Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld

PikvikoBill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, inkluzive de la tri libroj de La Mastro de la Ringoj de Tolkien. Entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.

La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Post redaktado, korektado kaj provlegado, ĉiu nova ĉapitro estis resendata al la tradukinto por definitiva aprobo, kaj daŭris priparolo de konkretaj tradukproblemoj.

Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.

Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui Pikvikon en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

Hodiaŭ, la 7an de februaro, je la ducenta naskiĝdatreveno de Charles Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo (pdf kaj epub), kiel la naŭan eron en nia Virtuala Biblioteko:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Ni esperas, ke – danke al Bill Auld – vi kun intereso kaj plezuro kunvojaĝos kun la ĉarma sinjoro Pikviko kaj ties amikoj.

Agrablan vojaĝon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Kaliningrado
La 7an de februaro 2012

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
http://sezonoj.ru/2012/02/pikviko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld

  1. José Antonio Vergara diras:

    Dankon! Mi jhus legis kun intereso kaj admiro esearon de William Auld, tiu intelekta kaj literatura giganto nia (“Pri lingvo kaj aliaj artoj”).

    Do estas vere ghojige kaj dankinde ke ghuste hodiau, danke al li kaj Sezonoj, ni esperantuloj povas ankau plenrajte alighi al la Dickens-festo.

  2. Tomas' diras:

    Gratulon kaj dankon de pikvikano unuafoje impresita en infaneco de brile regxisorita radiodrama serio, duafoje plenkreska de (kvankam nacilingve traduka) legado. Nun sekvas la tria, decida impresigxo:)

  3. Probal Dasgupta diras:

    Treege koran dankon, AlKo, kaj kromdankon al Vilchjo kaj al Dickens!

    Espereble aperos ne tro malbaldau homoj, kiuj daurigos kaj finos la laboron.

    Probal

  4. AlKo diras:

    Ĉi-foje mi ne diras la kutiman “Ne dankinde!”. Sed mi ŝatus ke la danko estu direktita ankaŭ al Bill kaj al Dickens, sen kiuj vi ne havus la kialo danki nin 🙂

    La traduko efektive estas bona, kaj mi nur bedaŭras, ke Bill ne povis poluru ĝin al senmanke perfekta. Ĉiuokaze, mi senhezite rekomendas al ĉiuj aŭtoroj kaj tradukantoj legi ĝin. Atentu, ekzemple, la riĉajn – foje, eĉ surprizajn – vortkunmetojn k.a.

  5. Mevo diras:

    Dankon pro tiu bona faro! Ĉiuj retaj realigoj de bonaj/atentindaj tradukoj en Esperanton estas ege bonvenaj/laŭdindaj!

Respondi