La sepmiliarda terano naskiĝis en Kaliningrado

Hodiaŭ la loĝantaro de la Tero atingis la nombron 7.000.000.000. Laŭ la amaskomunikiloj la jubilea etulo enmondiĝis en Kaliningrado, la ĉefa urbo de la plej okcidenta Ruslanda regiono. Kuracistoj kaj observantoj de UN konstatis, ke Pjotr (= Petro) Nikolajev naskiĝis je 2 minutoj post la noktomezo la 31an de oktobro. La patrino kaj la bebo fartas normale. La juna Peĉjo altas 50 centimetrojn kaj pezas 3,6 kilogramojn.

La jubilea bebo Peĉjo kaj lia patrino Jelena hodiaŭ famiĝis en la mondo.



Tagmeze okazis agrabla ceremonieto. La patrino de la sepmiliardulo, Jelena Nikolajeva, ricevis de la regiona estraro certigilon por cent mil rublojn kaj novan lavmaŝinon. Reprezentanto de UN enmanigis al ŝi honordiplomon “Naskito en la tago de 7 miliardoj”.

“Ĉi tiu evento estas tre grava por la Kaliningrada regiono. Ni prizorgos kaj protektos ĉi tiun familion”, – komentis la Kaliningrada regionestro Nikolaj Cukanov, kiu ankaŭ promesis plibonigi la loĝkondiĉojn de la familio, kiu nun loĝas en modesta duĉambra loĝejo. Tio ja estas grava, ĉar Peĉjo estas la tria infano en la suvite famiĝinta familio.

Ne estas klare, ĉu Peĉjo Nikolajev estas la sola diplomito, ĉar kelkaj informagentejoj sciigis, ke UN donos/donis la diplomon ankaŭ al Filipina kaj Peterburga knabinoj, kaj Kamĉatka knabo.


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2011/10/petr/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi