REK en Ĉeboksary: sukceso, sed ne plena

La 27a Rusia Esperantista Kongreso, okazinta en Ĉeboksary la 20–23-an de oktobro 2011, pasis sufiĉe sukcese, kaj samtempe ĝi estis interesa sperto. La unuan fojon en la landa historio kongreso estis samtempigita kun lingva festivalo (LF) – unu el plej gravaj neesperantlingvaj aranĝoj, kiun tradicie okazigas esperantistoj. Apartan guston aldonis la fakto, ke laŭinforme ĝuste en Ĉeboksary naskiĝis la ideo de LF. Notindas, ke REK pli frue jes okazis samtempe kun aliaj Esperanto-aranĝoj (kun la arta festivalo EoLA).

La du antaŭaj REKoj okazis en la nord-okcidenta parto de la lando (en Sankt-Peterburgo kaj Tiĥvin), do la ideo estis doni eblecon kongresi al alia regiono, nome Ĉevolgio. Tial estis atingita interkonsento kun Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa respubliko pri okazigo de REK-27 tie.

Ne ĉio estis simpla dum la preparado, sed la kongreso okazis. Precizan kvanton de partoprenantoj oni ne povas mencii, ĉar, kiel dirite, la du aranĝoj pasis samtempe kaj kelkaj esperantistoj (specife temis pri lokanoj) vizitis ne ĉiujn aranĝojn. Sed, malprecize dirante, estis ĉirkaŭ tridek partoprenantoj el deko da landpartoj. Estis prezentitaj ne nur centraj kaj proksimaj regionoj, ekzemple, venis tripersona delegacio el Novoĉerkassk (Rostova regiono). Tiuj esperantistoj estas aparte salutindaj, ĉar ili nur ĉi-jare kreis sian klubon kaj jam aktive vizitas Esperanto-renkontiĝojn.

Foto de Irina Jakovleva

La kongreso en Ĉeboksary kvante kaj kvalite restis en ombro de la samtempa 16a Lingva festivalo, en kiu estis prezentitaj 38 lingvoj kaj kelkaj lingvaj kaj naciaj asocioj. La prezentaĵoj alloĝis multajn junajn interesatojn. (Fotis Irina Jakovleva)

La programo konsistis el ĉi-sekvaj partoj: la ekskursa (oni vizitis ĉeboksarajn muzeojn, kaj krome estis aranĝita busa-pieda ekskurso tra la urbo), la lingvofestivala (krom LF mem oni vizitis ankaŭ studentan lingvan konkurson, kiu tradicie okazas ĉiufoje vendrede – LF kutime startas sabate), la distra (okazis du koncertoj) kaj la movada (konferenco de REU).

La plej grava manko estis ja malalta kvanto de partoprenantoj. Unuflanke tio estis antaŭvidebla, ĉar Ĉeboksary estas ne tre facile atingebla el aliaj urboj, sed aliflanke oni povis esperi, ke apude loĝantaj esperantistoj deziros partopreni kaj venos. Bedaŭrinde tio realiĝis ne plene, kaj parton de respondeco pri tio sendube prenas la organizantoj pro nesufiĉe aktiva reklamado kaj informado pri la kongreso, kio estas aparte domaĝa, ĉar la kongreso mem rezultis interesa kaj bone organizita el la teknika vidpunkto (dankon al ĉeboksaraj esperantistoj).

La konferenco de REU, okazinta kadre de la kongreso, elektis novan estraron, kiun plu prezidos la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, krome la gvidorganon eniris alfabetorde Irina Gonĉarova (Moskva regiono), Jurij Karcev (Uljanovsk), Arina Osipova (Jekaterinburg) kaj Svetlana Smetanina (Moskvo).

La sekva REK okazos en 2013 plej verŝajne en Vladimir; ĝusta decido ankoraŭ ne estas akceptita.

Grigorij Arosev

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/rek206/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to REK en Ĉeboksary: sukceso, sed ne plena

  1. Bedauxrinde, mi ne estis en Cxeboksaro tiutempe (oficvojagxis). Tamen mi volis ekscii ion pri REK, sed informoj mankis… Dankon pro la artikolo! Estus bone, se iu tuj raportu en [E-Rus-Info].

  2. KienLi diras:

    Brian, vi estas optimisto 🙂

  3. Brian Barker diras:

    Ankaŭ en la listo pri la respondeculo pri informado al la ekstera mondo – mankas Ruslando.
    Vidu – http://uea.org/vikio/Landaj_kaj_fakaj_asocioj_kunlaborantaj.

  4. KienLi diras:

    Mi ĝis nun atendas agad-planon de REU por 2012 😉 Ŝajne ankaŭ vane.

  5. Väčesláv diras:

    Ho do, se nur tridek, tiukaze klaras, kial post la kongreso ne estis ondo da impresoj, kiun mi vane atendis.

Respondi