Tolkien en Esperanto: Nova e-libro

En 1997 BBC informis, ke, en enketo pri 100 plej gravaj literaturaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis La Mastro de l’ Ringoj, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto. Kvankam ankaŭ la vendostatistiko pruvas, ke tiu enketo ne trompas kaj ke la romano de Tolkien fariĝis apartenaĵo de la homara kulturo, iujn doktajn literatur-fakulojn agacas, ke la verkojn de “veraj klasikuloj” najbaras hazarde eldonita mirfabelo, kiun oksforda filologo John Ronald Reuel Tolkien komencis kiel ĉekamenan rakonton La Hobito al la propraj infanoj.

Sed La Mastro fariĝis kulta romano, unu el tiuj, kiujn oni ne nur legas, sed ankaŭ vivas malgraŭ la banala enhavo, jene resumita en Silmariliono:

Laŭ konsilo de Mitrandiro, duonulo Frodo surprenis la pezan taskon, kaj sole kun sia servisto, pasis tra la danĝeroj kaj mallumo, atingis la Monton de Sorto kaj tie li ĵetis la Ringon de l’ Potenco en la Fajron, en kiu ĝi estis forĝita; tiel la Ringo estis neniigita kaj ĝiaj misfaroj malaperis.

– ĉi tiel komenciĝas la eseo Unu Ringo ilin regas de Aleksander Korĵenkov, kiu verkis ĝin por klarigi la kialon kaj kielon de la realigo de la projekto Tolkien en Esperanto. Ĉi tiu eseo aperis origine kiel la teksto de la prelego, kiu estis plurfoje prezentita en esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Unu el pli fruaj versioj de la prelegoteksto aperis en Lingva Arto, jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (Rotterdam: UEA, 1999, pĝ. 92–100), sed la presita versio aperis kiel aparta broŝuro en la 2008a jaro kiel la kvara volumo en la serio Sed ne el katedro.

Same kiel ĉiuj eroj de la serio Sed ne el katedro, ĉi tiu eseo estas kleriga, ne scienca. Ĝi nur celas rakonti al la ĝenerala esperantista legantaro (ne al literaturologoj kaj kritikistoj) pri la ĉefverko de Tolkien kaj pri ties Esperanta traduko de Bill (William) Auld.

La elektronika eldono de Unu ringo ilin regas estas la dek-kvara eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la deka ero en la serio Virtuala Biblioteko.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf kaj epub:
http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj diskonigu la adreson: http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon.

Halina Gorecka

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Tolkien en Esperanto: Nova e-libro

  1. AlKo diras:

    Dankon. Korektita.

  2. Mark Mandel diras:

    La hiperligo por “Unu ringo ilin regas” estas 404.

Respondi