Ĝeneva triopo

Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj.

“Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed ankaŭ funkciis kiel ĝiaj literaturaj vizitkartoj, do ili estas kvazaŭ neforgeseblaj steluloj de la ĝeneva Esperanto-grupo La Stelo, kiujn indas omaĝi”, – tekstas la dorskovrilo de la libreto. Tute prave.

Madeleine Stakian-Vuille (1910–2004) komencis lerni Esperanton en 1918, en 1930 fondis esperantistan koruson, poste laboris en UEA, ekde 1957 estris la menciitan grupon La Stelo kaj ĝisvivis la jaron 2004. Imagu: 85 jarojn en Esperanto!.. Ŝi verkis, sub stranga pseŭdonimo Mad Mevo, klasikstilajn versaĵojn. Plejparto de ili, el 1930-aj jaroj, nun aspektas sufiĉe arkaike, ankaŭ la temoj (pri tutmonda unueco-frateco, amo al la verda stelo ktp.) banaliĝis, tamen kelkaj ankaŭ nun sonas freŝe kaj ĉarme:

Naskiĝu, burĝonaj floretoj,
Vin benu la roso fekunda;
Ŝiriĝu la verdaj korsetoj
Ŝvelantaj sub pluvo abunda.

(p. 34)

Ĉeestas ankaŭ ŝia interesa artikolo pri popolaj kantoj (presita en la revuo Esperanto, 1935).

Henri Vatré, pseŭdonime ankaŭ Henri Baupierre (1908–1998). Spertaj literaturŝatantoj aprezas lian pastiĉaron Specimene (1962), “kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj” (el Vikipedio). Nunaj legantoj, bedaŭrinde, ne tiom bone konas liajn verkojn; se brilajn novelojn Malkovro kaj La kimra Biblio oni povas legi interrete, liajn poeziaĵojn ĝis nun mi ne konis. Fakte, ili “surfaciĝis antaŭ nelonge el subtegmenteja angulo, post preskaŭ duona jarcento. Ene de tiu poemaro fluge kaj flue ruliĝas la vortoj por doni voĉon al emociplena kaŝita amo”, – skribas anonima libro-kompilinto. Alipaĝe pri la samo: “temas pri unika kolekto de pasiaj amokrioj el la 1960aj jaroj direktitaj al unu bela virino kun temperamento slava-itala, kiu siatempe ravis la esperantistojn per teatro kaj distro (ĉu vi konjektas, pri kiu temas? – VMel). Dum la adoratino evidente ne konfirmis lian ardon, Vatré profunde intimiĝis kun la lingvo Esperanto, kreante specialajn delicaĵojn”. Leĝera stilo, liberaj, “blankaj” versoj – ne laŭ mia persona gusto, sed ŝatantoj certe troviĝos, nun tia formo estas laŭmoda, kvankam Vatré verkis tion antaŭ multaj jaroj. Nur unu kurta versaĵo estas klasike rimita, aliaj du – rimitaj neklasike, kaj krome ĉeestas proza miniaturo Portreto en la spegulo – lernu, kiel oni povas priskribi virinajn trajtojn, eble vi, samkiel mi, tuj rememoros la praantikvan Kanton de kantoj

La blua luno
traĵaluzie
rivelos al vi
seniluzie
la nudan floron
de mia juno.
[…]
Sur mia brusto
rebrilas
du kandelingoj
el pala kupro,
lumigu ilin
per via flamo,
mi estu Eva
kaj vi Adamo,
min faru reva
kaj via Damo.

(p. 91-92)

Claude Piron – la plej juna el la triopo, apartenanta al la sekva generacio, sed ankaŭ li, bedaŭrinde, jam forpasinta (1931–2008). Ne necesas klarigoj pri li, ĉiuj ni legis liajn verkojn – aventurojn de malaperinta Gerda, Ĉu-detektivaĵojn, aŭ ion pli seriozan psikologie. Ĉi-libre troviĝas kelkaj liaj poemetoj – la plej atentinda, miaopinie, estas La sufero de l’ aliaj, premiita en Belartaj Konkursoj de UEA en 1956. Kaj krome – komedia teatraĵeto La ezoko, aparte atentinda por ruslandanoj, ĉar ĝi priskribas la rusan vivon antaŭ unu jarcento. Ne temas pri “majesta oksikok-arbo”, tamen troveblas amuzaj fuŝetoj rimarkeblaj nur por atentema ruso. La tuta scenaĵeto estas tre sprita (nu, Piron neniam verkis malspritaĵojn…) kaj riĉa je sukplenaj sakraj esprimoj en preskaŭ ĉiu repliko. Mi ne citos ilin, ĉar ĉiuj estas brilaj. Ĝeneralajn insultojn kun variaj komparoj el animala mondo la protagonisto povas toleri, sed kiam sonas insulto specife Esperanta… Do, legu kaj vidu mem, ankaŭ riĉigu vian lingvaĵon…

La libreto estas bona enhave kaj bela aspekte. Bedaŭrinde troviĝas mistajpoj, iuj eĉ ĝenas la komprenon (“Ni” anstataŭ “Ne” sur p. 26). Nu, eĉ Suno havas makulojn…

Valentin Melnikov

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/210recenzo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi