Forpasis Eŭgeno Perevertajlo

La Azia Esperanto-movado suferis severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis elstara uzbekia esperantisto, brila Esperanto-pedagogo, dojeno de la mezazia Esperanto-movado Eŭgeno S. Perevertajlo (1938–2012).

Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste Esperanton. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora Esperanto-propagandisto, talenta kaj senlaca Esperanto-instruisto…

Siatempe li esperantigis la romaneton Timur kaj lia taĉmento de Arkadij Gajdar (HEA, 1982), publikigis la 11-lingvan E-kurson en la revuo Sovetskij Uzbekistan (1988-1990), verkis kaj eldonis du originalajn lernolibrojn Invito al Esperanto (internacie uzebla ABC-libro) kaj Lernolibro kun ekzercoj (novstila lernilo por plenkreskuloj)…

En 1962, komisiite de Leningradaj esperantistoj, ESP serĉis en Turkmenio la arkivon de la konata blinda verkisto Vasilij Eroŝenko.

Eŭgeno S. Perevertajlo estis neordinara homo, manlaboristo kaj samtempe intelektulo, vaste konata kaj respektata movadano, multjara UEA-delegito en Taŝkento, afabla, bonkora kaj helpema gastiganto de Pasporta Servo kaj Servas Internacia.

Estingiĝis la mirinda vivo, kiu dum pli ol duonjarcento lumis en Esperantujo kaj sindoneme plantis E-semojn en la korojn de sennombraj adeptoj de la internacia lingvo…

Ni ne forgesos vin, kara ESP!

Funebre kaj kondolence,
Nome de uzbekiaj esperantistoj
Anatoli Ionesov

3 komentoj pri “Forpasis Eŭgeno Perevertajlo”


  1. Mikelo59

    Mi sincere kondolencas.

  2. Andreas Künzli

    Mi konatiĝis kun Eŭgeno Perevertajlo en 1988/9 en SU, kie ni kune pasigis la novjaran feston en Taŝtagol. Ankoraŭ antaŭnelonge mi korespondis kun li.
    Ripozu en paco!

  3. Wladimir Cova

    Miaj sinceraj kondolencoj al familianoj, amikoj kaj homoj kiuj lin konis.
    Hodiaux mi trovis tiun cxi malbona novajxo kiam sercxis novajxon pri sinjoro Perevertajlo. Mi trovis en patrina hejmo malnovan leteron de jaro 1999 aux 2000, kiam mi lernis esperanton kun kelkaj amikoj, tiu letero estis skribita por 5 junuloj kiuj lernis kun sinjoro Perevertajlo esperanton, ili oferas por kurespondi kun ni, sed bedauxrinde tion eble neniam okazis por kelkajn problemojn. Hodiaux mi sercxis sinjoro Perevertajlo por kontakti kun tiuj lernantoj, sed kun tiu cxi malbona novajxo la afero estas nun preskaux neebla. Se iux povas helpi min, ili povas sendi mensajxon al ootoito.totoy@gmail.com
    Nomoj de la studentoj de sinjoro Perevertajlo estis:
    La agxoj de la studentoj estis en jaro 1999 aux 2000 (mi pensas ne estas tute klara)
    Jxenja, kiuj estis 16 jaragxa.
    Aleksej, kiuj estis 21 jaragxa kaj studis 4an kurson de fakultato de internaciaj rilatoj.
    Slava, 12 jaragxaj.
    Olga kaj Julia, 18 jaragxaj.
    Mi dankas por helpon.
    Ekde Tenerife insulo, salutas vin.

Vi devas registriĝi por komenti.