Petras Čeliauskas honorita


La 17an de aprilo 2012 en la ŝtata muzika teatro de Kaŭno (Litovio) okazis solena ceremonio “Vilaĝaj lumradioj de Litovio 2011”, organizita de la Litovia agrikultura ministerio. En la branĉo “Vilaĝa libroportanto” laŭreatiĝis konata litova esperantisto Petras Čeliauskas el la urbeto Švėkšna – multjara redaktoro de la gazeto Litova Stelo, tradukisto, Honora Membro de UEA.

Evidente Čeliauskas estas elektita ankaŭ pro tio, ke antaŭnelonge estis premiere prezentita lia ampleksa enciklopedio Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai (Švėkšna: homoj, regiono, eventoj), pri kiu li laboris dum multaj jaroj.

La ceremonion partoprenis kaj ĉiujn laŭreatojn gratulis la Litovia prezidento Dalia Grybauskaitė. Dum la prezentado estis montrita mallonga filmeto pri Čeliauskas, oni montris librojn, kiujn li verkis kaj tradukis, ankaŭ librojn en Esperanto. En la festo prezentiĝis konataj kantistoj, dancistoj, orkestro. Okaze de la evento en la katedralo de Kaŭno okazis speciala sankta meso dediĉita al la laŭreatoj. Litoviaj amaskomunikoloj raportis pri la laŭreatoj, ankaŭ pri Petras Čeliauskas. La tuta ceremonio estis filmita de Litova Ŝtata Televido, kiu montros specialan programon la 1an de majo je la 12a horo.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/04/212litovio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi