborkunsidoj estis anstataŭita de laborgrupoj, dum kiuj eblas al neŝatantoj de mikrofonoj kaj podioj esprimiĝi pli facile. Estas krome streboj uzi pli klerige la ekskursan tempon, utiligante ĝin por trejni sian observemon pri socikulturaj fenomenoj, kaj veki pripensadon anstataŭ senkritika pasiva akceptado de turismaj informoj.

Sed daŭre estas pripensata la starigo de nova ekvilibro inter tiuj aktivaĵoj, kun pli trafa interrilatigo de la diverstipaj programeroj.

Dum jaroj SAT estis fama kiel la eldonejo de PIV, sed ekde 2007 SAT aktiviĝis eldone ankaŭ danke al sia Eldona Fako Kooperativa. Kion ĝi jam eldonis kaj eldonos?

La eldonkooperativo jam eldonis freŝe verkitajn originalajn Esperanto-verkojn, ĉu beletrajn (La aliulo de Serĝo Elgo, Tuikero la Harkio de Roĝero Kondono), ĉu prozajn (Parizo Lumurbo de Djemil Kessous kaj la sinteza parto de Mortopuno). Ĝi ankaŭ disponigis tradukite diversstilajn nuntempaĵojn, kiel la novelo Sonĝoj de Kristalo de Jérôme Leroy, la pamfletoj Indignu de Stefano Hessel kaj Traktaĵo pri ateologio de Mikaelo Onfrajo, aŭ Plano B – Mobilizo por savi civilizacion, referencverko pri mediprotektaj problemoj de Lester R. Brown. Sed ĝi ankaŭ ne neglektas pli klasikajn verkojn, kun la reeldonoj de For la Neŭtralismon ! de Lanti kaj Abolo de la laboro de Bob Blak, al kiuj aldoniĝas freŝdataj esperantigoj de eltiraĵoj el Kanto Ĝenerala, poemego de Pablo Neruda, de la Kompendio pri la Kapitalo de Karlo Markso de Karlo Kafiero, kaj de tekstokolektoj pri Mortopuno, pri La Itala socialismo kaj Esperanto, kaj pri La Pariza Komunumo de 1871.

Pluraj aliaj libroj estas en preparo, kaj la kooperativo ankaŭ produktis dokument-filmon pri Esperanto el vidpunkto de neesperantista reĝisoro Dominiko Gaŭtiero. Krome estas planoj pri muzikaj diskoj kaj partituroj.

Kiel fartas nun Sennaciulo, la oficiala organo de SAT?

Ĝi aperas ĉiudumonate en amplekso de 32 paĝoj, prizorgate de redaktoskipo el pli ol deko da membroj. Por ĉiu numero estas dosiero pri iu socipolitika temo. Ne nur SAT-anoj verkas en Sennaciulo. Grava lastatempa atingo estas la distingo inter ĉefredaktado kaj enpaĝigo, faciligita de la fakto ke du malsamaj homoj, ne PK-anoj, plenumas ilin.

Ĉu vi povas citi ekzemplon pri agado de unuopaj membroj nome de SAT?

Kelkaj pacistaj aktivuloj faris lastatempe tre gravan laboron nome de SAT. Inter la gravaj atingoj antaŭ kelkaj jaroj estis helpo pere de Esperanto al senminiga kampanjo en Kroatio, letero al ambasadejoj, aliĝo al monda koalicio pri pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj eldono de Esperanta traduko de libreto pri koncentrejo en la sudfrancia urbeto Gurso, kiu estos senpage disponigita al partoprenantoj de la SAT-kongreso en Jalto.

Fine, kion vi planas fari por SAT en la proksimaj monatoj antaŭ la Jalta Kongreso de SAT?

Unue estas abundo da traktendaj administraĵoj. Mi nepre devas malŝarĝi min de kelkaj taskoj, interalie pri la Eldona Fako Kooperativa. Krome mi deziras organizi vastaskalan cerbumadon pri starigo de konkreta agadkampanjo kunlabore kun IFEF pri starigo de mastrumado de fervojoj serve al la ĝenerala intereso. Tio povus ankaŭ sproni al samtipaj pripensoj sur aliaj kampoj. Krome mi opinias, ke unu el miaj gravaj taskoj estas daŭra aŭskultado kaj preciza informiĝo pri la agado de unuopaj membroj por nutri la sociskalan cerbumadon, kaj interrilatigo de kamaradoj kun similaj interesoj.

Sukcesojn! Ni volonte donos spacon por informi pri SAT.

Koran dankon por la propono! Mi esperas, ke la venontaj jaroj riĉos je raportindaĵoj.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/04/kamarado-prezidanto-respondas/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

12 Responses to Kamarado prezidanto respondas

  1. Jakvo diras:

    Mi bedaŭras ke Vinko ne kuraĝas diri la veron pri mia demisio. La guto tro estis ĉar li kaj lia frato malebligis al mi la statutan rajton diskuti kaj libere esprimiĝi. Por fari tion ne necesas havi apartan diskuton. Li kaj lia frato klare perfortis la statuton de SAT.

    Jes SAT estas komunista asocio kaj tio laŭ la ideoj de la francaj komunistoj. Mi batalis dum jaroj kontraŭ tiu komunismo kiu detruas SAT. En SAT oni ne estas kamarado inter kamaradoj, sed submetita de la francaj komunistoj kaj kiam oni ne kantas ilian kanton, oni estas simple blokita en rajto diskuti kaj esprimiĝi.

    La Plenum-Komitato kaj la membroj de SAT subtenas la agadojn de la fratoj Markovo. Ili faras tion plej lertaj pere de silenti. Ĉu ne estis Einstein kiu diris siatempe: ke la danĝero ne estas de tiuj kiuj fifaras, sed la danĝero estas de tiuj, kiuj silentas kaj akceptas fifarojn. Mi luktis por ke SAT iĝu moderna asocio en kiu ĉiuj laboristoj sentu sin hejme sed fine oni forpelis min, ĉar mi ne subtenas la sloganeska parolmaniero de la francaj komunistoj kiuj regas SAT. Vinko bone scias tion. Mi bedaŭras ke nun eĉ mi devas lerni ke li ne kuraĝas preni respondecon por lia fifaroj kaj tiujn de lia frato.

    Mi havis por li kaj por la membroj de SAT nur UNU demando: Ĉu estas normala ke persono kiu estis ĉefredaktanto dum 11 jaroj de Sennacieca Revuo, ĉefredaktanto de Sennaciulo dum 3 jaroj, sekretario de Ĝenerala Konsilantaro kaj prezidanto de Plenum-Komitato iĝas subaŭskultata kaj spionata de familio Markovo???
    Ili sukcesas en la plano.Mi esperas ke ili feliĉas nun.

    Dum semajnfino mi partoprenis Brita-Skota Kongreso. Mi renkontis kaj parolis kun pluraj homoj, social-demokratoj kiuj scias ke ili ne havas rajtojn ene de SAT kaj pro tio ankaŭ ne aliĝas. La nunaj gvidantoj perfortas la ideon de Lanti, bedaŭrinde.

    Espereble la Markovoj iam lernas ke laboristo ne nepre devas esti komunisto. Oni ankaŭ povas esti homo kiu pensas.

  2. PS
    Se paroli pri BRIC-landoj kaj grandpotencoj oni cetere ne devus forgesi la gigantan armean potencialon, kiun tiuj potencoj posedas, per kiuj ili verŝajne povus kelkfoje elsarki la tutan homaron kaj detrui la tutan mondan civilizon. Do, pri tio ĉefe la e-istoj, eĉ t.n. neŭtralaj, devus daŭre konscii kaj diskuti en pli alta grado. Sed ekzemple ĉe UEA oni nenion legas pri tio, sed oni legas ĉefe stultajn kaj primtivajn propagandajn frazaĵojn. Eble oni ja diskutas prie en SAT pli inteligente. Eble tiuj BRIC-landoj kaj aliaj grandpotenco-kandidatoj kiel Pakistano, Irano, kaj aliaj kanajlaj ŝtatoj en Azio kaj Afriko militos inter si en estonteco, ankaŭ lige kun la lukto por akvo kaj nafto kaj aliaj gravaj resursoj, kiuj devige iam elĉerpiĝos. Oni devus relegi la scenarojn, kiujn starigis Brzezinski, kvankam ili eble estas iom eksaj, ĉar li tro malmulte konsideris la evoluon de la novaj “emancipiĝantaj“ grandpotencoj.

    Do, oni vidos, ĉu tiam la ideo de la internacia neŭtrala planlingvo ankoraŭ ludos ian rolon. Laŭ mi apenaŭ, ĉar tiam antaŭvideble denove parolos la lingvo de la kruda perforto kaj senkompata milito, kiu riskas reĵeti la homaron en la prasocion.

    En Eŭropo regas paco ekde 1945 (kun regionaj esceptoj), kio estas granda atingo de tiu kontinento, kiu antaŭe dum jarcentoj nur militadis. Pri tiu fakto oni ĝenerale, mem la eŭropanoj, tro malmulte konscias, konsiderante ĝin memkomprenebla.

    Potencoj kiel Ĉinio, Hindio, Ruslando, Irano, Pakistano, Nordkoreio, sed ankaŭ multaj arabaj/islamaj kaj afrikaj landoj ŝajnas al mi daŭre tro agresemaj. Se la e-istoj daŭre volas esti io kiel apostoloj de la paco, ili devus fari la ĝustajn konkludojn el tiu situacio. Ne sufiĉas diri, ke ni estas pacmovado, se oni mem faris nenion konkretan kontribuon al la paco en la mondo.

    Do, en tiu direkto kaj pri tiaj temoj la pripaca diskurso devus esti gvidata. Iu ajn politike oportunisma ideologia konsidero estas komplete nenecesa kaj evitinda.

  3. Se mi rigardas al la Oriento, mi ne havas la impreson, ke la pasinto pasis. Kiel historiisto oni devas timi, ke la pasinto povas en ajna momento reaperi (kvankam la komunismo oficiale mortis), ĉar la homaro nenion lernas el siaj pasintaj eraroj (ekzemple naciismo, precipe en Eŭropo, orienta kaj okcidenta, suda kaj norda). Konkreta ekzemplo: La amasoj en orienta Eŭropo estas frustritaj kaj nostalgias pri la komunisma pasinteco (en kiu ili ŝajne fartis pli bone, ĉar povis labori sen persona respondeco). Sed ekzistas la ŝancoj, ke novaj generacioj ne plu nostalgios pri ĝi (kvankam la naciaj trajtoj, heredaĵoj, konscioj kaj pensmanieroj restas en ĉiu popolo pli malpli la samaj, dum nur la eksteraj kadraj cirkonstancoj ŝanĝiĝas). Nature, la popoloj en orienta Eŭropo, kiuj atendis kun la okcidenta kapitalismo kvazaŭ la paradizon, ne estis preparitaj pri TIA kapitalismo, kiu kun la tempo fariĝis ĉiam pli kaj pli senbrida ĝis eksplodo en 1998 kaj 2008, ekzemple (cetere, tute ne kredu, ke mi senkritike rigardas al la “kapitalismo”). Eĉ en okcidenta Eŭropo neniu atendis tian misevoluon de la ekonomio. Persone mi kredas, ke la gloraj tempoj de Eŭropo pasis, supozeble por ĉiam, sed la BRIC-landoj, al kiu ja ankaŭ apartenas via Brazilo, ankoraŭ ne estas sufiĉe fortaj kaj maturaj por ludi la rolon de Eŭropo aŭ Usono, sed ili pli malpli rapide evoluas tien. Persone mi devas diri, ke Brazilo estus al mi plej simpatia civilizo (ĉar plej proksima al la eŭropa) ol Ĉinio, Hindio kaj Ruslando, kiuj dume estas negativaj civilizoj, kie la homaj rajtoj kaj la humanismaj kredoj neniel estas respektitaj. La civilizojn de Ĉinio, Hindio kaj Ruslando en Eŭropo neniu normala homo deziras.

    Kio koncernas SAT kaj PIV, vi pravas, dirante, ke PIV estas la ĉefa (kaj eble sola grava) atingaĵo de SAT. Sed mi neniam komprenis, kial PIV aperis ĝuste ĉe SAT. Ironio de la sorto!

  4. José Mário Marques diras:

    Estas psikologie esplorinde scii kial Andreas Kuenzli insistas verki por kolektivo da stultaj idiotoj? Sadismo legi stultajn la reagojn? Aux vera Masohxismo? Cxu Freuxdo eble pliklarigas tian stultan sintenon?

    Mi parolis pri neceso de revizio en lia pensmaniero, cxar li dauxre pensas kiel brazilaj militistoj ke komunistoj bucxoferas infanetojn… Eble ne hazarde,cxar Markso fakte estis Mordehxajo kaj eble estus inspirinta tion en la komunisma movado pro influo de de iu biblia prapatro lia.

    Vekigxu, Andy. Komunismo kaj komunistoj estis forvisxintas de la venkinta kapitalismo… Ha vi estas historiisto, kaj pergajnas la vivon per plongxado en la pasinton. Sed la pasinto pasis kaj almenaux en cxi tiu forumo sxajne oni ne multe interesigxas pri tiaj esploroj, kiuj devis valori altajn sumojn cxe la mallumaj labirintoj de CIA kaj MR15.

    Malamo estas malbona konsilisto ecx por historiisto (aux historiologo?)…

    José Mário

  5. Mi kredis ke la sporto “paroli pri kio – laŭ sia propra konfeso – oni preskaŭ nenion scias” estas neludata de sciencistoj.
    Evindente mi konfuzis la koncepton “sciencisto” kun la koncepto “serioza diskutanto” (kaj “serioza homo” entute).

    Informojn pri SAT trovos tre facile en interreto, ĉiuj seriozaj interesatoj, kiuj volas ekkoni tion, pri kio oni volas diskuti (kaj aprobi aŭ kritiki).
    Precipe la statuto de SAT donas bonan bildon pri kio SAT estis kaj daŭre estas.

    Se iu volas meme kaj libere juĝi, ekster la sinpriskriboj faritaj de SAT mem, kia estas la etoso de SAT-kongreso, kaj eltiri faktobazitajn konkludojn (ĉu kritikajn, ĉu aprobajn) pri SAT kaj SATanoj, ŝi/li povas aŭdi multe da neflitritaj kaj necenzuritaj registraĵoj de la Milana SAT-kongreso (en la jaro 2009a) ĉe la retadreso http://www.tinyurl.com/kongreso-de-sat-2009. Estas preskaŭ kiel partopreni al SAT-kongreso virtuale…

  6. Bedaurinde ankau la komenton de José Mário Marques mi devas konsideri stulta. Chu vi chiuj estas la samaj idiotoj?

  7. Kompreneble, SAT, kaj ne nur SAT, sed ekzemple ankau IKEK, estis kvazau-malpermesita kaj persekutita en la orienta bloko kaj precipe en GDR, la plej fanatike stalinisma absceso (au reenkarnigho) de tiu komunisma fimondacho (kiun certaj e-istoj ghis nun admiras). La cirkonstancojn mi ja detale priskribis en mia studo pri der esperantist, kiu aperis chi tie:
    http://www.planlingvoj.ch/Studie_DDR_der-esperantist.pdf
    (eble ghi povus esti interesa ankau por SAT-anoj).

    Cetere, lau mia scio V. Markovo estas konvinkita trockisto, kun aparta shato al Kubo kaj kun la plano transformi SAT-on en komunisman asocion, do apoganto de la totalisma politika sistemo (sen vershajne konscii kion tio vere signifas). Do, kion vi diras pri tio? Shajnas, ke oni prisilentas tiujn aferojn, almenau en la chi-supra intervjuo. Mi ne mirus, ke che V.M. temas pri iu nova charlatano ene de la Eo-movado, pri kiu la SAT-anoj ne konscias, char ili estas blindaj kaj surdaj.

  8. Kiel SAT-ano, mi estas tre kontenta pri la enhavo de la supra intervjuo, kiu montras ke la Plenumkomitato revenis al mano de vera movadano, kiu interesigxas pri la estonto de la e-laborista kupola organizajxo.

    Mi ne estis komunisto, kiam mi aligxis al tiu asocio, nek mi farigxis komunisto poste. Cxefe allogis min la cxefa tasko de tiu organizajxo: la kleriga. Kaj mi cxiam profitis de la legado de la libroj de gxi eldonitaj, ecx de tiuj plej maldekstremaj.

    Paradokse estas historiisto nomi komunisman organizajxo kiu plejunue, pere de sia karisma prezidanto Lanti, kiu plejunue denuncis la falsajxon politikan kiun prezentis la regximon instalitan en Sovetunion, kauxzon de postaj politikaj persekutoj de SAT-a movado en Sovetunio, cxar la tiu estis la sola e-movado permesita en Sovetunia grundo, neniam la neuxtrala.

    Reviziismon estis tipa praktiko de komunismaj diktaturoj. Bedauxrinda nia kara kontrauxkomunisma historiisto eble devas revizii liajn konceptojn pri la vera atuto kiun prezentas la ekzisto de e-movado por laboristoj, kiel integra forto de la tuta E-movado.

    Estus interese al li esplori la kialojn de la malforto de la movado en SAT, kiel li blinde provas fari pri tiu de UEA, sen atingi la kernon de la afero. Kiu(j) trovigxas malantaux tiuj, kiuj antaux iu ajn signo de renovigo de E-movado, tuj alfrontas ilin per negativaj komentarioj, cele al entombigo de iu ajn provo formovi la stumblilojn kiuj en la lastaj 5 jardekon uzas cxiujn rimedojn por paralizi iun ajn pozitivan iniciaton en tiu kampo.

    Ecx se SAT estus nenion farinta dum gxia ekzisto, gxi pravigus tiun ekziston nur pro la ekzisto de la Plena Vortaro kaj de la Plena Ilustrita Vortaro.

