“La dua plej influa” terano en Kaliningrado

Putin en KaliningradoHieraŭ, la 2an de novembro, dum la Ruslanda ĉefministro Vladimir Putin havis sian laborviziton en Kaliningrado, la Usona magazino Forbes anoncis, ke li estas la dua plej influa persono en la mondo.

La unua en ĉi-jara listo de Forbes estas la 50-jara Usona prezidento Barack Obama, kiu okupis la duan lokon pasint-jare. Li estas la unua, ĉar, klarigas Forbes: “Usono sendispute restas la plej potenca lando en la mondo, kun la plej granda kaj la plej noviga (inovacia) ekonomio, kaj kun la plej mortiga armeo”, kaj ĉar “la sola legitima rivalo de Obama por la titolo, la pasintjara numero 1, prezidento de Ĉinio Hu Jintao, perdis ĉi-jare sian influon pro la informo pri la balfaŭa eksiĝo el la gvidaj postenoj.

La influo de la 59-jara Ruslanda ĉefministro Vladimir Putin kreskis, kaj li promociiĝis de la pasint-jara kvara al la dua loko ankaŭ pro tio, ke la nuna Ruslanda prezidento Dmitrij Medvedev deklaris, ke li ne rekandidatiĝos por la prezidanteco de Ruslando, kaj ĉi tiel Medvedev fakte malfermis la vojon al sia mentoro Putin al la prezidantiĝo en Ruslando post la venont-jara balotado.

La pasintjara plej influa persono en la mondo, la 68-jara Ĝenerala sekretario de CK KPĈ kaj prezidento de Ĉinio Hu Jintao, pro lia atendata demisio estas nun nur la tria.

La kvara plej influa persono en la mondo, laŭ Forbes, estas la 57-jara Angela Merkel, la kanceliero de Germanio, la plej potenca Eŭropa lando kaj “de faĉto” gvidanto de Eŭropo.

La kvar unuajn lokojn okupas politikistoj, sed la kvina estas la 56-jara entreprenisto Bill Gates – la fondinto de Microsoft kaj unu el la plej riĉaj teranoj.

Sekvas en la listo:
6. Abdullah bin Abdul Aziz al Saud, reĝo de Saud-Arabio
7. Papo Benedikto la 16a
8. Ben Bernanke, gvidanto de la Federala rezerva sistemo (t.e., la centra banko) de Usono
9. Mark Zuckerberg (Usono), fondinto de la populara socia retejo Facebook.
10. David Cameron, ĉefministro de Britio.

Inter la dek plej influaj personoj en la mondo estas naŭ viroj kaj nur unu virino, kvar usonanoj kaj ses alilandanoj. La plej juna en la dekopo estas la 27-jara Zuckerberg (pasint-jare li estis nur kvardeka), kaj la plej maljuna – la 87-jara Saud-Arabia reĝo.

Krom Putin en la 70-persona listo de potenculoj estas nur du ruslandanoj: la Ruslanda prezidento Dmitrij Medvedev estas nur la 59a, kaj la uzbeka oligarĥo Aliŝer Usmanov estas la 70a, la plej lasta.

La nova ponto en Kaliningrado estas jam preskaŭ komplete kontruita.

La restado de Putin en Kaliningrado, la ĉefurbo de la plej malgranda regiono de Ruslando, estis labora kaj rutina. Oni scias, ke ĝuste en la Kaliningrada regiono la reganta partio Unueca Ruslando estas la malplej populara inter ĉiuj Ruslandaj regionoj – ĝin subtenas nur 27% da kaliningradanoj. Ekster la gravaj taskoj la ĉefministro ja vizitis la naskejon, en kiu li konatiĝis kun Jelena Nikolajeva kaj prenis sur siajn manojn ŝian filon Petro, kiu estas inter kelkaj infanoj, al kiuj UN donis la honordiplomon kiel al la sepmiliarda terano. Li ankaŭ vizitis finkonstratan ponton trans Pregola, kiu estas konstruata ekde Sovetunia tempo.

Kiel kutime, la vizito de tia gravulo kaŭzis plurlokajn vojŝtopojn en la urbo.

Kurioze, dum la renkontiĝo kun emeritaj armeanoj, unu el la pensiiĝintaj oficiroj nomis la ĉefministron “ŝtatestro”, ĉu misparolo, flato, aŭ konstato de la reala situacio en Ruslando?

AlKo


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2011/11/kgrad/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi