REU informas

Georgij Kokolija, kiu dum multaj sinsekvaj jaroj estis komisiito de REU pri retlistoj ĉe yahoogroups (reu-agado kaj esperanto-rus-informoj) ne plu okupas tiun postenon, kvankam la oktobra konferenco konfirmis lian komisiitecon. La kaŭzo estas rekonceptado de la retlistoj, pro kio Georgij bonvole transdonis la moderigajn rajtojn al mi kiel al la prezidanto de la landa asocio.

Krome la Estraro de REU decidis liberigi sinjoron Kokolija ankaŭ de la kompilado de la Bulteno de REU, kion li faris nur pro tio, ke fakte mankis koncerna homo en la Estraro, kiu okupiĝus pri tio. Provizore la Bultenon kunredaktos mi kaj Arina Osipova, la estrarano de REU pri regiona agado.

Grigorij Arosev
prezidanto de REU

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/12/reu/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi