Jarcento de Esperanto en Sevilo

En la belega urbo Sevilo la 21–23-an de oktobro 2011 okazis la 16a Andaluzia Esperanto-Kongreso, dediĉita al la festado de la centjariĝo de Esperanto en Sevilo. Pli ol 50 homoj aliĝis al la kongreso, kaj inter ili mi mencias kelkajn, kiuj riĉigis la programon per interesaj paroladoj kaj atelieroj.

Nia kara samideanino Rafaela Urueña, emerita profesorino pri internacia juro, prelegis pri “La graveco de la protektado de la medio”; ŝi, kiel kutime, parolis klare kaj saĝe pri la grava nuntempa temo kaj klarigis al ni la problemojn de la medio kaj eblajn solvojn.
Antonio Rodríguez Gash, klimatologo, laborulo de Andaluzia Televido, prelegis detale pri Sevila Esperanto-Asocio (SEA) kaj ĝia centjara historio.
Rafael Mateos el Onubo, emerita lingvoinstruisto kaj tre agema esperantisto, kiu dum la lastaj ses jaroj instruis Esperanton en la publika biblioteko de Onubo, poste en la kastelo Greziljono, Hungario, Ukrainio kaj Ĉinio, parolis pri La lingva instinkto de Steven Pinker.
La tradukisto Jorge Camacho, kiu dum dek jaroj membris en la Akademio de Esperanto kaj tradukis kaj verkis kelkajn librojn kaj kiu nuntempe kunredaktas Beletran Almanakon, prelegis kaj gvidis kun granda sukceso, tre interesan atelieron pri “Kiel poemi kaj deklami poezion”.
José María Rodríguez Hernández, juristo, redaktoro de Gazeto Andaluzia kaj Internacia Juro kaj sekretario de AEU, prelegis pri la historio de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Li estas kunfondinto de ĉi asocio en 1983 kaj sindonema esperantisto, kies valoron agnoskis la membroj de AEU kaj ĉi-jare oni decidis premii lin per memor-tabulo, kiun li ricevis dum la kongresa bankedo.

Kompreneble, en ĉiuj kongresoj oni ĝuas ekskursojn aŭ longajn promenadojn, kaj la urbo Sevilo estas loko por longe promeni, ĉefe tra la juda kaj mezepoka kvartaloj. Antonio Rodríguez Gash, Sevila spertulo pri la urbo, gvidis la grupon tra mallarĝaj sed belegaj stratoj rakontante detale pri eventoj kaj artaj konstruaĵoj. En Sevilo inter aliaj nombraj monumentoj kaj konstruaĵoj staras la dua pli granda gotika katedralo en la mondo La Giralda kaj la dua plej grava artmuzeo en Hispanio kun verkoj de Murillo, Velázquez, El Greco.
Ni ĝuis belan filmon en esperanto, filmitan en la Madrida Liceo de Esperanto en 980, kaj projekciadon de fotoj pri la historio de Esperanto en la urbo, fotoj aperontaj en la libro Cent jaroj da Esperanto en Sevilo, kies aŭtoroj estas Antonio Rodríguez Gash kaj Juan de Dios Montoto.

La jubilea torto

La jubilea torto

SEA regalis la ĉeestantojn per bongusta fritita fiŝo en alloga restoracio apud la rivero Gvadalkiviro, la deserto konsistis el bongusta torto desegnita per esperantaj motivoj, kaj por fini la feston, ni tostis per Cava Esperanto, speciala trinkaĵo produktita en Katalunio

Dimanĉe ni ĝuis bongustan ĉokoladon kun tipaj kukoj en la alloga kaj tipa Flamenka Rondo “Pies Plomo”, kie ni daŭrigis la kongreson per prelegoj kaj amuzaj babiladoj. La ĉefa temo estis AJEU, juna grupo de Andaluzio kaj anekdotoj pri la historio de Esperanto en Sevilo. La kulmino de ĉi mirindega kongreso estis koncerto en la monaĥinejo Santa Rosalía, kie dum pli ol unu horo ni ĝuis belegan muzikon kaj fine fragmenton el la Esperanta himno La Espero.

La prezidanto de AEU ĝuas en flamenka etoso

La prezidanto de AEU ĝuas en flamenka etoso

Poste kelkaj grupetoj sub suna ĉielo faris la lastan promenadon kaj tagmanĝis en diversaj restoracioj de la urbo. La venonta Andaluzia kongreso okazos en la historia urbo Ronda, kaj jam ni laboras por okazigi fruktodonan kongreson.

Ángel Arquillos
Prezidanto de AEU

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/aek/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi