Necerta estonteco de Vinilkosmo

La 18an de septembro 2011 la ekzercejo №7 de Vinilkosmo suferis incendion, pro kiu forbrulis la ekzercejo kaj stokejo kun sonmaterialo, instrumentoj de la studio kaj de EUROKKA kaj parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo. Ni petis al la gvidanto de Vinilkosmo Flo Martorell rakonti pri la postincendia situacio.

Post la incendio: Restaĵoj de drumo kaj de bas- kaj gitar-amplifiloj.

La septembra incendio estis granda frapo por Vinilkosmo, por EUROKKA, por la Studio de La Trappe, kaj por la tri bandoj kiuj perdis sian tutan instrumentaron.

Sed ŝajne tio ne sufiĉis… Sekvis traktado kun asekurkompanioj. La ejoj de Vinilkosmo estis asekuritaj de la kompanio AXA, kaj la materialo (sonmaterialo de la studio, sonsistemo kaj instrumentoj) estas asekurita tra EUROKKA de MAIF (asekurkompanio por asocioj kaj edukaj funkciuloj). Ni petis al AXA la rekonstruon de la ekzercejo №7 kaj de la stokejo, kaj al MAIF repagon de la perdita son- kaj instrumenta materialo.

La du asekurkompanioj sendis ekspertizistojn. La ekspertizado daŭris unu monaton, kaj la 17an de oktobro 2011 okazis kunveno surloke kun ĉiuj (sep!) ekspertizistoj, la muzikistoj de la tri bandoj, Tribulet (la soninĝeniero kaj respondeculo de la Studio de la Trappe), kaj Floréal Martorell (mi mem) kiel reprezentanto de EUROKKA kaj Vinilkosmo.

Kelkajn tagojn post ĉi tiu kunveno AXA informis, ke ĝi rompas nian kontrakton kaj ne plu asekuros la ejojn de Vinilkosmo ekde la 30a de novembro 2011, ĉar ili taksas tion tro riska. Sed la ejoj funkcias jam dum 30 jaroj kaj ĝis septembro 2011 neniam okazis akcidento, kaj la asekurkompanio, kiu akurate prenis monon, ĝis nun neniam devis repagi.

Pro la raporto de AXA pri la incendio, ĉiuj asekurkompanioj, kiujn mi kontaktis, rifuzis asekuri nin. Ni kontaktis advokaton kaj jurkonsiliston, sed neniel eblas devigi asekuriston asekuri entreprenon, kaj neasekurita entrepreno estas kondamnita al fermo. Pro ĉi tiu minaco mi esploris aliajn eblecojn kaj turnis min al MAIF (kiu ankoraŭ ne repagis la materialon). En decembro MAIF respondis, ke ili ne pretas asekuri Vinilkosmon, sed ili studos la eblecon asekuri la ejojn nome de la asocio EUROKKA. Nova kunveno estis fiksita por januaro 2012.

Antaŭ tiu kunveno, mi kontaktis asekurkompanion, ĉe kiu mia amiko sukcesis asekuri sian spektaklejon, kiam ĉiuj rifuzis fari tion. Sed tiu kompanio taksas nin kvazaŭ publikan teatron kaj aplikas drastajn postulojn kaj kontrolon, inkluzive de aldono de du kromaj sekurecaj seruroj por ĉiuj el niaj 23 pordoj, segado de la arboj proksimaj de la ejoj, forigo de ĉio brulebla k. s. Tiuj laboroj kostos multe, kaj krom tio la prezo de la asekuro estos trioble pli alta ol ni pagis ĝis nun.

En januaro MAIF klarigis, ke ili pretas asekuri la ejojn, sed antaŭ tio oni devos fari multajn kontraktojn inter la diversaj partneroj (EUROKKA, mia frato al kiu apartenas la ejoj, Vinilkosmo, la Studio de la Trappe, kaj ĉiuj bandoj ekzercantaj). Mi devis trovi jurkonsiliston por helpi la preparadon de tiuj dokumentoj.

Intertempe AXA konsentis pagi 27 mil eŭroj por rekonstruo de la ekzercejo kaj stokejo, kvankam la konstruentrepreno petas 36 mil eŭrojn. AXA ne donos pli, kaj ni devos elturniĝi por fini la rekonstruadon. AXA antaŭpagis 18 mil eŭrojn, la ceteron ili pagos kiam la riparado estos finita. Ni tamen ŝparos 1600 eŭrojn, se ni mem kun helpo de muzikistoj plenumos kelkajn preparlaborojn.

MAIF ankoraŭ ne repagis la sonmaterialon kaj instrumentojn, kiuj estis detruitaj dum la incendio. Por la forbrulintaj diskoj estos nenia repago, kaj ni lanĉis subtenkampanjon kiu bone funkciis – danke al la subteno de esperantistoj ni kolektis 3130 eŭrojn per vendado de 565 savitaj diskoj. Tiu sumo ebligis komenci la laboron pri la planitaj projektoj de Zhou-Mack (afrik-regea muziko), Eterne Rima (hiphopo) kaj Patric (okcitanaj kantoj).

Mastrigado de la albumo “Originoj” de Zhou-Mack: Jes! Bonega rezulto de la studia laboro

Jen la aktuala situacio… Oni povas demandi: ĉu utilas pagi asekurojn, se post akcidento la asekurkompanioj forkuras kaj forĵetas vin?

Krom la perdo de valora materialo, de la konstruaĵo kaj de multege da tempo, estas risko ke Vinilkosmo devos fermi siajn ekzercejojn kaj studion, se ne eblos asekuri la ejojn kaj la aktivaĵojn pro tro altaj kostoj. Se Vinilkosmo fermos siajn ekzercejojn kaj studion, estos perdita tio, kio dum dudek jaroj ebligis eldonon de multaj albumoj. Se la ekzercejoj estos fermitaj, mi perdos mian ĉefan enspezon, devos trovi novan laboron kaj ne plu povos dediĉi multe da tempo por Vinilkosmo.

Kio povos okazi post tio?!

Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/02/209flo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Necerta estonteco de Vinilkosmo

  1. Nelington diras:

    Mi estas en la Kambogho, a lando havas la Angkor Watt Kastilo. Mi havas intereson por lerni kaj uzi Esperanton. En mia lando havas tmmlulaajn homojn kiu povas paroli Esperanton. Mi jam lernis Esperanton pli ol 3 monatoj. Kaj mi scias, ke mia klero estas ne bona, sed mi deziras paroli tie lingvo. Havu bonan tagojn!

  2. luisladeira diras:

    Mi chiam revenas al iama reklamo dum mia infaneco, kiam post lernejo mi kolektis postkartojn che asekurkompanioj. Unu el la bildoj kolektitaj reklamis “asekura mortis maljune” . Jarojn postajn kiam finfine mi seniluziighis che tiu sama kompanio mi povis kompreni kion signifis tiu reklamo: tiu, kiu mortis maljune estis la propra asekurkompanio. Do, mia kara Flo, oni chiam seniluziighas che asekurkompanio. Bedaurinde oni bezonas ilin char la sistemo postulas ilin kaj tio estas problemo. Kion fari? Mi ne scias. Tio, kion mi scias, estas ke ni bezonas Vinilkosmon. Do kalkulu je ni/mi. Amike.

  3. Martine diras:

    kara Flo, kiel Mikelo, mi diras, ne perdu Kuraĝon!!
    jes, ni helpos vin, ĉie & ĉiam parolante, informante, por ke oni helpu vin (dum la staĝoj, internaciaj semajnoj, kongresoj, generalaj asembleoj,…)via laboro estas gravega por ĉiuj la esperantistoj, tiu devas daŭri!
    korajn salutojn & amikajn pensojn

  4. Mikelo59 diras:

    Ne perdu kuraĝon, kara amiko Flo’ !!!
    Mi certas, ke multaj esperantistoj helpos vin!
    Gravas informaĵo al la publiko por tiu celo.
    Dankegon pro via artikolo kaj gratulon pro via altvalora laboro!
    Plej amikajn pensojn el Nordo (Francio).
    VIVU ESPERANTO ! VIVU VINILKOSMO !

Respondi