Laoso: la centa lando

LaosoHieraŭ, la 30an de januaro Laosa Popola Demokratia Respubliko iĝis la centa lando, kies loĝanto vizitis la novaĵ-retejon “La Balta Ondo” ekde la 12a de aŭgusto 2011, kiam en ĉi tiu retejo ekfunkciis kalkulilo.
Plej multaj paĝovizitoj estas el Ruslando (4478). Usono (3260), Germanio (2326), Hispanio (2044), Francio (1621), Brazilo (1263), Pollando (928), Svedio (715), Ukrainio (690), Ĉinio (630). Inter la landoj, malofte konataj en Esperantujo (sen delegitoj de UEA laŭ la Jarlibro 2011), krom Laoso estas ankaŭ Azerbajĝano (2 vizitoj), Ekvadoro (11), Jordanio (1), Kuvajto (1), Libano (2), Libio (2), Maroko (16), Montenegro (1), Paragvajo (3), Porto-Riko (3), Ruando (1), Singapuro (13).

Dum januaro en nia retejo aperis 18 artikoloj, inkluzive de ĉi tiu, kiu enretiĝas la 31an de januaro.


Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
http://sezonoj.ru/2012/01/laos/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

1 komento pri “Laoso: la centa lando”


  1. Luigia Oberrauch Madella

    Estimataj administrantoj de la novajh-retejo “La Balta Ondo”, saluton kaj gratulon!
    Estas ghojige ke tiom multe da homoj vizitis/as viajn paghojn. Mi bondeziras al vi, ke ankau italoj faros tion tre baldau.
    Amike
    Luigia Oberrauch Madella
    Parma, Italujo

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 857 access attempts in the last 7 days.