Dostojevskij en Esperanto: senpaga e-libro

Dostojevskij en EsperantoEn la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov.

Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita en Poznano (Pollando), Glasgovo (Skotlando), Kaŭno kaj Birštonas (Litovio), kaj en Sabadell (Katalunio). Ĝi aperis, iom reduktite, en La Brita Esperantisto (aŭtuno 2003, №955). En 2005 la prelegoteksto estis eldonita kiel la dua kajero en la kleriga serio Sed ne el katedro. Ĉe pretigo de la nuna elektronika eldono la aŭtoro iom ampleksigis la komencan (biografian) parton.

Same kiel ĉiuj eroj de la serio Sed ne el katedro, ĉi tiu eseo estas kleriga, ne scienca. Ĝi nur celas rakonti al la ĝenerala esperantista legantaro (ne al literaturologoj kaj kritikistoj) pri la ĉefaj vivoŝtupoj de Fjodor Dostojevskij kaj prezenti ĉefajn specifaĵojn de la stilo de Dostojevskij kaj ilian transdonon en Esperanto.

La nova e-libro enhavas ankaŭ la novelon de Dostojevskij La kampulo Marej kaj bibliografion de verkoj de Fjodor Dostojevskij, eldonitaj en Esperanto. Ĝi estas la dek-dua eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la oka ero en la serio Virtuala Biblioteko.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf kaj epub:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj diskonigu la adreson: http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon.

Halina Gorecka

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi