Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992

Laŭ la rezulto de la censo je la 14a de oktobro 2011 la nombro de la konstanta Ruslanda loĝantaro estis 142,9 milionoj da homoj je 2,3 mln malpli multe ol registris la antaŭa censo – 145,2 mln en la 2002a jaro.

Ruslando nun estas la oka plej loĝata lando en la mondo post Ĉinio (1335 mln), Barato (1210 mln), Usono (309 mln), Indonezio (238 mln), Brazilo (191 mln), Pakistano (165 mln), Bangladeŝo (147 mln). Antaŭ ok jaroj ĝi estis la sepa.

Moskvo kaj Peterburgo plu kreskas

74% da ruslandanoj loĝas en urboj kaj 26% en vilaĝoj.
La plej grandaj Ruslandaj urboj (miloj da loĝantoj) estas:

Urbo
2010
2002
Moskvo 11514,3 10126,4
Sankt-Peterburgo
4848,7
4661,2
Novosibirsk
1473,7
1425,5
Jekaterinburg
1350,1
1293,5
Niĵnij Novgorod
1250,6
1311,3
Samara
1164,9
1157,9
Omsk
1154,0
1134,0
Kazanj
1143,5
1105,3
Ĉeljabinsk
1130,3
1077,2
Rostov-na-Donu
1089,9
1068,3
Ufa
1062,3
1042,4
Volgograd
1021,2
1011,4

Ruslando, pli maljuna kaj pli virina

Inter la du censoj Ruslando maljuniĝis. La averaĝa aĝo kreskis ĝis 39 jaroj kompare kun 37,7 jaroj en 2002.
Inter la loĝantoj de Ruslando estas 66,1 milionoj da viroj (46,2%) kaj 76,8 milionoj da virinoj (53,8%). Por 1000 viroj estas 1163 virinoj; en 2002 por 1000 viroj estis 1147 virinoj.
La averaĝa nombro da infanoj naskitaj de unu virino (pli ol 15-jara) malkreskis de 1,51 en 2002 ĝis nur 1,47 en 2010.

Rusoj, tataroj, ukrainoj kaj aliaj

Sian nacian apartenon ne indikis 5,6 mln da homoj (preskaŭ 4,0%), dum en 2002 nur 1,5 mln da homoj (1%) ne indikis ĝin. Inter la indikintoj, la dek plej grandaj naciaj grupoj estas (milionoj da homoj):

Nacio
2010
2002
Rusoj
111,02 (80,9%)
115,89 (80,6%)
Tataroj
5,31 (3,87%)
5,55 (3,87%)
Ukrainoj
1,93 (1,41%)
2,94 (2,95%)
Baŝkiroj
1,58 (1,15%)
1,67 (1,16%)
Ĉuvaŝoj
1,44 (1,05%)
1,64 (1,14%)
Ĉeĉenoj
1,43 (1,04%)
1,36 (0,95%)
Armenoj
1,18 (0,86%)
1,13 (0,79%)
Avaroj
0,91 (0,66%)
0,81 (0,57%)
Mordovoj
0,74 (0,54%)
0,84 (0,59%)
Kazaĥoj
0,65 (0,47%)
0,65 (0,46%)

Inter pluraj naciaj grupoj estas (miloj da loĝantoj, kun la lokoj laŭ la loĝantonombro), interalie:

16. Belorusoj 521,4
23. Germanoj 394,1
28. Ciganoj 204,9
33. Judoj 156,8
51. Poloj
47,1
60. Litovoj
31,3
62. Ĉinoj
28,9

4,5 milionoj da respondintoj ne indikis la posedatajn lingvojn, inter la ceteraj la rusan lingvon menciis 137,5 milonoj da homoj.