    Se cxio de SAT estas balasto, nia kara Andreo devos jxeti en rubujon liajn sole internaciajn vortarojn. Kial li retenas ilin en siaj sxrankojn? aux cxu li jam faris tion, kaj bazas sian tutan e-laboron nur kadre de Dieter_Krause Vortaro, kiun cetere li diras tute ne fidi?

    José Mário
    Brazilo

  9. Fakte mi miras, ke SAT estas traktata kiel komunista organizajxo, cxar vivante kaj agante en Pollando anigxo en gxi estis preskaux persekutata, precipe en GDR, kie estis malpermesita pro anarkista ideologio kaj niaj “gardangxeloj”
    havis taskon tion kontroli en la korespondajxoj. Foje vizitis
    min “amiko” por kontroli mian librokolekton.

  10. Al anonimuloj mi principe ne respondas, nur tiom ke shajnas ke ankau vi apartenas al e-istoj, kiuj chion vidas, komprenas kaj klarigas el vidpunkto de “stranguloj”. SAT estis speco de subkulturo en la esperantista subkulturo. Nu, bone, ankau tio havu ekzistorajton. Sed oni ne miru, se neniu el la “ekstera mondo” serioze konsideras tiujn organizajhojn.

  11. Kani diras:

    Vera problemo de Esperanto kaj de SAT estas antauxjxugxoj, kiuj tiom endangxerigas la estonton de niaj movadoj. Ekzemple identigi SAT kun komunismo, kio vere tute estas senfundamenta. La asertoj de la antauxa komentinto estas tiom malforta kiom estus ekzempla aserto, ke cxar mi estas kontraux la povo de la Katolika Eklezio en la tuta mondo, ekzisto de esperanta katolika organizo malhelpas la disvastigon de esperanto en la mondo. Helpas esperanton ne tiom akre kritiki kaj personecigi la gxeneralajn vidpunktojn, sed sumigi penojn. SAT faris kaj faras multajn atingojn, kiaj PIV, Sennaciulo, kongresojn ne tiom kostajn ol UKoj, familian etoson de progresemuloj, ktp., kaj bedauxrinde ankaux kontrauxstari mallargxajn opiniojn ne pri nia organizo, sed pri la vivo gxenerale. Se mi diras, ke mi estas kontraux la povo de la grandaj entreprenoj en la mondo kiu malbonigas la personajn situaciojn de milionoj de homoj en la mondo, tio ne devus soni kiel “strangeco”: tio estas SAT. Se iu pensas, ke opinii tiel estas “strangeco”, eble tiu ne estas tiom bonkreda homo kiel esperantisto devus esti.

  12. Kiel nekomunisto mi probable neniam vere komprenis kaj perceptis la ekzistosencon kaj la celojn de SAT (do bone, esti tegmenta Eo-organizaĵo por la laboristaro aŭ simile).
    Laŭ mi, la problemo de SAT estis duobla:
    a) ĝi malhelpis per sia strangeco al si mem;
    b) ĝi malhelpis per sia strangeco al la (reputacio de la) lingvo Esperanto esti normale konsiderata kaj agnoskata afero ĉe la “ekstera mondo”.

    Sed, do bone, ĉar SAT neniam vere allogis aŭ interesis min, la ekzisto kaj sorto de tiu efemera organizaĵo ankaŭ lasas min persone indiferenta. Kredeble, SAT apartenas al la pasinteco, aŭ historio. Mi ĉiam konsideris ĝin nur kiel kuriozan fenomenon ene de la Eo-movado (kiu povintus esti pli serioza movado SEN tiaj organizaĵoj kiel SAT, kiu, paradokse, eĉ kaŭzis problemojn en Sovetunio en la 20-30aj jaroj kaj poste en la Orienta Bloko, kie oni konsideris ĝin trockisma organizaĵo). Bedaŭrinde, kiel historiisto oni devas okupiĝi ankaŭ pri tiu balasto de la historio.

    Laŭ mi, la Eo-movado devus nun komplete distanciĝi de organizaĵoj kiel SAT, se oni kiel Eo-movado volus havi iujn perspektivojn por esti serioze konsiderata. Sed kiu kaj kio estas la Eo-movado, kiu tion povus fari aŭ decidi?

    Aŭ por fini per pli pozitiva konkludo, por doni etan ŝancon al tiu organizaĵo: SAT devus refondi-reinventi sin sub alia nomo, alia celaro kaj alia programo, kaj reformi sin. Alikaze, ĝi riskos resti io simila kiel ekzemple la nereformita Komunista Partio de iama Ĉeĥoslovakio (kiun oni ĝis nun konsideras stalinisma).

Respondi