“Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo

Informstando ĉe la 3a nacia kongreso pri edukado en la universitato UNAN. De maldekstre: Mallely Martínez Mateos, Meyling Palma, Diosell Hurtado, Uriel Gurdian. (Foto: Martin Schäffer)

Meze de januaro 2012 komenciĝis inform- kaj instru-vojaĝo al Nikaragvo. Mi (Martin Schäffer), Mallely Martínez kaj la tieaj aktivuloj: Meyling Palma kaj Uriel Gurdián vaste informis pri Esperanto en amaskomunikiloj, prelegis en diversaj lokoj, organizis informstandojn kaj instruis Esperanton al kelkaj lernantoj.

Dum la trisemajna vojaĝo okazis intervjuoj en du gazetoj (Hoy kaj Nuevo Diario), kvar radiostacioj (Radio Ondas de la Luz, Radio Advent Stereo, Radio Sandino, Radio 580) kaj en tri televidstacioj (VosTV, Canal 13, Canal Extra Plus 37). Nuevo Diario, unu el la plej renomaj kaj ofte legataj gazetoj en Nikaragvo, dediĉis trionan paĝon al Esperanto. Ĉiuj intervjuoj en la radioj kaj televidoj estis “vivaj”.

Dum la 3a nacia kongreso pri edukado en la universitato UNAN ni ne nur havis la eblecon organizi informstandon dum la tuta daŭro de la kongreso, kiun povis vidi preskaŭ 300 partoprenantoj, ĉefe universitataj kaj lernejaj instruistoj, sed la estro de la lingva fakultato ankaŭ invitis nin fari sciencan prelegon pri Esperanto, kiun partoprenis ĉirkaŭ 30 personoj.

Informstando estis starigita ankaŭ en la mezgrada lernejo “Maestro Gabriel”. Oni permesis al ni prezenti standon dum konferenco, kiun partoprenis la direktoroj de ĉiuj mezgradaj lernejoj de Managvo, la ĉefurbo de Nikaragvo. En la sama lernejo ni krome prelegis pri Esperanto antaŭ ĉiuj instruistoj de la koncerna lernejo.

Ege verŝajne la bonaj kontaktoj kun institucioj alportos fruktojn. Tiel la revo pri oficialaj Esperanto-kursoj en Nikaragvo, supozeble la unuan fojon en la historio de tiu lando, plej eble baldaŭ realiĝos. Ekzistas ŝanco pri kursoj en du universitatoj kaj en du lernejoj.

Niaj lokaj helpantoj meritas grandan laŭdon, ĉefe Meyling Palma, kiu jam antaŭ nia alveno aranĝis la kontaktojn kun amaskomunikiloj, helpis organizi la informstandojn, kaj tre vigle kaj serioze partoprenis en ĉiu aktiveco.

La juna movado en Nikaragvo bezonas nian solidarecon, kulturan helpon (librojn) kaj financajn rimedojn. Ni tre ĝojus se vi subtenus la agadon per mondonaco al la UEA-konto “eint-o”. Por ricevi pliajn detalojn bv. kontakti min: esperantst@gmail.com

Martin Schäffer

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/02/209nika/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al “Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo1

  1. Valdo Banajtis diras:

    Finfine! Landon, en kiu surdmutaj infanoj memstare kaj spontane, sen helpo kaj interveno de instruistoj kreis signolingvon por si, venis Esperanto – Ewropa interlingvo pighina, fakte lingvokrea modelo faru-mema, malkovrita de infano ribelinta kontraw balasta tradicio de lingvoinstruado. Alia tia lingvokrea samtempe kun Esperanto komencighis en Nova Gvineo – la similecon rimarkis samideano Ken Linton, awstralia soldato, kiu nomis Tok Pizin “Esperanto de Melanezio”. Alia koincido – kiam Nikaragvaj infanoj komencis sian intersignadon, Papua Novgvineo farighis memstara respubliko, kaj Tok Pizin – ghia shtata lingvo. Enviinda kaj esperiga precedento por Esperanta civito 🙂

Respondi