Esperanto – nur la 120a

La plej posedataj lingvoj en Ruslando (milionoj da posedantoj)

1. Rusa 137,5 (99,4%)
2. Angla
7,57 (5,48%)
3. Tatara
4,28 (3,09%)
4. Germana
2,07 (1,50%)
5. Ĉeĉena
1,35 (0,98%)
6. Baŝkira
1,15 (0,83%)
7. Ukraina
1,13 (0,82%)
8. Ĉuvaŝa
1,04 (0,75%)
9. Avara
0,72 (0,52%)
10. Armena
0,66 (0,48%)

Esperanton indikis 992 personoj. Ĝi estas en la 120a loko inter la lingvoj gunziba (1012) kaj teleuta (975).

Inter la kvin elekteblaj planlingvoj en la resuma tabelo krom Esperanto (992) estas ankaŭ Ido kun 9 personoj kaj Edo kun nur 1 scianto. Slovio kaj Interlingua tute ne estis menciitaj.

Kvankam probable ne ĉiuj konantoj de Esperanto estis censitaj, kaj inter la sciantoj eble ne ĉiuj indikis Esperanton, la nombro 992 ŝajnas sufiĉe realisma. Do, almenaŭ unu ruslandano inter ĉ. 150 mil scias Esperanton, aŭ inter unu miliono da ruslandanoj estas 7 esperantistoj.

Ni komparu kun alilandaj censoj:

Ekzemple, en 2001 en Hungario 4 mil 565 personoj indikis Esperanton. Ĝi estas en la 18a loko en la lingvolisto kun averaĝe 445 esperantoparolantoj por unu miliono da hungarianoj.

La censo en Litovio (2001) montris 844 personojn, kiuj scias Esperanton, kiu estas je la 16a loko en la lingvolisto kun averaĝe 245 esperantoparolantoj por unu miliono da litovianoj.

En 2006 la Novzelanda censo evidentigis 123 esperantoparolantojn, aŭ ĉ. 30 parolantojn por unu miliono da novzelandanoj. Esperanto en Novzelando estas, same kiel en Ruslando, en la 120a loko en la lingvolisto.

Eblas kompari ankaŭ kun la socia reto “Вконтакте” en kiu estas registritaj 4 mil 468 esperantoparolantoj en Ruslando. Sed mia esploreto en du urboj montris, ke pluraj personoj notis tie Esperanton ŝerce, aŭ kiel ekzotikaĵon, aŭ kiel lernointencon, kaj ke nur ĉ. 15-20% efektive konas Esperanton almenaŭ je tre primitiva nivelo.

Aleksander Korĵenkov


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2011/12/censo/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

22 komentoj pri “Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992”


  1. V.B.

    “Esperanton indikis 992 personoj”

    …finita la commedia

  2. Väčesláv

    Lige kun via mencio de vKontakte (vk.com) pli realismas la nombro de la partoprenantoj en la grupo „Esperanto parolata“, kiu estas nun ĝuste 1261 personoj — do tre komparebla kun la rezultoj de la censo (iom pli granda kvanto povus aperi pro la homoj, kiuj forgesis mencii Esperanton dum la censo aŭ loĝas en aliaj landoj — ja almenaŭ civitanoj de Ukrainio estas multaj en tiu grupo).

  3. AlKo

    Tutsimple, venu al la membrolisto kaj elektu Ruslandon, kiel la landon – en la grupo estas 625 ruslandanoj kaj 121 ukraininanoj.

  4. Väčesláv

    Do, tio montras, ke „ĉ. mil“ estas tre sobra takso.

  5. Luiz Alberto de Oliveira Coelho

    Mirinde alvenas tempo de ekscio pri la eterna demando: kiom da homoj parolas esperanton. almenaŭ en kelkaj landoj. gratulon al ruslando!

  6. AlKo

    Jes, efektive. Ĉiuj scias, ke nun estas malpli multaj esperantistoj en Ruslando ol en la 80-aj jaroj. Tiama statistiko (kiun pufigis la klubestroj ktp, ekzemple en Niĵnevartovsk ktp) en 1987 donis la rezulton 5480 esperantistoj en USSR, inter ili 2591 en Ruslando kaj 939 en Litovio. Nu, dum la postaj 20 jaroj la nombro duoniĝis aŭ trioniĝis en Ruslando, sed nur iomete malkreskis en Litovio.
    Interalie, en 1987 estis 75 E-kluboj en Ruslando, kiuj memnris en ASE? Kiom da kluboj restas nun? Ŝajnas, ke en REU membras nur 17.

  7. AlKo

    La informoj зri 1987 estas prenitaj el Информационный Бюллетень АСЭ, 1988, n-ro 3.

  8. Vladimir MININ

    Sed kiomaj rusianoj indikis, ke ili estas esperantistoj laux sia nacia aparteno?

  9. Nikolao Gudskov

    Oni ne povas diri, ke mi ne estas esperantisto (ja almenaux balbutnivele mi la lingvon posedas), sed mi membras nek en “vkontakte”, nek en “esperanto parolata” nek ecx en “novosto esperanto dvijxenija”. Kaj, mi supozas, da tiaj esp-oj, kiuj ne uzas “spcoakm retojn” estas suficxe multe.
    Se temas pri indiko de nacia aparteco, mi NE indikis esperanto-etnon (cxar sonas tro rauxmisme kaj naciisme), sed indikis ke mi estas “kosmopolito”.
    [Nasxa nacija - vsja civilizacija! Nasxe otecxestvo - vsjo cxelovecxestvo! Jen la sloganoj, kiujn ja volonte subskribus Zamenhof :-) ]

  10. AlKo

    Jes, nature, pluraj esperantistoj estas ekster la sociaj retoj, ekster asocioj ktp, kaj iuj eble ne indikis Esperanton en la rezulto de la censo, sed, aliflanke, al tiuj retoj aliĝas neesperantistoj ktp.
    Pri la nacia aparteno kaj pri la lingvoj, oni povis fari elekton surbaze de la anticipe publikigita listo. Nature, oni povas skribis sian nacion “hamstro” kaj sian lingvo “ĉielruĝa” ktp, sed tiujn ekstravagancaĵojn oni metos en la grupon “Diversaj”, kie sendube estas registritaj ankaŭ la esperantonacianoj, gnomoj, kosmopolitoj, eŭropanoj, elfoj k.a.

  11. Lu Wunsch-Rolshoven

    Bedaŭrinde la ĝis nun publikigitaj informoj ŝajne ne distingas inter gepatraj kaj lernitaj lingvoj. Indas kompari la Esperanto-scion (supozeble je pli ol 95 % lernita lingvo, ne gepatra) kun la scio de aliaj lernitaj lingvoj. Kompare al la angla (supozeble en Rusio ankaŭ plejparte lernita lingvo) la rilato estas 992 : 7 574 303, do ĉ. 1 : 7 635. Se oni komparas tion kun la aliaj censoj raportitaj sur http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-parolantoj#Censoj , oni konstatas, ke tio fakte estas multe malpli (ĉ. 1 : 687 en Litovio, tie kompare kun la rusa 1 : 2447; 1 : 219 en Hungario).

    Estus interese, kiun lokon Esperanto atingis inter la lernitaj, do negepatraj lingvoj. Principe la datumoj permesus tion eltrovi – sed mi ne scias, kiel oni povos atingi, ke la statistika oficejo fakte faros tion. Mi cetere ankaŭ ne scias, kiom da homoj indikis du gepatrajn aŭ ‘preskaŭ-gepatrajn’ lingvojn (gepatra kaj lerneja).

    En la vikipedia paĝo pri la nombro de Esperanto-parolantoj, http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-parolantoj#Censoj , mi enmetis ankaŭ la rilaton al la nombro de individuaj membroj de UEA, nome ĉ. 1 : 11,3 (laŭ la UEA-membronombroj 2010) aŭ 1 : 6,6 (2007). Tio estas iom simila al aliaj landoj kun lingvo-censo.

    Kio estas la aktuala membronombro de REU? Estus interese kompari ankaŭ kun tiu.

  12. AlKo

    Le membrolisto de REU estas en la Unia retejo:
    http://www.reu.ru/
    En ĝi estas 372 membroj, inkluzive de 59 individuaj.

  13. Väčesláv

    Lu:
    > kiun lokon Esperanto atingis inter la lernitaj, do
    > negepatraj lingvoj. Principe la datumoj permesus tion
    > eltrovi – sed mi ne scias, kiel oni povos atingi, ke la
    > statistika oficejo fakte faros tion

    Pasintfoje, en 2002, aperis tre detalaj tabeloj, el kiuj eblus tion preni. Tamen tiam Esperanto ne estis kalkulita. Do necesas iom atendi (oni promesis statistikon pri lingvoj somere de la jaro 2012; tiu ĉi estas nur frua resumo).

    Imageble la tri ĉefaj lernitaj lingvoj en Rusio estas la angla, la germana kaj la franca (en tiu sekvo). Miloj anoncis sian scion de evidente lernitaj lingvoj, kiel la latina. Tamen imageble la loko de Esperanto povus esti pli prestiĝa 40a, ekzemple :)

    Inter la etnaj lingvoj povus esti relative multe da „lernintoj“; ĉar la tatara, la oseta kaj kelkaj aliaj ja estas instruataj senescepte al ĉiuj lernantoj en la lernejoj de la koncernaj regionoj (ofte tre magre, laŭ mia scio, tamen ja povas esti dekaj da feliĉaj esceptoj).

  14. Lu Wunsch-Rolshoven

    Dankon pro la informo pri la membronombro, mi enmetis ligon kaj rilaton en la vikipedion. Por unu membro oni do trovis per la censo entute 2,7 parolantojn (Litovio ĉ. 7, Hungario ĉ. 13, Novzelando ĉ. 1,8). Min iom mirigas la malalta nombro de 2,7 en Rusio (kaj tiu de 1,8 en Novzelando); mi tre malfacile povas tion imagi. Ĉu en Rusio oni tiom sukcese varbas por membreco aŭ ĉu la homoj ne indikas sian scion de Esperanto (ja estis nur tri lokoj por pliaj lingvoj en la demandilo). Aŭ ĉu influas la scio pri la persekutoj dum la Stalina tempo kaj homoj plu hezitas informi pri Esperanto-scio? (Nu, ĉiukaze kelkaj homoj estas singardaj doni informojn pri si mem, se ne devigitaj.)

    Pli da parolantoj ol svahila aŭ indonezia

    Esperanto estas internacia lingvo kaj en tiu rolo konkurencas kun la angla, la franca, la hispana k. a. Laŭ mi ne havas multan gravecon por la rolo de Esperanto kompari ĝin kun la lingvoj de Rusio aŭ de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ); ili internacie apenaŭ estas lernataj kaj en la statistikoj de Hungario k.a. kutime estas malantaŭ Esperanto. Mi do provis eltrovi, kiun lokon Esperanto havas kompare kun la lingvoj de ekster KSŜ. Malantaŭ Esperanto mi trovis ekzemple la lingvojn svahila, taja, urdua, indonezia, tibeta, makedona, bengala, tamila, birma, amhara. Ni povas do konstati, ke la senŝtata lingvo Esperanto sukcesis preteriri multajn ŝtatajn lingvojn. Laŭ mi imprese kaj ĝojige.

    Antaŭ Esperanto mi trovis proksimume 37 ekster-KSŜ-lingvojn, de la angla ĝis la albana. Verŝajne multaj el tiuj lingvoj estas gepatraj, enketo nur pri lernitaj lingvoj plibonigos la lokon de Esperanto. Ni do esperu je la aparta lingvo-raporto venontsomere. Eble indas jam nun informi la statistikan oficejon pri nia aparta intereso aŭ demandi ĉe la koncernaj esploristoj, eble ili tiam publikigos nombrojn interesajn por ni.

  15. Lu Wunsch-Rolshoven

    Interese, ke ĉ. 10 homoj indikis alian planlingvon (Ido kaj Edo). La rilato inter aliaj planlingvoj kaj Esperanto do estas 10 : 992 aŭ ĉ. 1 : 100, do 1 %. En Hungario, http://www.nepszamlalas2001.hu/hun/kotetek/18/tables/load2_39_1.html , la rilato estis 20 : 4570, do 1 : 228 aŭ 0,4 % (Idiom Neutral, Ido, Esperantido, mundolingue, interlingua, romanid 10). Kelkfoje ja venas demandoj de interesitoj aŭ ĵurnalistoj pri aliaj planlingvoj – estonte ni povos diri, ke laŭ du censoj ili atingis kompare kun Esperanto nur 1 procenton aŭ malpli. Ankaŭ utiligebla rezulto.

  16. AlKo

    Efektive, sufiĉe multaj esperantistoj en Ruslando estas membroj de la landa asocio REU (temas plejparte pri la membroj de lokaj kluboj, ne pri tiuj, kiuj rekte aliĝas). Pri tio skribis la Unia prezidanto Grigorij Arosev en sia antaŭkongresa diskut-artikolo:
    «Kial sufiĉe multaj homoj daŭre pagas kotizojn al REU? Mi pozitive miras, sed ne scias. Verŝajne, pro bona rilato al la movado kaj pro deziro iel subteni ĝin, eĉ se multaj el ili havas sufiĉe nebulan imagon pri ĝi, pri la movado.»
    http://sezonoj.ru/2011/09/arosev/

  17. AlKo

    Mi kredas, ke en Ruslando pli popularas ol Interlingua k.s. – kiel amuz-lungvo, ne kiel internacia komunikilo – la planlingvo Tokipono.

  18. DOCENKO Dmitrijo
  19. Georgeson

    Kara esperantistino,
    nasku al mi filon
    mi estas sana viro
    skribu al

    sergey.domrach@yandex.ru

  20. Lu Wunsch-Rolshoven

    @Georgeson: Rilate al la deziro grandigi la Esperanto-parolantaron per filo vidu ĉe http://edzperanto.org/ :-)

    @AlKo: Rilate al Tokipono mi dubetas tiom longe, kiom Tokipono ne jam aperas en censoj.

    Kluboj en Rusio: AlKo skribis, ke la REU-membroj grandparte membras per kluboj. Tre interesas min scii, kiom el la kotizoj de la membroj iras al la klubo, kiom al REU. Eble estus ideo por artikolo en Sezonoj/Ondo kompari la diversajn landajn asociojn de UEA rilate la dividon de la kotizo inter klubo kaj regiona/landa asocio. En Germanio ĉ. 80 % iras al la landa asocio. Laŭ mia supozo estas tamen la kluboj, kiuj havas la eblecon zorgi pri bona varbado kaj disvastigo de Esperanto, ne la landaj asocioj, kies efiko al la varbado de novuloj estas nur minimuma. (Ĉefe ĉar varbado esence bezonas ripetadon por havi rezulton.)

    Mi cetere konstatis, ke la disvastiĝo de Esperanto en iu lando estas ĝenerale des pli granda, ju pli malgranda la lando estas. (Mi mezuris per la nombro de individuaj UEA-membroj inter miliono da loĝantoj.) Unu klarigo de tio estas, ke homoj en malgrandaj lingvo-komunumoj pli ofte lernas fremdajn lingvojn, do ankaŭ Esperanton. Alia klarigo estus, ke la estraroj de la malgrandlandaj Esperanto-asocioj estas pli proksimaj al la loka laboro, do sukcesas pli bone uzi la rimedojn de la membroj por varbi novajn Esperanto-parolantojn.

    (Mi petas pardonon, ke iom foriris de la censo – sed ja la censorezulto kondukas al la demando, kiel estonte atingi pli da Esperanto-parolantoj.)

  21. AlKo

    Mi dum pli ol dek jaroj de membras en la landa asocio kaj do ne kompetentas pri tiuj aferoj.

  22. andreo Shtelisto

    volonte parolos kun esperantistoj skajpe
    ajsurvey



Bad Behavior has blocked 659 access attempts in the last 7 days.