Esperanto en Vikipedio

Esperantistoj ofte tro reklamas Esperanton al si mem kaj neglektas informadon de tiuj kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas. Tiun konkludon mi lastatempe faras ĉiam pli ofte, kaj ankaŭ mia esploro pri la kvalito de prezentiĝo de Esperanto en la nacilingvaj versioj de la interreta enciklopedio Vikipedio konfirmis tiun fenomenon. Kaj tamen vikipediaj artikoloj kutime aperas supre de la interretaj serĉrezultoj, do al ili nia atento devus direktiĝi unuavice.

En aŭgusto 2011 mi esploris la artikolojn “Esperanto” en dek plej grandaj lingvoversioj de la Vikipedio – la angla, hispana, rusa, germana, japana, franca, portugala, pola, itala, nederlanda – kaj aldone en la ĉeĥa, la dana (pro la Kopenhaga UK) kaj en Esperanto mem. Por ĉiu artikolo mi faris kvantan pritakson de ĝia kvalito pere de diversaj indikiloj: kiomfoje ĝi jam estis redaktita, kiom da bildoj troviĝas en ĝi, kiom da referencoj al fontoj enestas, kiom da signoj la teksto ampleksas, kiom da redaktantoj priatentas ĝin, ĉu ekzistas voĉlegita versio de la artikolo. Ankaŭ interesis min, ĉu la artikolo efektive parolas pri la nuntempo de Esperanto: Mi kontrolis ĉu ĉeestas mencioj pri UEA, TEJO kaj la koncernaj LA kaj LS, kiuj lastaj UK kaj IJK estas menciitaj (se entute iuj), ĉu oni parolas pri interreto (lernu!). Bona ideo estas ankaŭ ĝenerale rigardi kiuj jaroj aperas tra la artikolo.

La rezultoj ne donas pozitivan bildon kaj indikas, ke multe da laboro estas ankoraŭ farenda: Tuj la plej vizitata artikolo (angla – 68 mil legantoj monate) eble estas ankaŭ la plej redaktita (3976 redaktoj), sed mankas en ĝi informoj pri EAB kaj Esperanto-USA, kaj ekzisto de Esperanto-junularaj organizoj estas tute prisilentata. La lasta UK eksplicite menciita estas tiu de 1905, la IJK tiu de Raŭmo (pro la manifesto). Krom la verda stelo kaj jubilea simbolo enestas nur kovriloj de la unua libro kaj de Monato kaj slipeto el la islanda penismuzeo.

Alia artikolo kun multa atento, la pola, enhavas nur du bildojn, kvin fontindikojn, mankas PEA, kaj ĝi mencias neniun eventon el la jaroj 2009-2011. La dana artikolo ja mencias la UK-on, sed la leganto ne ekscias ke en 2011 ĝi okazis en Kopenhago! Ene de la esploritaj vikipedioj, Esperanto estas plej atentata en la ĉeĥa, kie ĝi estas la 1406a plej legata el ĉiuj 200.000 artikoloj, kaj en la rusa (1635a el 750.000). Tion tamen facile superas la esperantistoj, kiuj vizitas sian esperantlingvan artikolon pri Esperanto kiel la 5an plej oftan!

Estas tamen ankaŭ laŭdindaj esceptoj, kiel la itala artikolo: kun multaj fontoj, pluraj bildoj kaj premiita de la itala vikipediista komunumo, kvankam ja kun mencio de Ĝangalo kaj neniu rememoro de la Florenca UK (2006). Elstara, ankaŭ laŭ decido de la neesperantista vikipediista komunumo, estas la artikolo ĉeĥa: Pri ties evoluo, kompletigo kaj konformigo al ĉiuj normoj laboregis en 2007 duopo de esperantistoj-vikipediistoj (Petrus Adamus kaj mi – Blahma), subtenataj de la loka komunumo kaj de UEA kiu afable donis permeson pri reuzo de “Ĝisdate pri Esperanto” por ŝtopi la breĉon en la rakonto pri historio kiu antaŭe haltis ĉe la dua mondmilito.

La vikipediajn artikolojn ofte uzas ankaŭ ĵurnalistoj, kion povas atesti nia ĉeĥa sperto – jam plurfoje oni aŭdis en radiaj kaj televidaj raportoj pri Esperanto frazojn aŭ listojn (ekz. de famaj esperantistoj) precize kopiitajn el la Vikipedio. Ja Vikipedio ne estas ilo de propagando kaj neŭtraleco en informado necesas; aliflanke, se ne ni esperantistoj verkas tie pri Esperanto en nia nacia lingvo, kiu alia havas la scion por tion fari? Dum la Esperanta Vikimanio en Svitavy kreiĝis grupeto kiu intencas lanĉi kampanjon por multlingvigi la ĉeĥan artikolon pere de Esperanto. Post unuaj eksperimentoj ni publikigos la alvokon.

Marek Blahuš

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/vikipedio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Esperanto en Vikipedio1

  1. Vladimir MININ diras:

    Speciale ravis min tio, ke en la anglalingva artikolo pri Esperanto en Vikipedio estas slipeto el la islanda penis-muzeo. 🙂
    Vladimir MININ

Respondi