Internacia konkurso por lernejanoj, en kiu Esperanto rolas

La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium, kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al Esperanto, estis elektita por la dua fojo por la konkurso Google Code-In (nur anglalingve).

Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17 jaroj. La aranĝo celas instigi ilian partoprenon en projektoj de libera/malfermitkoda programaro.

Tamen, ĉar Apertium kunigas programadon kaj lingvon, ĝi proponos multajn taskojn alireblajn por lingvemaj junuloj nenion sciantaj pri programado. Krome, ĉar en Apertium aktivas pluraj esperantistoj, ĝi proponos dudekon da taskoj rilataj al Esperanto, kiel la kreadon de vortaroj en Apertium-formato surbaze de la Reta Vortaro, la plibonigon de la dokumentado en Esperanto kaj pri Esperanto-tradukiloj, la plibonigon de la ekzistantaj Esperanto-tradukiloj kaj la sisteman komparadon de Esperanto kun aliaj lingvoj, helpontan la disvolvon de novaj Esperanto-tradukiloj.

La konkurso komenciĝos la 21an de novembro kaj finiĝos la 16an de januaro.

Hèctor Alòs i Font


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2011/11/apertium/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Internacia konkurso por lernejanoj, en kiu Esperanto rolas1

  1. Cindy McKee diras:

    Mi aplaŭdas tiun seriozan kaj utilan laboron kaj ankaŭ la partoprenon de Apertium en Google Code-in!

Respondi