Ĉu Eŭropo havas patentitajn tomatojn kaj bovojn?

En novembro la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO) aŭdis alvokojn de internacia firmao Unilever kaj retiris patenton, antaŭe donitan al israela petanto por tomato. Tamen EPO ne akceptis definitivan decidon, sed plusendis la kazon al apel-instanco.

La revokita patento EP 1211926 protektus semojn kaj tomatojn derivitajn tra tradicia kultivado. Esence, la israela eltrovanto kombinis tomatojn de sia regiono kun plej komunaj varioj. Rezulte, la tomatoj nun havas reduktitan akvoenhavon. Pro tio ili interesas grandajn manĝaĵfirmaojn, specife por fari manĝaĵojn jam pretajn, ekzemple, keĉupon. La patento estis retirita sekve al plendo de la internacia firmao Unilever por protekti siajn proprajn komercajn interesojn.

En la lasta jaro EPO ne donis patentojn al petantoj por protekti tradiciajn agrokulturajn metodojn. Tamen produktaĵoj ricevitaj per tiaj metodoj restas patenteblaj. La nuna decido pri la israelaj tomatoj reprezentas historian etapon. Se la lasta apel-instanco de EPO konsentos, ne plu eblos patenti agrokulturajn produktaĵojn normale kultivitajn.

Post la disdonado de pli ol cent tiaj patentoj, EPO jam alfrontas plurajn tiklajn kazojn, ekzemple pri patentado por brokolo fare de la brita firmao Plant Biosciences, porkoj de la usona firmao Newsham Choice Genetics, kaj bovoj de grupo de novzelandaj kaj belgaj entreprenistoj kaj sunfloroj fare de la hispana ŝtato.

Foto de la Europa Komisiono“Institucio kiu deklaras kiel industriajn «inventaĵojn» tomatojn, brokolojn kaj melonojn, subfosas sian propran legitimecon”, – diris Christoph Then el la neregistara organizaĵo Greenpeace. Laŭ Then, ĉi tiu unua decido de EPO estas grava sukceso por ĉiuj, kiuj malakceptas la patentojn por plantoj kaj animaloj. “Tamen homoj ne povas fidi je EPO”, – atentigis Then. Li alvokas al nova konvencio reganta EPOn, kiu donos demokratian kontrolon fare de Eŭropaj registaroj. Laŭ Then, EPO faras decidojn favore al la bioteĥnologia industrio.

La argumento de Greenpeace kaj aliaj estas, ke konsumantoj, kultivistoj kaj produktistoj de nutraĵoj en evolulandoj kaj en Eŭropo estos eĉ pli dependaj je grandaj internaciaj nutraĵfirmaoj.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/daf206/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi