Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet

Afanasij FetEn julio 2007 en La Ondo de Esperanto ekaperis la rubriko Rusa Antologio. En ĉi tiu rubriko kelkfoje dum la jaro aperas tradukoj el ruslingvaj poetoj, en pli-malpli kronologia ordo. Ĝis nun en la Rusa Antologio aperis verkoj de 17 poetoj. Ĉiujn aperintajn poemojn tradukis Valentin Melnikov, kaj Aleksander Korĵenkov koncize prezentis la poetojn. En la plej freŝa (novembra) kajero de La Ondo de Esperanto oni povas konatiĝi kun lirikaj poemoj de Afanasij Fet (Foeth) en la Esperanto-tradukoj de Valentin Melnikov.

Kiam oni parolas pri Afanásij Afanásjeviĉ Fet, oni ne povas eviti la implikitajn cirkonstancojn de liaj nomo kaj deveno. Liaj gepatroj estis germanoj: asesoro Johann Foeth kaj Charlotte Becker. En septembro 1820 la graveda 22-jara Charlotte sekrete fuĝis el Germanio kun la 45-jara Ruslanda bienisto Afanasij Neofitoviĉ Ŝenŝin kaj ekloĝis en ties bieno Novosjolki (Mcenska distrikto, Orjola gubernio).

En ĉi tiu bieno la 23an de novembro (Gregorie: la 5an de decembro) naskiĝis la filo de Charlotte, kiu estis ortodokse baptita kiel Afanasij kaj registrita kiel filo de Ŝenŝin. En 1822 Charlotte ortodoksiĝis kaj kiel Jelizaveta Fet edziniĝis kun Ŝenŝin. Sed en 1834 la konsistorio de Orjol decidis, ke, ĉar la knabo naskiĝis antaŭ la geedziĝo, li devas porti la familinomon de sia germana patro, do li iĝis Fet (foje: Fjot) kaj perdis la Ruslandan civitanecon kaj ne povis heredi la nobelecon de Ŝenŝin. Li ricevis hejman edukadon, poste lernis en la germana pensionato en la urbo Werro, Liflanda gubernio (nun Võru en Estonio), kaj en 1838 studentiĝis en la filozofia fakultato de la Moskva universitato.

Kiel 20-jara studento Fet publikigis sian unuan poemaron kaj komencis kunlabori en Oteĉestvennyje zapiski (La analoj de la Patrujo), kie aperis multaj liaj poemoj. En 1845 Fet armeaniĝis kaj servis kiel oficiro ĝis 1858. En la 1850aj jaroj li kunlaboris en Sovremennik (Samtempulo), sed forlasis ĝin pro politikaj kaŭzoj. Pliaj liaj poemaroj aperis en 1850 kaj 1856, kaj la plej bonaj en la unua volumo de lia verkaro (en la dua estis tradukoj) en 1863, kiam li jam aĉetis bienon Stepanovka en la distrikto de sia naskiĝo kaj loĝis tie kun sia edzino Maria el la fama kuracista familio Botkin.

Li fariĝis prosperanta bienisto kaj ofte verkis kontraŭreformajn eseojn en la rubriko El vilaĝo por la konservativa Russkij vestnik (Ruslanda heroldo). En 1873 li rericevis sian familian nomon Ŝenŝin kaj la nobelecon, sed plu subskribis siajn verkojn kiel Fet. En 1881 li aĉetis palaceton en Moskvo, revenis al poezio kaj publikigis kvar volumojn de Vesperaj fajroj. Li forpasis la 21an de novembro (la 3an de decembro) 1892 en Moskvo.

Liaj poemoj elstaras pro la delikata lirikeco kaj muzikeco, bonega kono de la homo, sentoj, naturo, animstato. Precipe famaj estas liaj “senverbaj poemoj” (ekzemple, la du supraj ĉi-paĝe). La poeton de l’ belo pro lia “pura arto” ofte kritikis la “progresemuloj”. Li ankaŭ multe tradukis el la lingvoj klasikaj kaj la germana, interalie, la tutan Horacion kaj Faŭston. (AlKo)

* * *
Bildo rav-serena,
plej amata nun:
Blanka vast’ ebena,
Ronda plena lun’,
Volbo diafana,
Brila neĝo nur,
Kaj de sled’ lontana
La soleca kur’.

* * *

Ŝtorm’ en ĉielo vespera,
bruo kolera de mar’ –
ŝtormo en maro kaj pensoj,
multa turmenta pensar’ –
ŝtormo en maro kaj pensoj,
ĥor’ de kreskanta pensar’ –
nigra nubaro fluganta,
bruo kolera de mar’.

* * *

Mia vitej’ transfenestre kreskadas plej bele,
Lumon forŝirmas. Kaj jen – de la fenestro duon’
Supre kaŝitas en densaj verdaĵoj, kaj inter folioj
Kvazaŭ intence sub vitr’ ekas flaviĝi grapol’.
Kara, sufiĉas, ne tuŝu! Por kio spirit’ de l’detruo!
Vi por vinbero-plukad’ manon etendos al kort’, –
Blankan kaj pufan maneton najbaroj facile rekonos,
Kaj ili diros: ŝi lin kaŝe vizitis en hejm’.

* * *

Ĉio bruas en viv’ multkolora,
Tamen vanas gajec’ de l’ medi’:
Mi sen vi sopiregas, angora,
Vi rideton forportis de mi.
Kaj malofte, nur kiam vesperas,
Post enuoj kaj penoj de l’ tag’,
Via bildo por mi reaperas,
Kaj ridetas mi al la imag’.

* * *

Per kora sango skribatas al vi ĉi asertoj,
Ja, pro l’ disiĝo por ambaŭ doloras la spertoj,
Vanas ja, por malsanul’ al libero aspiri,
Al travivaĵoj malnovaj ne eblas reiri,
Kaj ja en ĉio, nutrinta la amon pasian,
nun pli facilas por ni skoldi unu alian.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №11 (205).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/10/fet/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi