Inter finvenkismo kaj raŭmismo

Gonĉarov, Anatolo. Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj. Thaumiers: La KancerKliniko, 2010. – 24 p.

La celo de la intelekta ekzerco de Anatolo Gonĉarov estas kolekti citaĵojn de konataj opiniantoj de la Esperanto-movado “pri la problemoj de Esperanto” kaj raŭmisme komenti ilin.

La citaĵoj estas ĉerpitaj precipe el kvazaŭ-oficialaj periodaĵoj kiel Literatura Foiro, Esperanto, La Gazeto, El Popola Ĉinio, Fonto, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, en kiuj aperis diverstendencaj artikoloj pri motivado kaj identeco de esperantisto kaj karaktero de la Esperanto-movado.

La prezenton de citaĵoj uverturas la svisa eksinterlingvisto Tazio Carlevaro, kiu diagnozis el la vidpunkto de profesia psikiatro, eble ne sen humuro, sed verŝajne ankaŭ tute serioze, ke en la kazo de la esperantistoj temas pri speco de frenezuloj, psikopatoj kaj ksenoglotuloj; kiel konsolon li aldonis, ke esperantistoj ne estas la solaj tiaj, sed psikologie kompareblaj kun lingvistoj, poetoj, aŭtoroj de teatro, ktp. Sekvas eldiro de Trevor Steele, kiu ĝojas, ke li havas la privilegion troviĝi inter esperantistoj, kiujn li konsideras la elito de la homaro, dum Giorgio Silfer konsideras Esperanton eĉ kiel solvon de la lingva problemo. Claude Piron opiniis, ke Esperanto estas bona lingvo, ĉar ĝi solvas komunikproblemojn en psike pli sana maniero ol la angla tion faras. Daniele Vitali aliĝis al la Esperanto-movado, ĉar li komprenis, ke li eniris plaĉe utopian mondon. Por Eli Urbanová esperantistoj estas kvazaŭ unu familio, por Edgar de Zilah eĉ io pli alta. Por Nikolin la malkovro de Esperanto respondis al iu persona bezono. Giuseppe Vallente eĉ sentas sin proprahejme en Esperantio, ĉar tiu hejmo peras varmecon, kiel konfirmis en tiu vico alia esperantisto. Iu ĉina samideano skribis, ke Esperanto estas komunikilo por kultura interŝanĝo. Jen la esenco de la unuaj 11 citaĵoj. Sekvas aro da similtipaj pledoj, kiuj probable taŭgas por La Kancerkliniko, sed apenaŭ por la serioza Esperanto-propagando. La troigitaj konsideroj pri Esperanto kulminas preskaŭ patologie en la konfeso de Gonĉarov, ke li “suferis” je la malsano “esperantozo”, ĉar tiom fanatike li okupiĝis pri ĝi. Por Baghy (1966) esti esperantisto signifis kvazaŭ denaskan destinon. Tomasz Chmielik interpretas la esperantismon kiel diasporan fenomenon kaj komparas ĝin kun la sorto de la judaro, kiu longe vivis en diasporo. Laŭ Carlo Minnaja Esperanton savis la “interna ideo”. Dank’ al Esperanto Walter Żelazny en la 70aj jaroj trovis kelkajn amikojn. Laŭ Ulrich Lins (1986) la granda plimulto de la esperantistoj ĉiam opiniis, ke Esperanto simbolas la naturan sopiron de la homaro al paco. Ktp.

Ĉiuj ĉi iom ridindaj frazaĵoj kontrastas kun jena demando: Kial la mondo ĝin ne adoptis, se ĝi estas supera afero (de Zilah), unika fenomeno (MacGill), feliĉigilo (Hans Bakker), vivmaniero (Enderby), kultura identigilo (Silfer), ne nur lingvo sed komunumo kun difinita karaktero (Rátkai), vivanta lingvo de vivanta popolo (Duc Goninaz), finfine unika ekzemplo de praktika realigo de la eŭropa civitismo kaj socikultura avangardo (Silfer), eĉ nacio (Karolo Piĉ)? Pro kio Esperantujo ne evoluas (Żelazny) kaj kial esperantistoj vivas ne nur izolite, sed socilime, do rande de la socio (Silfer) kiel efemera kuriozaĵo (dirus la recenzanto)?

Krom la litanio de fanfaronoj kaj fantazioj, kiuj havas sendube religiecajn, sektemajn trajtojn, reprezentiĝas inter la citaĵoj ankaŭ pli raciaj voĉoj, precipe en la dua parto (mankas sistemigo laŭ temoj kaj eble ankaŭ laŭ jaro de la farita eldiro).

Ekzemple Willem Verloren van Themaat kredis, ke la diasporeco de Esperanto ne plu sufiĉas, se Esperanto volas solvi la mondan lingvan problemon. Valdas Banaitis observis, ke novaj Esperanto-kursoj nutras nur amatoran movadon, subtenas ĝian vegetadon, sed ne antaŭenigas Esperanton en ĝia internacia, interlingva kaj propedeŭtika roloj. Trevor Steele plendas pri tro da komencantoj dum la meza nivelo mankas, kaj Valentin Melnikov spertis, ke post la fino de la elementaj kursoj nur tre malmultaj personoj restas aktivaj en la Esperanto-medio. Ĉe preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiujn Claude Gacond renkontis, konstateblis preskaŭ absoluta sci-vakuo pri la Esperanto-kulturo. Plej radikale sin anoncis Georgo Kamaĉo, kiu konfesis (2002): “Mi emas kabei … Perdiĝis la emo iri al kongresoj, kie post kvinjara partopreno oni renkontas konstante la samajn vizaĝojn, la samajn gurditajn temojn.” Pro tio li simple “fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo.” Gonĉarov lasas ĉi tiun citaĵon sen komento. Ankaŭ Gonçalo Neves forlasis la Esperanto-movadon, sed restos interesata pri planlingvismo. Alian ekstremon de esperantisteco reprezentas Renato Corsetti, kiu kiel konvinkita pracelano, laŭ propra klarigo, estas relative indiferenta je la komunumo de Esperanto-parolantoj kaj de la kulturaj kaj literaturaj valoroj kaj anstataŭ tio ĉefe celas disvastigi Esperanton kiel rimedon por interkompreniĝo inter neesperantistoj. Miroslav Malovec eĉ vidas en la finvenkismo la plej grandan obstaklon al la disvolviĝo de Esperanto, ĉar ĝi implicas koncepton de altrudo. Laŭ Kalle Kniivilä la mondo vere aŭskultos nin nur se ni havos ion valoran por diri. Pola Studenta Esperanto-Komitato postulis jam en 1983, ke la esperantistoj devas starigadi antaŭ si celojn realigeblajn en la daŭro de 10–15 jaroj kaj altigi la kvaliton de la Esperanto-kulturo. Bertil Englund preferas limigitan nombron de bone parolantaj individuoj ol amase balbutantaj eternaj komencantoj, kaj Nikolao Gudskov entute kredas (1994), ke la fina venko ne eblas. Fine Esperanto estas ne pli ol minoritata lingvo (de Seabra) kaj ĉio mankas al ni por formi nacion (de Zilah).

Kiel adepto de la Esperanta Civito, kiu laŭ Jouko Lindstedt ne estas serioza afero, Gonĉarov ŝajnas apogi plimulte la fremdajn opiniojn kaj asertojn de li elektitajn, kiuj evidente formas la tutecon de lia persona mondkoncepto raŭmisma. Eĉ la kritikajn esprimojn li bonvenigas, ĉar ŝajnas, ke li subkomprenas ilin kiel admonon por plibonigi la situacion de Esperanto, kiun li mem konsideris senespera antaŭ ol li mem resurektis kiel esperantisto kadre de la Esperanta Civito. Povas esti, ke multaj esperantistoj vidas la aferojn same aŭ simile kaj konsentus pri multaj eldiroj en la 80 citaĵoj.

Per la prilaboraĵo de Gonĉarov la finvenkismo ricevis raŭmisman vizaĝon kaj la raŭmisma propagando novan pravigon. Ruza truko, kiun la ĉaŭdefonaj civitistoj certe aplaŭdos. Sed ĉu kun pura konscienco? En la kazo de la Gonĉarova ekzerco temas pri nenio alia ol la evidenta provo transformi finvenkistojn al raŭmistoj kaj uzurpi la tradiciajn finvenkismajn argumentojn por vendi ilin kiel raŭmismajn ideojn. Per ĉi tiu klopodo la antagonismo inter finvenkismo kaj raŭmismo ne nur atingis novan kulminon, sed estas ankaŭ definitive kondukita kvazaŭ al absurdo.

Andreas Künzli

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/rec206/

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.