Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof

Kosmetyka

Kvankam esperantistoj interesiĝas pri la familianoj de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉefe rilate ilian rolon en la Esperanto-movado, oni scias, ke ĉiuj fratoj de Doktoro Esperanto estis kuracistoj.

Ankaŭ Grigorij (pole: Grzegorz, Esperante: Henriko), naskiĝinta la 24an de septembro 1871 en Bjalistoko, ne estis escepto. Li specialiĝis pri haŭtmalsanoj kaj higieno. Li ne nur kuracis, sed ankaŭ verkis, redaktis kaj eldonis.

Grigorij-Henriko ZamenhofZofia Banet-Fornalowa en La familio Zamenhof sciigas, ke li en 1912–1914 kaj en 1924 eldonis la gazeton Kobieta (Virino). Sed ŝi ne mencias, ke Kobieta estis alititola daŭrigo de pli longhistoria gazeto, kies lasta kajero aperis ĝuste antaŭ cent jaroj – en decembro 1911.

En la 4a volumo de Bibliografio de Ruslandaj periodaĵoj, 1901-1916 (Leningrad, 1961) oni facile trovas la nomon “Zamenhof, Georg. Markus. 4106”; kaj sub la numero 4106 en la 2a volumo de la Bibliografio (Leningrad, 1959) estas iom neplenaj indikoj pri la revuo Kosmetyka (Kosmetiko), kiun en Varsovio eldonis d-ro G. M. Zamenhof.

La gazeta fako de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko en la apudmoskva urbo Ĥimki havas kompleton de Kosmetiko, kiun mi plezure foliumis (ankaŭ por perfektigi mian polan lingvon).

Kosmetyka

La unua kajero de la ĉiusemajna Kosmetyka aperis la 6an de novembro 1906 (ankaŭ mi naskiĝis la 6an de novembro!). Ĝin redaktis kaj eldonis en Varsovio dr. H. Zamenhof – tiun subskribon, sen deĉifrado de la antaŭnomo, oni trovas ankaŭ sub liaj artikoloj kaj en reklamoj de lia kuracista kabineto.

La revueto havis la subtitolon “Ĉiusemajna periodaĵo dediĉita al racia kosmetiko, estetiko de la korpo kaj parfumoj. Aperas ĉiusabate”. En Varsovio la jarabono kostis 4 rublojn, en la [Pola] Reĝlando kaj en la [Ruslanda] Imperio – 5 rublojn, eksterlande – 6 rublojn. La unuajn kvar kajerojn presis W. Cywiński en Nowy Świat №36 kaj poste J. Kamiński en Nowy Świat №48. La redakcia adreso estis tiu de la redaktoro (Senatorska №36) kun la averto, ke la redaktoro akceptas dimanĉe de la 12a ĝis la 14a.

Entreprenante la novan periodaĵon Henriko Zamenhof estis certa, ke ĝi esprimas gravajn bezonojn de la socio. Li skribas en la enkonduka artikolo:

«Kosmetiko en la lastaj jaroj progresis, kaj danke al dermatologoj, higienistoj kaj kemiistoj, ĝi komencas turni sin al la vojo pli scienca, kaj hodiaŭ ĝi kiel aparta branĉo de saniga sciaro, akiris plenrajton en medicino. Samtempe alilande, precipe en Francio, la kosmetika arto venis al alta nivelo de la evoluo kaj iĝas unu el la gravegaj industriaj branĉoj. Sed produktado ne ĉiam troviĝas en la kompetentaj kaj honestaj manoj, kaj la problemo de kosmetikaĵoj, vide al ilia disvastigo, povas esti grava por la publika sano, tial tasko de nia periodaĵo estos ankaŭ:
1. konatigi la vastan publikon kun diversaj specoj de kosmetikaĵoj,
2. vidigi iliajn malutilojn,
3. garantiado de ilia uzado,
4. fine, klerigado pri estetika sento tra disvastigo en la vastaj rondoj de la socio de principoj de racia kosmetiko kaj belig-arto (estetiko de la korpo), sin apogantaj je la bazoj de anatomio, fiziologio, kemio kaj higieno».

En novembro-decembro 1906 aperis ok kajeroj. En 1907 enmondiĝis 51 kajeroj, kaj dum 1908–1911 Kosmetyka estis dusemajna. La subtitolo iĝis jena: “Dusemajna periodaĵo dediĉita al higieno kaj estetiko de la korpo, flegado de beleco, racia kosmetiko kaj parfumoj”.

Dr. H. Zamenhof estis la plej aktiva aŭtoro en sia propra gazeto. Inter liaj artikoloj kaj cikloj estis, interalie, la kvarparta artikolo Flegado de haŭto, Flegado de vizaĝhaŭto, Kiel eviti lentugojn, Kosmetiko de la haŭto: Kiel kuraci sekecon kaj malglatecon, Ruĝeco de nazo, Kosmetika masaĝo kaj multaj aliaj, kies temoj estas regurdataj ankaŭ nun.

En la gazeto estis bildoj, multaj reklamoj. Fojfoje aperis modesta reklamo de “Kabineto kurac-kosmetika de Dr. H. Zamenhof” en la stato Senatorska. Inter la reklamoj troviĝas tiu de la apoteko de F[elikso]. Zamenhof en Varsovio, Żelazna Brama №8, kun la indiko “ni rekomendas en la proksimiĝanta tempo freŝan muruoleon el Lofod [Svedio]”.

KobietaFine de 1911 la redaktoro resumis la kvinjaran eldonperiodon, dum kiu Kosmetyka okupis ekskluzivan lokon en la pola gazetaro kaj iĝis bezonataĵo de ĉiu inteligenta virino. La redaktoro kaj la aŭtoroj sukcesis krei tipon de periodaĵo, kiu kunigis formon distran kaj elegantan kun la temoj prezentitaj science.

Kvankam la gazeto ja plaĉis al la legantinoj, la tro malvasta titolo Kosmetyka ŝajnis obstaklo por allogi novajn abonantinojn. Tial ekde 1912 Henriko Zamenhof ŝanĝis la titolon de la periodaĵo al Kobieta kun la sama temaro. Sed pri ĝi Banet-Fornalowa jam rakontis.

Halina Gorecka

Ĉi tiuj artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/12/kosmetyka/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof1

  1. Kara Halina: mi chiam tralegas kaj retralegas ONDOn… char chiam havas legindan materialon…
    Pri la revuojn de Henriko: Kosmetyka kaj Kobieca, mi deduktis ke ambau revuoj estis redaktitaj en pola lingvo, kaj ne havis esperantajn tekstojn…
    Tio chi estas korekte?
    Mi dankus respondeton al rosartoro@gmail.com
    kun elkorajn salutojn al Aleks!

Respondi