Ja vere tutkore kaj eĉ belvoĉe!

Manŭel. Duonvoĉe… tutkore: KD. – Udine: Emanuele Rovere, 2011.

La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”.

Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas bonan guston pri belaj melodioj. Kaj malgraŭ ĉiuj aŭtoraj sinpravigoj (de la speco “mia nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”) lia kantmaniero estas sufiĉe interesa, iom diskreta, sed tamen dolĉe intima kaj vere tutkora. La rezulto de tiu miksaĵo de popularaj kaj vere belaj melodioj, prezentitaj de sincera voĉo kun ĉarma Esperanto-prononco estas ja ege bona!

La albumon konsistigas la Esperantaj tradukoj (plenumitaj de la aŭtoro mem) de diversaj popularaj ital- kaj (foje) angla-lingvaj kantoj, inter kiuj troveblas veraj internaciaj ŝlagroj. La itala (aŭ napola, se paroli mallarĝasence pri kelkaj el la muzik-pecoj) muzika tradicio ja estas tutmonde agnoskita kaj ŝatata; kelkajn el la prezentitaj kantoj mi ŝatas eĉ en la rusaj tradukoj kaj plenumoj.

Ĉiuj kantoj estas leĝeraj, helaj kaj melodiaj; la muzik-aranĝoj eble sonas iom simple (ĉar parte sintezilecaj), tamen sufiĉe akorde kaj ege harmonie kun la voