Sofia kaj Aleksandro, la plej oftaj moskvanidoj

Laŭ informo de RIA Novosti la nomo Sofja/Sofija (Софья/София) estis la plej populara inter la knabinoj, naskiĝintaj en Moskvo dum 2011. “Ĝi devancis la nomon Marija (Мария), kiu estis plej supre en la nomlisto por 2010”, — rakontis en la hodiaŭa gazetara kongerenco Irina Muravjova, estro de la Moskva civilstata registrejo (ЗАГС). Post Sofja sekvas Marija, Anastasija (Анастасия), Anna (Анна) kaj Darja (Дарья).

Inter la viraj nomoj en Moskvo jam dum dek sinsekvaj jaroj la plej populara restas Aleksandr (Александр), kiun sekvas Artjom (Артём), Maksim (Максим), Ivan (Иван) kaj Dmitrij )Дмитрий.

Ambaŭ nomoj havas helenan devenon kun la signifoj “Saĝ(eg)o” (Sofja) kaj “Defendanto de homoj” (Aleksandr).


Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
http://sezonoj.ru/2012/01/sofia/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites
  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 846 access attempts in the last 7 days.