Novjara Renkontiĝo nun dekjara

La gaja jubilea NR (Fotis Fred Dreyer)

Dekjariĝis la Novjara Renkontiĝo – fine de 2002 ĝi komenciĝis per kvintaga kunveno de 49 homoj en Fürstenberg norde de Berlino; inter tiuj estis deko da infanoj. Jam tiam infanoj gravis dum NR – intertempe ili havas sian propran regnon. Granda teamo zorgas pri ili, amuzas ilin kaj mem amuziĝas. Kaj la gepatroj kaj iliaj amikoj povas ĝoji pri unu semajno, dum kiu la infanoj havas ludkunulojn de mateno ĝis vespero; ofte dum NR-oj mi vidis mian propran filinon dum nur kelkaj minutoj tage.


NR kreiĝis, ĉar en Germanio mankis jarfina Esperanto-renkontiĝo por la generacio inter 30 kaj 50 jaroj. Ili estis tro maljunaj por IS, kiu tiam estis plenplena kun pli ol 300 partoprenantoj. Kaj multaj ne tro emis iri al IF, kiu disiĝis de IS komence de la 1980aj jaroj kaj sekve jam havis pli altan mezan aĝon. Krome ankaŭ IF estis granda renkontiĝo kun ĉ. 200 homoj kaj la organizanto HDP klare diris, ke li ne volas plian kreskon. Do indis organizi plian renkontiĝon.

La dua NR okazis en Tecklenburg apud Münster, proksime al Nederlando kaj Belgio; estis tutsemajna aranĝo, venis 60 homoj kaj la unuan fojon venis Christoph Frank, kiu ekde tiam estas kunorganizanto: li zorgas pri la infana programo, prezentas spektaklojn kaj okupiĝas pri la aranĝo de aliaj prezentoj. Aliaj kunorganizantoj dum la jaroj estis Gabi Schnell (tiam: Rothe), Julika Rosenstock, mia filino Iris kaj ekde tri jaroj Betti Maul-Propadović kaj Nicky Janssen. Ne penseble, kia estus NR sen ili, grandan dankon!

La tria NR okazis en Marienburg, sur monto kun bela rigardo al la rivero Mozelo. Venis jam 153 homoj, kio prezentis organizan defion, ĉar la ejo mem havis nur 105 litojn… En la postaj jaroj ni novjare festis dufoje en Frankfurt kaj en Saarbrücken kaj po unufoje en Trier kaj en Föckinghausen (oriente de Dortmund). Estis inter 150 kaj 195 partoprenantoj, kutime ĉirkaŭ 60 infanoj kaj junuloj, el kiuj la duono estas denaskuloj.

Post la kuniĝo de IS kaj AS al JES, kiu okazas en Pollando aŭ apud Pollando en Germanio, kreiĝis Novjara Internacia Semajno, programo por junuloj inter 14 kaj 35 jaroj ĉe la okcidenta limo de Germanio. Ĝi logas ĉefe junulojn ĝis 20 jaroj.

Pasintjarfine 177 homoj el 15 landoj kunvenis en Bitburg apud Trier – ĉefe el Belgio, Germanio kaj Francio, iom el Nederlando kaj Svislando, la aliaj el deko da aliaj eŭropaj landoj kaj el foraj Siberio, Kanado kaj Malio.

Ĉi-foje la 10a Novjara Renkontiĝo, organizata de la asocio EsperantoLand, estis la plej granda jarfina Esperanto-renkontiĝo.

La porinfanan programon “Tempo kaj maŝino”, zorge preparitan de Christoph Frank, Nicky Janssen kaj Betti Maul-Propadović multe helpata de siaj tri filinoj, povis ĝui sesdeko da infanoj kaj junuloj. Ili kantis aŭ manlaboris, partoprenis en pupteatro aŭ la filmkreada “Holivudeto”, konstruis elektromotoron aŭ aŭteton kaj partoprenis en la ludoposttagmezo “La tempomaŝino”. La pli aĝaj junuloj povis partopreni kadre de la porjunula programo, la 3a Novjara Internacia Semajno, ekzemple en geokaŝludoj, ĵonglado, filmprezentoj aŭ ekskursoj kaj krome memstare organizis sian tempon per diversaj ludoj, muziko kaj interparolado. La 16-jarulino Klára Ertl prezentis interesan prelegon pri “Hormonoj, feliĉo kaj filozofio” ripetitan pro peto de la publiko.

La bona prizorgado de infanoj permesis al la gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj ĝui sian propran programon. Eblis konatiĝi kun vasta gamo de temoj – de budaismaj meditado kaj filozofio, sana manĝado, la ideo de salajro de vivo (baza enspezo por ĉiu), tra la estonteco de literaturo, la invento de nombroj, sorobana kalkulado, iksode portitaj malsanoj ĝis prezento de ŝparema aŭtomobilo, Burundo, Malto, enmigrado aŭ limoj por infanoj. Oni ofertis ankaŭ diversajn prelegojn rilate al la evoluigo de Esperantujo – la vortarprojekto ViVo, subtekstigo de filmoj, ĵurnalismo, varbado, politika agado, elita klubo, UEA kaj kiel kreskigi la nombron de infanlibroj en Esperanto (prezentiĝis la Bildlibro de la Tero kaj Hirthara Petro).

La Novjara Renkontiĝo proponis ankaŭ plurajn dancgrupojn – tango, liniodancoj, cirklodancoj, dancateliero de la muzikgrupo Kapriol’ kaj polonezo; oni povis senstreĉiĝi per gimnastiko kaj eklerni aŭ majstriĝi en Go-ludo. Eblis ankaŭ kanti ĥore kaj kanti kanonojn, kion gvidis Saskia Idzerda kaj Jesper Jacobsen, jam dum multaj jaroj fidelaj kontribuantoj al la muzika programo de NR. Plian kanon-kantadon prezentis la grupo Kapriol’, kiu ĝuigis la gastojn ankaŭ per bela kaj multe ŝatata koncerto.

En aliaj vesperoj okazis interalie kvizo pri eŭro kaj Eŭropo, prezento de fabelo kaj kantoj de Viéra el Tuluzo, surpriza vespero okaze de la dekjariĝo de NR, ludoj kaj fine adiaŭa vespero kun kontribuoj de partoprenantoj. Kaj meze de la semajno, kompreneble, estis la Silvestra festo kun bongusta bufedo kaj dancado ĝis malfrua nokto. Christoph Frank – multjara kaj meritplena kunorganizanto kaj teatroprezentanto dum NR – dufoje bele prezentis sian teatran rakonton Aleksandro kaj la mekanika muso.

Kompreneble ne mankis kursoj por komencantoj, progresantoj, progresintoj kaj konversaciemuloj, kiujn gvidis Jean-Luc Kristos, Gunter Neue kaj Peter Weide. La vesperan senstreĉiĝon en la trinkejo spertoplene organizis Helmut Klünder kaj Gunter Neue. Kaj por kompreni la devenon de unu el la trinkaĵoj ni ekskursis al ekspoziciejo de la bierfarejo de Bitburg.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/01/208nr/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi