Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

Dennis KeefeLa 11an de januaro en Hajnano (Ĉinio) okazis la oficiala malfermo de la kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj.
La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruistoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.

La ĉefa kursaro de la komencantoj estas gvidata de Dennis Keefe, laŭ lia fama BEK-metodo kaj observata kaj helpata de trideko da partoprenantoj de la pedagogia seminario, kiun Katalin Kováts gvidos. Unu el la ĉefaj taskoj de la kursaro pri metodiko estas ĝuste lerni multon pri tiu ĉi metodo kaj aktive helpi kaj dumkurse kaj eksterklase al la novlernintoj praktiki la lingvon kaj havi komunikadspertojn.
Krom la komencantoj, la aliaj ĉeestantoj havas la eblon frekventi tiujn kursojn aŭ elekti unu el la universitataj kursoj: “Alfronti militon” de Ronald Glossop (Usono): kaj “Filozofio kaj historio de informatiko” de Frederico Gobbo (Italio).

Dum la malferma ceremonio, matene la 11an de janaro oni laŭtlegis la gratulmesaĝojn, inter ili tiujn de Stefan MaGill, Renato Corsetti kaj de la estroj de la landaj sekcioj de ILEI el Germanio, Svislando, Koreio.

Fine de tiu malfermo, surprize por la lanĉinto de la ideo Espertanto-Insulo, estis anoncita grava novaĵo. Katalin Kováts, kiel kuriero de La Ondo de Esperanto, transdonis la diplomon al la novelektita Esperantisto de la Jaro 2011 Dennis Keefe. La aranĝo estis pluroble interesa kaj simbola, ĉar Dennis Keefe ricevis sian distingon rekte el la manoj de sia antaŭulino, la Esperantisto de la Jaro 2010, kaj kadre de ĝuste tiu aranĝo por kiu Dennis estis premiita.
La kursaro funkcios ĝis la 12a de februaro.

Vidu filmeton pri la evento.
http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/12040348

K.K.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi