Bill Auld: “Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi”

Bill AuldPor mi, la 6a de novembro estas aparte grava dato. La 6an de novembro naskiĝis mia filino Tatjana (en 1981) kaj mia edzino Halina (en 1959).
Nu, mi ne mencius ĉi tiun daton, se ĝi ne estus grava ankaŭ por la tuta Esperantujo, ĉar la 6an de novembro 1924 naskiĝis Bill (literature: William) Auld, eble la plej ŝatata kaj populara esperantisto en la lastaj jardekoj de la 20a jarcento. Okaze de la naskiĝdatreveno de la aŭtoro de La infana raso ni reaperigas la intervjuon, kiu aperis en La Ondo de Esperanto post lia elekto kiel la Esperantisto de la jaro 1998. Li estis la unua, kiu ricevis ĉi tiun honoran titolon.
(AlKo)

“TUTE ALIA MONDO KUŜAS ANTAŬ VI”

Kion sentis la unua persono, proklamita la Esperantisto de la Jaro, eksciinte pri la proklamo?

Nu fakte, grandan plezuron. Kion mi faras, mi faras apoge al la grandioza koncepto de la majstro, kaj mi ne aparte serĉas propran renomon. Tamen ne estus nature, se mi ne plezuriĝus pro la honorigo fare de miaj kunkulturanoj.

La decido de la internacia elektantaro emfazis tri kialojn de la “honorigo”: kandidatigo por la Nobel-premio; giganta projekto Tolkien en Esperanto; prudento kaj volfirmo en la kazo La Manto. Bonvolu komenti ĉiun el ili.

Mi ĝojas pri la kandidatigo por la Nobel-premio, ĉar tio rezultiĝis en reala kaj senĉikana raportado pri nia literaturo en la vasta eŭropa informilaro. Konsternis min la rapidega disvastiĝo de la raporto disde nia tute negrava loka semajna ĵurnalo tra la gravaj naciaj tagĵurnaloj ĝis grandaj eksterlandaj gazetoj! Kaj la multoblaj mencioj kaj intervjuoj en ĉefaj BBC-programoj! Kaj ĉiam kun plena akcepto de la seriozeco de nia afero. Vere, ia trarompo, dank’ al Manuel de Seabra, la internacia PEN-klubo k.a.

Mia traduko de la kompleta Mastro de l’ Ringoj estas iasence mia ĉefplenumo. Mi bone memoras la tagon en Madrido, kiam Liven Dek el la plena aero proponis al mi tiun komision. Ĉiama ŝatanto de defioj, mi post momenta hezito respondis, ke mi pretas fari provan komencon kaj ni vidos. Ĝis tiam mi eĉ ne legis la koncernan verkon! Sed feliĉe ĝi tuj imponis min pro la rakonta talento de Tolkien kaj pro la bela angla lingvaĵo. Kelkaj alilandanoj nomis tiun lingvaĵon “malfacila”, sed fakte ĝi estas bele klasika angla stilo, kiu bele konvenas al esperantigo. Kiam la eldonejo Sezonoj promesis senprokrastan eldonon de la verko, mi trovis la necesan elanon por kompletigi la unuan volumon, poste la duan, poste la trian.

La afero La Manto prezentas malluman flankon de la esperantismo: personaj atakoj kontraŭ valoraj kaj laboremaj “samideanoj”. Tiu libro celis atenci la reputacion de Perla Martinelli ŝajnigante, ke la aŭtoro estas ŝi kaj ke temas pri speco de aŭtobiografio. Kaj tiun atencon partoprenis homoj, kiuj sciis tute bone, ke tio estas mensogo! Kaj poste ili rifuzis agnoski tion, kvankam tio estis ilia jura devo! Cetere, pseŭdonimeco en certaj cirkonstancoj estas tolerebla (ekzemple ĉe Zamenhof) — sed kiam aŭtoro kaŝas sin pseŭdonime por sin savi de pravaj riproĉoj kaj eventualaj reagoj, tio estas anonimeco kovarda kaj poltrona. Tiu tuta afero estas hontindaĵo en nia movado, kaj feliĉe mi ne estas la sola, kiu protestis.

Al kiu(j) vi donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Al Giorgio Silfer, pro la gravaj sukcesoj ĉe la tutmonde gravaj PEN-kluboj.

Kaj la Esperantistoj de la jaroj 1990aj (nu, krom vi, kompreneble)?

Du virinoj meritas tion, laŭ mi. Kvankam Marjorie Boulton ja estas amiko mia, ŝiaj laboroj en la kadro de nia afero — ofte ne ĝenerale rimarkataj, kiam ili helpas individuajn samideanojn tra la mondo — estas valoregaj kaj nepre en la spirito de Zamenhof. Kaj estas jam tempo, ke oni proklamu la meritojn de Cathy Schulze el Sanfrancisko, kiu dum jardekoj taskegis en la usona movado kaj kiu ĉefmotoris la tre gravajn somerajn kursojn en la Sanfranciska Ŝtata Universitato.

Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Esperanta antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio; Leteroj de Zamenhof — se mi rajtus kunporti ambaŭ volumojn, aŭ se ne: Originala verkaro de L.L. Zamenhof, kaj — nu, ĉu mi estu honesta? — La infana raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

Ĉu, laŭ vi, oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis en Esperantujo post la Centjariĝo de Esperanto?

Ŝajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataŭas novaj adeptoj (ofte tamen en alia mondparto). La sukceso de Esperanto, manke de la “fina venko”, troviĝas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aŭ deziras ĝin, ofte trovas ĝin kaj profitas el ĝiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiĝi pri, kaj eĉ fieri pri, tute supraĵa kaj piĝina posedo de iu fremda lingvo kaj eĉ ne imagas ion pli perfektan! Sed serĉantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, ĝis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni ĝin.

Neevitebla demando — viaj planoj?

Aktuale preskaŭ mankas. Al vi mem, sinjoro eldonisto, mi promesis tradukon de la Dikensa verko La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika, kaj espereble tiun mi sukcesos liveri. Krom tio, hodiaŭ mem oni parolis al mi telefone pri projekto pretigi ampleksan historion de la Esperanta literaturo, kaj se tiu propono maturiĝos, mi verŝajne konsentos kontribui.

Bonvolu doni konsilon al junaj samideanoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj nun staras sojle de Esperantujo.

Al tiuj homoj, mi diras: Uzu ĝin! Profitu el ĝiaj mirindaj eblecoj! Korespondu kaj, se eble, vojaĝu. Legu gravajn kaj interesajn (al vi) verkojn en Esperanto por plifirmigi vian lingvoposedon, kaj — se libroj ne allogas vin — utiligu la modernajn alternativojn, kiel la tutmondan reton ktp. Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Foto de Halina Gorecka

Bill Auld kaj Aleksander Korĵenkov kvaronhoron post la premiera prezento de La du turegoj en Prago en julio 1996 (Fotis Halina Gorecka)

La Ondo de Esperanto. 1999. №2 (52).


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/11/auld/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Bill Auld: “Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi”1

Respondi