Vladimir Putin – prezidento de Ruslando

Vladimir PutinLa 5an de marto 2012 je la deka horo matene post prilaboro de ĉ. 99% de la elektoprotokoloj estis anoncita provizora rezulto de la elektado de la prezidento de Ruslando, kiu okazis la 5an de marto. Laŭ ĝi en la balotado partoprenis 65,3% de la voĉdonrajtaj ruslandanoj – je 5% pli multe ol en la parlamenta elektado en decembro 2011.

Laŭ la ricevitaj elektoprotokoloj, la voĉoj al la kvin kandidatoj estis donitaj jene:

Vladimir Putin: pli ol 45,60 milonoj da voĉoj (63,60%)
Gennadij Zjuganov: pli ol 12,31 mln (17,18%)
Miĥail Proĥorov: pli ol 5,72 mln (7,98%)
Vladimir Ĵirinovskij: pli ol 4,45 mln (6,22%)
Sergej Mironov: pli ol 2,76 mln (3,85)

Sekve, la 59-jara kandidato de la partio Unueca Ruslando Vladimir Putin, ricevinta preskaŭ duoble pli da voĉoj ol ĉiuj ceteraj kandidatoj kune, estas elektita kiel la prezidento de Ruslando por 2012-2018. La rivalaj kandidatoj Ĵirinovskij, Mironov kaj Proĥorov agnoskis la balot-rezulton valida kaj gratulis Vladimir-on Putin okaze de la venko en la baloto, sed la gvidanto de la Komunista partio, Gennadij Zjuganov, deklaris sian malkonsenton kun la rezulto.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/03/putin

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

3 komentoj pri “Vladimir Putin – prezidento de Ruslando”


  1. Andreas Künzli

    La pritakso de OSKE pri tiuj elektoj estas trovebla chi tie:
    http://www.osce.org/odihr/elections/88661

    La militdeklaro de Putin kontrau siaj kontrauuloj estas spektebla chi tie
    http://www.vesti.ru/videos?vid=400948&cid=7

    Kion chio tio povas signifi por la estonteco, oni povas imagi mem.

    La koncernajn komentojn oni povas konsulti en la (libera okcidenta) gazetaro.

    A. Künzli, Svislando
    http://www.osteuropa.ch

  2. Väčesláv

    Mistajpo en la teksto — Proĥorov, ne Proĝorov.

  3. AlKo

    Dankon – korektita.

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.