Redakcie


La februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉiam estas iom speciala. Ne nur pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol la aliaj Ondoj. Ja ni pretigas ĝin en la mezo de la unua monato de la jaro, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon.

Ne ĉiun el la kutimaj februaraĵoj vi trovas ĉi-foje, ĉar ni devis pasint-jare rezigni la organizon de la konkurso Liro kaj de la Internacia Fotokonkurso, kies rezultoj ĉiam estis anoncataj en la februara Ondo. Tamen ĉiujn aliajn tradiciajn februarajn tekstojn vi trovas ankaŭ nun.

Dennis Keefe, kiu nun instruas en la Esperanto-Insulo, respondas al niaj demandoj. Pro la interesaj respondoj de Dennis, ĉi-jare la tradicia intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro duoble superis la kutiman amplekson, kaj la temaro ne estas elĉerpita – atendu lian artikolon pri la maniero disvastigi Esperanton, kiun li nur kelkfraze skizis en sia
respondo.

En nia tradicia Ronda Tablo la (eks)gvidantoj de UEA, SAT, Civito kaj aliaj aktivuloj rakontas pri la pasint-jaraj sukcesoj kaj fiaskoj en Esperantujo. Ĉiu el ili havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo. (Ĉi klarigon ni faras pro iu, kiu dum jaroj private kaj publike ĉikanas nian gazeton ĉar liaj verkoj, farĉitaj per obscenaĵoj, ne aperas en La Ondo, dum aperas verkoj de tiuj, kiujn li ne ŝatas.)

En ĉi tiu Ondo vi trovos ankaŭ la tradician revuon de la pasint-jara libroproduktado, kaj vi rimarkos, ke nia eldonmarko Sezonoj mankas en la listoj por 2011. Efektive, ekde 2006, ni devis pro sanproblemoj draste redukti nian Esperanto-aktivadon, rezigni la instruadon, vojaĝojn, organizadon, kaj nia ĉefa zorgo restis nur La Ondo. Ankaŭ nia eldonado ŝrumpis – dum kvin jaroj ni nur reeldonis pli fruajn verkojn (Tolkien, Nia trezoro), aperigis rezultojn de la delonge komencitaj projektoj (Borges, Homarano…) aŭ eldonis verkojn pretajn, kiuj preskaŭ ne bezonis redaktadon. Kaj en 2011 aperis nur la dua eldono de Homarano. Sed danke al la sukcesa operacio ni ekrevenas al la eldonado, kaj jam ĉi-jare enmondiĝos kelkaj libroj de Sezonoj, pri kiuj ni baldaŭ informos.

Ĉi-kajere aperas ankaŭ nia abon-statistiko, mirinde pozitiva pro la kresko je 47 abonoj. Post la transiro de la 500-persona abonantaro ni neniam havis tiel grandan kreskon. Ne fali reen estas defio, sed ĉiu el vi povas helpi: per (re)abono, diskonigo de La Ondo en kluboj kaj renkontiĝoj, abonigo de tiuj kiuj mem ne povas pagi la abonon, kaj per donaco al nia Abonhelpa fonduso.

Ni esperas, ke vi restos kun La Ondo ankaŭ ĉi-jare!

HaGo, AlKo


Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
http://sezonoj.ru/2012/01/208edit/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi