ARKONES – tradicie moderna

La 23an–25an de septembro en la fervojista domo de la Pollanda urbo Poznano okazis ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. La programon plenigis trideko da prelegoj kaj prezentaĵoj – libroprezentoj, prelegoj pri historio, lingvo kaj amasinformado, kunvenoj primovadaj kaj aliaj.

Konforme al la nomo de la aranĝo valoras koncentriĝi pri la artaj programeroj, kiuj ne elrevigis.

La muzikan parton, precipe vesperan, ĉefe efektivigis artistoj partoprenantaj en ARKONES de jaroj.

Dum la malfermo koncertis elektronike Solotronik kiu neordinare interpretis La Esperon. Viglajn polajn kanzonojn gitarludis kaj kantis Zuzanna Kornicka, kaj kantojn diverslandajn – Anjo Amika.

Radosław Nowakowski en ARKONES (Fotis Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Radosław Nowakowski el la muzikbando Osjan hipnotigis la aŭskultantaron pere de Monodrumo, elsorĉante el diversgrandecaj tamburoj sian miraklan, buntan historion. Libro-instalaĵo de la laste menciita aŭtoro dekoris la ĉefan salonon kaj konsistis el interesaj bild-tekstaj, eksterordinare binditaj kaj presitaj libroj. Dum la noktoj dancejen invitadis Aleksej Korĵenkov.

Tri teatraj programeroj trovis siajn lokojn dum ĉi tiu semajnfino. Nemalhavebla estis la spektaklo AL, SUB, APUDE de la svedo Jarlo Martelmonto, kiu kun helpo de du bravuloj prezentiĝis per vortoj kaj koloraj dekoraĵoj. Kelkajn amuzajn unuaktajn spektakletojn baze de rakontoj de Ĉeĥov kaj Gogol preparis la teatro Improvizo el Jalto (Ukrainio). Kaj junulara teatra grupo el Bjalistoko ludis spektaklan version de la libro Kato-Koloro, porinfana fabelo eldonita en kvar lingvoj antaŭ unu jaro.

Aktoroj, lernantoj el Bjalistoka liceo post la prezento de la spektaklo Kato Koloro en ARKONES (Fotis Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Danke al juna hungaro Szabolcs Szilva ĉiuj vizitantoj de la aranĝo povis baze lerni la lingvon internacian dum lia tritaga kurso. Zsófia Kóródy, Ilona Koutny kaj Katalin Kováts en solena etoso enmanigadis diplomojn kaj gratulis al ĉiuj, kiuj finis aŭ komencis ĉi-jare la interlingvistikajn studojn kaj la instruistan trejnadon ĉe la Universitato Adam Mickiewicz.

Tradicie okazis miel-vespero kun medo-regalo kaj ĉe apuda lago estis komuna fotado. Spekteblis la filmoj The Universal Language de Sam Green, Polaj spuroj de Rogener Pavinski kaj Japana printempo de Roman Dobrzyński.

Listigo de la programeroj ne sufiĉas por priskribi la aranĝon. Tiuj, kiuj ĝin ne partoprenis kredu, ke ĝia tradicio (ARKONES okazis jam 27-foje!), kultura etoso kaj originala, modernarta programo kaŭzas, ke pluraj homoj trovas tiun ĉi eventon la plej altkvalita en la Pollanda Esperanto-movado. Kaj ĉio danke al la Poznanaj organizantoj, precipe Paweł Janowczyk kaj Tobiasz Każmierski – ilia superhoma laboro por fari ARKONESon laŭeble bona meritas ĉies laŭtan aplaŭdon kaj partoprenon venontjare!

Przemysław Wierzbowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №11 (205).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/10/arkones27/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi