Korea-Japana Kongreso: Amikeco trans la maro

La serenan posttagmezon de la 7a de oktobro, en trejneja instanco inter montetoj en la urbo Seongnam, sude de la korea ĉefurbo Seulo, iom post iom amasiĝis koreoj, kaj vespere, du busoj da japanoj aldoniĝis. Jen la komenco de la 43a Korea Kongreso de Esperanto por koreoj, la 98a Japana Esperanto-Kongreso por japanoj, sed ili ja celas la Komunan Esperanto-Kongreson de Japanio kaj Koreio. Ĝi estas la frukto de la projekto, koncipita antaŭ du jaroj, kaj estis preparita, ĉefe per interreta kontakto, de la Tegmenta Komisiono por la Komuna Kongreso (TEKO), kiu kunigas ambaŭ landajn organizantojn. Mi, kiel unu el la TEKO-anoj, priskribos la kongreson.

Entute, ni havis 500 aliĝintojn, el kiuj 342 el Japanio, 147 el Koreio kaj 11 el aliaj landoj. Efektivaj ĉeestantoj estis ĉ. 300. La tuto de la aranĝoj, loĝado kaj manĝado okazis en la Centra Trejnado-Instituto de Korea Saemaul-Movado. Multaj dormĉambroj estas laŭ la korea planka konstruo. Samtempe kaj samloke estis la 30a Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea Junularoj (KS), kun kiu estis la komunaj solenoj Malferma kaj Ferma.

Nu, mia plumo denove iru al la 7a vespere. Ni TEKO-anoj, post la unua kunsido vizaĝ-al-vizaĝa vizitis la ŝtuparitan lekciejon, jam estis Interkona Vespero. Tie estis muzikoj, pupteatraĵoj ktp, kaj fine oni amuzis sin per karaokeo.

La 8an matene, ĉe la Malferma Soleno, la reprezentantoj de la tri organizoj salutis, nome mi el Japana Esperanto-Instituto, Park Wha-Chong el Korea Esperanto-Asocio, kaj Jung Eun-Kyung el Korea Esperanto-Junularo por KS. Poste sekvis festparoladoj ktp. Bedaŭrinde, vjetnama invitito ne povis veni pro viza problemo. Estis prelegoj, i.a. de Gotoo Hitosi, pri japana esperantisto Ooyama Tokio, en la tempo kiam Koreio estis aneksita al Japanio. Paralele okazis fakkunsidoj kaj propraj programeroj de KS. Inter la fakkunsidoj estis tiuj de SAT kaj ILEI, internaciaj organizaĵoj; estis la unua ŝanco por la membroj de SAT kaj de ILEI, ke du-lande la membroj interkonatiĝas.

La vespermanĝo de tiu tago, en la sama trejneja manĝejo, estis iom luksa. Anstataŭ kutimaj pladoj de rizaĵo, supo kaj tri kuiraĵoj, estis diversaj specialaĵoj, ankaŭ suŝioj, kukoj kaj fruktoj. Poste oni ĝuis la Festan Vesperon. Tie koreaj dancistinoj regalis nin per la tradiciaj dancoj, kaj sekvis teatraĵetoj. Unu el ili, La rakonto de Chung-hyan de la korea grupo KTP, estis ludita ankaŭ de japana KTP-ano Kawanisi Teturo, unu el la TEKO-anoj.

Aktoroj el la korea tradicia teatraĵo

La 9an antaŭtagmeze daŭris fakkunsidoj, i.a. pri la manĝkulturoj ambaŭlandaj. Posttagmeze, en la Ferma Soleno, estis premiadoj japanflanka kaj koreflanka, plus tiu de la literatura konkurso, en kiu 2 japanoj kaj 1 koreo estis premiitaj. La simbola verdstela flago estis transdonita, koreflanke al la membro de Seulo, japanflanke al la membro de Hokajdo, kie okazos la venontjaraj kongresoj. La kongreso estis finita de la kanto La Tagiĝo, gvidita de la fakkunsidintoj de la Korusa Fakkunsido.

Ambaŭlandaj organizintoj de la Komuna kongreso en la ferma soleno

Post la fino pli ol cent kongresanoj, ĉefe japanoj, havis ekskurson al la urbocentro de Seulo, gviditaj de koreaj samideanoj. La KS-anoj havis sian propran ekskurson. Multaj koreoj forlasis la ejon en tiu dimanĉa vespero, sed pli ol cent japanoj ankoraŭ tranoktis. Ĉirkaŭ cent japanoj havis postkongresan vojaĝon la 10–11an de oktobro, gvidite de koreaj samideanoj kaj profesiaj ĉiĉeronoj parolantaj la japanan lingvon. La celo de la vojaĝo estis transpasi la Korean Duoninsulon kaj viziti la Orientan Marbordon kaj la monton Sorak.

Jen aparte pri presaĵoj. Krom la Kongresa Libro (kies ĉefa parto brajle presita), japanflanke oni eldonis, monaton antaŭ la kongreso Trilingvan Interparoladon en KD kaj broŝuro – nome frazoj en Esperanto, la japana kaj la korea, kaj disdonis al ĉiuj aliĝintoj. Koreflanke, oni eldonis kaj vendis la libron Esperanto kaj mi, en la korea kaj Esperanto, pri voĉoj de samideanoj pri sia esperantista vivo.

Resume, mi supozas, ke la komuna kongreso sukcesis “mal-krokodiligi japanojn / koreojn” kaj la celo de la temo, “Esperanta amikeco kaj interkompreniĝo trans la maro” estis bone atingita.

Sibayama Zyun’iti

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/korea/

4 komentoj pri “Korea-Japana Kongreso: Amikeco trans la maro”


  1. Valdo Banajtis

    Dankon pro preta formo por komento. Mi delonge havas demandon, chu en iu kongreso aw revuo iam aperis komento pri la unika korea alfabeto, kiel fenomeno simila al Esperanto?

  2. AlKo

    En la 7a, 8-9a kaj 10a ĉi-jaraj kajeroj de “La Lanterno Azia” aperis tri partoj de la eseo “Korea lingvo” de Bak Giwan. Evidente la eseo estas daŭrigota en la venontaj kajeroj.

  3. TAHIRA Masako

    La serio “Korea lingvo” en “La Lanterno Azia” jxus finigxis en la oktobra numero.

  4. José Antonio Vergara

    Simile al la komunaj landaj E-kongresoj franca-germana (2010) kaj germana-nederlanda (2011), estas tre inspire ke tiu chi komuna kongreso kunigis esperantulojn kiuj estas shtatanoj de landoj kun iama terura epoko de violento kaj subpremado en la rilatoj inter si (milito, homrajta abuso kaj aliaj hororajhoj), lau bela tradicio jam de longe establita de la Komuna Seminario inter la japana kaj korea E-junularoj.
    Gratulon kaj dankon, char ghuste por pashoj tiaj naskighis Esperanto.

Vi devas registriĝi por komenti.