La Esperanta Civito progresas al nova etapo

Giorgio SilferGiorgio Silfer estas la nuna Konsulo de la Esperanta Civito. Okaze de la fino de lia mandato ni metis al li kelkajn demandojn, kiujn li afable konsentis respondi.

Vi prezidis la Esperantan Civiton, en la konstitucia ofico de Konsulo, dum la jarkvino 2007–2011. Kial vi ne rekandidatas al la konsuleco?

Konsulo fariĝas la kandidato numero 1 de la listo kiu gajnas la baloton. La Verda Listo ĉefkandidatigis Walter Żelazny por 2002–2006, min por 2007– 2011, Marie-France Conde Rey por 2012–2016. Ne havi ĉiam la saman gvidanton karakterizas la politikan kulturon de la Nova Maldekstro en Esperantio, kiu ne estas klasbatala, sed civilrajto-defenda. Mi multe ĝojus, se ni havus baldaŭ Konsulinon, interalie ĉar nek UEA nek SAT en sia tuta historio havis prezidantinon – la nova Esperantio ne povas esti masklisma.

La ĉefaj atingoj de via konsuleco?

Prefere ni diru de la dua parlamenta mandato, ĉar la laboron plenumis ne nur la gvidanto, sed ankaŭ la tuta ekzekutiva (Kapitulo) kaj leĝodona povoj (Parlamento), helpe de la stabo kaj de ĉiuj aktivuloj. Dum la unua mandato necesis kompletigi la normaron el la Pakto kaj el la Konstitucio: tial oni produktis pli da leĝoj, direktivoj kaj reglamentoj ol en la dua. Dum la nuna jarkvino ni zorgis precipe pri la kreo de la strukturaj kaj organizaj rimedoj: por diplomatie rilatadi (legacioj), por la financado (Fondumo Pro Esperanto), sed ankaŭ por la familia juro. La Parlamento, precipe la Senato, fortiĝis kaj spertiĝis; la Kapitulo same; ni formis diversajn kadrojn, laŭ reto de volontulaj buralistoj (anstataŭ salajrataj burokratoj). Konsekvence ni atingis sukcesojn en eksteraj rilatoj, ekzemple kun aliaj subjektoj de internacia juro, kiel la Kabinda Respubliko (Cabinda).

La flagetoj de la Esperanta Civito kaj de la Kabinda Respubliko sur la estrado de la lasta parlamenta sesio en Milano, 3 junio 2011. La esperanta havas nigran rubandon, funebre pro civitano Leen Deij, ĵus mortinta. (Fotis Anna Bartek)

Kio plej malkontentigis vin?

La malrapideco en la evoluo de la Civita konfederacio, nome la malfacilaĵoj en la procezo de koherigo de la paktintaj establoj. Tio manifestiĝis precipe ĉe la establoj kies membraro nur minoritate praktikas raŭmisman metodon. La kvalita kresko de la kolektivoj ankoraŭ tro malfruas, kompare kun la kvalita kresko de la individuoj.

Ekster la Civito, kio karakterizas la lastajn jarojn en Esperantujo?

La definitiva kriziĝo de la finvenkismo, jam ekde 2001. Tion asertas ne nur la raŭmistoj, sed ankaŭ ĉiu ne raŭme orientita historiisto, de Ziko Sikosek per Esperanto sen mitoj ĝis Humphrey Tonkin per Lingvo kaj popolo. Fakte la finvenkismaj strukturoj kaj servoj (unuavice UEA kaj SAT) multe pli rapide regresas ol la raŭmismaj (nome la Esperanta Civito) progresas. Interalie, parto de nia progreso estas la transpreno de socikulturaj agadterenoj kie la finvenkismo cedis aŭ eĉ fiaskis: verkistoj, feminismo, naturamikoj, kvalita kresko en Afriko… La krizo de identeco estas evidenta en la malnova Esperantio. Por SAT jam oni parolas pri agonio. Por UEA la sinkado daŭras pli longe, ĉar pli da individuoj estas sentimentale aŭ finance ligitaj al ĝi; sed eble ĝuste la lasta stadio pli rapidos ol por SAT.

Sed interesaj aktivadoj ofte okazas ekster UEA kaj SAT. Ekzemple, temas pri la asocio E@I, pri la grupo kiu okupiĝas pri kino, pri la kompleksa agado en Herzberg, Poznano, Bjalistoko, Tuluzo, pri la universitata instruado en Ĉinio… Finfine, la plej granda esperantista grupo estas ne UEA, sed la uzantaro de Lernu!

La interesaj aktivadoj okazas precipe ekster UEA kaj preskaŭ ĉiam ekster SAT, nuntempe. Se ne temas pri raŭmistoj, mi distingus inter tri tendencoj. Unue, la entreprenoj, kiuj vivtenas sin per nia lingvo kaj ĝia uzantaro: Sezonoj en Ruslando, E@I en Slovakio, Edukado.net en Nederlando… ilin financas parte la propra klientaro, parte Esperantic Studies Foundation; kaj tra tiuj ili ree gravitas ĉirkaŭ UEA (la kolosa debitejo de Esperantio), kvankam ili ne strebas aparte influi ĝin. Due venas la opoziciuloj kun propraj alternativaj strukturoj, kiel Martin Schäffer kun sia meksika fondumo, aŭ Lu Wunsch kun EsperantoLand. Trie, la politikaj partioj: E-D-E, Unu Mondo, la radikaluloj de Marco Pannella (kaj Giorgio Pagano) – ĉi-lastajn UEA oficiale anatemis. Se tamen ili ĉiuj ne liberiĝos komplete de la finvenkisma pensmaniero, ilin reensuĉos ĝuste UEA.

Kial la menciitaj opoziciuloj ne serĉas kunlaboron kun la Civito?

“Opoziciuloj” estas de du tipoj: unuj opinias ke la strukturo estas ankoraŭ reformebla kaj savebla, aliaj jam ne plu. En la unua tipo situas esence finvenkistoj, do estas normale ke ili ne serĉas kunlaboron. Kontraŭe, ekzemple, en la Ruĝa Listo por la Civita Senato vi trovas homojn de la dua tipo, precipe la marksisme orientitajn (kaj la prezidanto kaj la sekretario de IKEK havas la esperantan civitanecon). Probable ili opinias ke la klasbatala esperantistaro havas futuron en la nova Esperantio, pli ol en SAT. Simile, la homoj de la dua tipo, jam rezignintaj pri la reformeblo de UEA, rilatas pozitive kun la Esperanta Civito: ankaŭ la de vi menciita aktivulo. Aliflanke, ne kredu ke la Civito ekzistas por kolekti opoziciulojn al du mortontaj asocioj: ni laboras por, ne kontraŭ.

Kiu estas la ĉefa problemo de Esperantujo?

Se temas pri la interhomaj rilatoj, la malsufiĉa kapablo krei empation kaj sinergiojn. Tio ne pliboniĝis per la enveno de interreto, eĉ male. La finvenkismaj strukturoj akcelas tiun malkapablon, alivorte forpuŝas homojn. En la raŭmismaj la konflikteco estas multe pli malgranda. Sed ankaŭ la Esperanta Civito devas fronti la defion krei empation kaj sinergiojn.

En tiu ĉi kunteksto gravas ankaŭ la manko de referencaj modeloj, nome nekontesteblaj figuroj kiuj, eĉ se ne ĉiuj aprobas iliajn farojn, en la esperanto-mondo ŝajnas relative imitindaj dum sufiĉe longa periodo. Certe UEA kaj SAT ne havas plu tiajn admiratojn kia estis Privat aŭ Lapenna, antaŭ ol oni ponardis ilin ĉe la dorso aŭ ĉe la brusto…

Kiu estas la recepto de la Esperanta Civito por eliri el la supre aluditaj krizoj kaj problemoj?

La raŭmisma, kiun fakte nur la Esperanta Civito aplikas plene. La Ondo de Esperanto koncize priskribis ĝin en 1999, №5, legebla ankaŭ rete ĉe http://esperanto.org/Ondo/H-silf55.htm

Kiujn konkretajn pladojn la Civito kuiris laŭ ĉi tiu recepto?

Tiujn, kiujn antaŭvidis la Pakto kaj la Konstitucia Ĉarto, laŭ la politika programo de la Verda Listo (iel analoga al la socialdemokrata plus la ekologiisma, se ni estus en Germanio), kiu gajnis la elektojn por la Senato en 2001 kaj en 2006. Kvankam mi devas emfazi ke ĉiuj gravaj decidoj estis alprenitaj ankaŭ kun la subteno de la opozicioj: la Blanka Listo ekde 2001 (iel analoga al la kristan-demokrata) kaj ankaŭ la Ruĝa Listo ekde 2006 (iel analoga al Linke / [ekstrema] maldekstro).

Interne, ni perfektigis la strukturon, aprobante la necesajn normarojn pri la Civitana Registro, la balotoj, la legacioj, la referendumo, la Civita banko, la mutuala rabata sistemo ktp. Krome ni alprenis decidojn pri specifaj temoj, ekzemple la simbolo uzenda por la unua helpo: la Senato aprobis la ruĝan kristalon anstataŭ la ruĝa kruco (sen la apogo de la Blanka opozicio); aŭ la familia juro, kiu inkluzivas interalie la manieron nomi sin en Esperantio (ĉu antaŭnomo aŭ postnomo?). Ĉio ĉi demonstras ke eblas alternativa maniero organizi Esperantion. Specife pri la lingvo, estis kreita la Lingva Komitato (kiu celas respondi al lingvaj demandoj el la Civitaj instancoj), estis lanĉita la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, estis organizita la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, la sola kiu aplikas al esperanto ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Rilate al la paktintaj establoj, ni laboris por plibonigi la nemoveblaĵojn en proprieto de niaj paktintoj, kaj por doti ĉiujn establojn per propra domo: tio plene sukcesis por KCE kaj LF-koop, estas realigata por SIPU en Afriko kaj por ENa en Hispanio, ne sukcesis por FEM kaj PEN.

Afrikaj kadroj de la Esperanta Civito trejnataj de Giorgio Silfer en Buĵumburo: en la unua plano Martin Mbazumutima, kandidato al la Civita Senato en 2011. (© LF-koop)

Ĉe la eksteraj rilatoj, la Pakto sendube propulsis la aktivecon en literaturistaj medioj, kies pivoto estas Esperanta PEN-Centro; difinis la rolon de KCE kiel ĉefa lingvotesta centro, en rilato kun la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj; revivigis la naturamikan esperanto-movadon; helpis al la vigliĝo de feminisma movado. Rilatoj estis establitaj ankaŭ kun Monda Socia Forumo, mondialismaj organizoj, la Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO): en ĉi-lasta ni renkontis la kabindanojn, kiuj inspiris sin al nia konstitucio por verki la propran, de la Kabinda Respubliko.

Temas plejparte pri laboro organiza kaj ekstera, sed malpli pri servoj al la esperantistaro, kiujn ofertas la tradicia movado kun riĉa elekto de kongresoj, renkontiĝoj, fakaj konferencoj, ekskursoj, vojaĝoj, delegitoj, festivaloj kaj staĝoj en pluraj landoj kaj mondregionoj; kaj ankaŭ libroj, gazetoj, retforumoj, retejoj ktp. Kion la Civito ofertas al siaj membroj

La alternativeco de la nova Esperantio situas ankaŭ en la fakto, ke nia konsorcio devas esti subsidua al la paktintoj. Tio kongruas kun federismo, kiun la Esperanta Civito aplikas pro la raŭma metodo, male al la centralisma filozofio de la finvenkismaj asocioj. Konsekvence, la Kapitulo ne iniciatas mem, sed stimulas, helpas, kunordigas la iniciatojn de la paktintoj. Tio estas deduktebla jam el mia antaŭa respondo. La Esperanta Civito ne anstataŭas paktintajn eldonejojn por produkti librojn aŭ gazetojn, nek paktintan lernejon por fari kursojn aŭ organizi lingvotestajn sesiojn. Ni ne konas la paradokson de UEA, kiu lanĉas novan ekzamenaron konkurence al sia propra aliĝinta asocio ILEI! Aliflanke, ekzistas servoj efektive Civitaj, kiel la mikrokredita servo ĉe Fondumo Pro Esperanto, aŭ la rabatoj pro direktivo Hiltbrand (tial, ekzemple, en Ruslando vi pagas duone la abonojn al Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto kaj Femina, se vi havas la esperantan civitanecon), aŭ la ĵus aprobita Tempo-Banko, kiu funkcios ekde 2012.

En via antaŭa intervjuo (La Ondo de Esperanto, 2003, №2) vi skribis: “Mi ĝojus, se almenaŭ la Esperanta Civito stimulus la ekeston de revuoj en gravaj, plurnaciaj idiomoj, redaktataj de Esperantianoj, kiuj okupiĝus pri ĉiuj aspektoj de planlingvistiko, unuavice esperantologio, sed ankaŭ lingva inventado, literaturaj planlingvoj, piĝinismoj kaj kreolismoj, sekretaj kaj sanktaj lingvoj, kontaktologio ktp”. Ĉu intertempe okazis provoj en ĉi tiu sfero, kiuj ĝojigus vin, aŭ nur Language Problems and Language Planning plu plenumos tiun rolon?

Jes, ekzemple en Italio, kaj ne nur lige kun nia paktinta establo Itala Interlingvistika Centro. Sed mi opinias nun, ke estus pli oportune akiri spacon en jam ekzistantaj revuoj: ekzemple persvadi la redakcion de trilingva (angla, franca, hispana) renoma literatura revuo dediĉi numeron al la literaturoj en inventita (esperanto), piĝina (Tok Pisin) kaj kreola lingvoj (ladino), havante esperantlingvajn fakulojn kiuj kapablas redakti tiun numeron.

Post la decembra baloto vi ne plu devos plenumi la konsulajn devojn, kaj do ricevos iom da tempo por aliaj aferoj. Kion vi planas fari?

Kadre de la Esperanta Civito probable mi gardos du oficojn: senatano (se reelektita de la esperanta popolo) kaj prezidanto de Fondumo Pro Esperanto (se renomumita de la nova Kapitulo). Mi dediĉos min precipe al la financado de la nova Esperantio. Ekster tio, mi verkos kaj vojaĝos, ofte partoprenante en neesperantistaj internaciaj kongresoj.

Ĉu vi kredas ebla tion, ke simile al Vladimir Putin, kiu post unuperioda “ripozo” rekandidatiĝos por la posteno de la prezidanto de Ruslando (en Esperantujo oni konas la ekzemplojn de Stettler kaj Tonkin en UEA), kaj rekandidatos por 2017–2021?

La Konstitucio ne malpermesas rekandidatiĝojn al la konsuleco, sed nek la Verda Listo proponos nek mi akceptos tion. Nia demokratio ne bezonas dumvivajn prezidantojn.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas intervjuo el la novembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №11 (205).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/10/silfer/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

12 Responses to La Esperanta Civito progresas al nova etapo

  1. Giorgio Silfer diras:

    La retoriko estas la arto prezenti sian tezon kaj venkigi ghin. Notu, ke ankau chi-foje, anstatau prezenti sian tezon (nome: demonstri la kontrauon de la mia, do ke la UEA-kontosistemo pli utilas al la klientoj ol al UEA mem) ministro Ertl allasas sin al insulta papagumo. Sed vershajne la antiraumistoj ne povas retoriki, char al ili entute mankas ech la substanco.

  2. Istvan Ertl diras:

    Estas domaghe, ke Silfer ne kapablas levi sin super la nivelon de la persona insulto, ech se li faras tion, foje, per fajna retoriko.
    amike
    Istvan Ertl

  3. Giorgio Silfer diras:

    István Ertl bone komprenis: la kontosistemo estas avantagho por UEA, multe pli ol por la klientoj de UEA. Vidu, kio okazas: a) UEA mendas librojn de eldonejo X, kaj pagas ne al la eldonejo, sed al si mem, nome al konto de tiu eldonejo che si mem — tio shajnas tuja pago, sed reale temas pri pago post pluraj monatoj, kiam fine la eldonejo (eble post pli ol unu vana peto) ricevos efektive la kontanton. b) La individua kliento nutras sian konton per anticipa enpago: tio preventas UEAn kontrau malsolventeco kaj samtempe fideligas la klienton. c) Se individuo havas UEA-konton, pli ofte li inklinos fari donacojn, pro la teknika facileco en la donacado. d) Se individuo mortas, kio okazas kun lia mono? Ja la parencoj ne nepre estas informitaj, nek Roterdamo postkurus ilin pro bagatelaj sumoj (sed la adicio de multaj bagateloj rezultigas malbagatelon).
    Estas nur domaghe, ke Ertl ne kapablas levi sin super la nivelon de la persona insulto. Sed argumentado kaj esprimkapablo ja ne estas chies doto.

  4. Giorgio Silfer diras:

    Nek Giorgio Silfer nek lia familio havas konton en Roterdamo, do li povas tute bone “funkcii” sen UEA. Eble s-ro Buller aludas al la rilatoj inter la Pakto kaj la UEA-kontosistemo. En tiu kazo, delonge la diversaj establoj fermis sian konton, kaj restis nur unu, uzata de Fondumo Pro Esperanto (FPEF). Al tiu konto praktike iras nur la pagoj de kvar perantoj pro abonoj al gazetoj de LF-koop (malpli ol 5% de la totalo de la abonaj enspezoj en la tuta mondo dum unu jaro), plus la pagoj de la libroservo de UEA pro nemultaj mendoj al LF-koop. UEA mem ne estas peranto por tiuj gazetoj. Konklude: la koncerna konto (LFOI-I) utilas precipe al UEA, des pli ke por ricevi la monon de la CO necesas atendi pli ol 50 tagojn.
    Estas aldoninde, ke en 2011 iuj paktintoj (Esperanta PEN, KCE, Esperanta Naturamikaro ktp) komisiis al FPEF rilati kun la CO por aperigi anoncetojn pri la koncernaj en la jarlibro de UEA, sed neniam alvenis respondo. Se tio estas profesieco…
    Fine, en la intervjuo farita de kolego Korjenkov mi neniam mencias nur UEAn, sed konstante aperas UEA kaj SAT apude. Osmo Buller do mistrafas tri fojojn en tri frazoj.

  5. Anjo diras:

    En la skandala retgazeto “Libera Folio” hazarde mi legis intervjuon al s-ro Osmo Buller, kaj tie mi trafis la frazojn: “Se io funkcias ekster UEA, des pli bone. Malmulto tamen okazas tute sen UEA, kiu disponigas infrastrukturon eĉ al agadoj, kiujn jhaluzemuloj vidas rivalaj aŭ subfosaj al UEA. Eĉ [d-ro Giorgio] Silfer ne povas funkcii sen UEA-konto. Kiam oni mokas kaj malgravigas UEA, oni fakte montras, kiel proksime la fenomeno Esperanto turniĝas ĉirkaŭ UEA.”
    Kion opinias la Konsulo pri tiu nerekta komentario al lia intervjuo en la serioza revuo “La Ondo de Esperanto”?

  6. Giorgio Silfer diras:

    La legantino povas doni la ekzemplon, aldonante propra(j)n demando(j)n. La intervjuito pretas respondi.

  7. Ĉu ne mankas iuj demandoj en ĉi tiu intervjuo? Ĵurnalismaj? Kritikaj? Estas tute bone doni spacon kaj voĉon ankaŭ al ekstremaj tendencoj en Esperantujo, sed oni devus laŭ mi pripensi kiel tion fari.

  8. Anjo diras:

    Ĉu mi bone memoras, ke unu el la blankanoj akceptis la ruĝan kristalon, la alia ne? Pro tio estas en la intervjuo, ke la Blanka opozicio ne apogis la ruĝan kristalon.

  9. Giorgio Silfer diras:

    Se la Esperanta Civito bonfartis inter 2002 kaj 2006 sen civitano Silfer en la konsula ofico (eĉ ne en la Senato), oni ne vidas kial ĝi ne bonfartus kun alia Konsul(in)o en 2012-2016.

  10. Väčesláv diras:

    Mi ĉiam imagis, ke Esperanto Civito estas fakte Silfer Institucio; ĉu lia foriro de la gvida posteno ne kaŭzos ĉeson de ajna aktivado ilia entute?

    Kontraŭstarigo de „finvenkismo“ kaj „raŭmismo“ estas komprenebla en la kunteksto de Civito, sed ĝenerale ĝia graveco ŝajnas esti troigata.

Respondi