Moskvo: La por-instruista seminario prokrastita

La por-instruista seminario, pli frue anoncita de REU, ne okazos en la menciitaj datoj (fine de marto). La ĉefa kialo estas ke la universitato “Justo”, pli frue posedita de esperantistoj, nun estas oficiale gvidata de aliaj homoj. Ĝuste en la ejo de “Justo” devus okazi la seminario kaj partoprenantoj devus post ekzameniĝo ricevi diplomojn de la universitato. Bedaŭrinde la novaj gvidantoj ne bezonas Esperanton kaj ĉion, ligitan kun ĝi.

La seminario ne estas ĝenerale nuligita, sed ĝi prokrastiĝas por neklara tempoperiodo, ĝis REU trovos novan lokon, decidos pri novaj datoj k.s.

Grigorij Arosev
prezidanto de REU

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/03/moskvo

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites
  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.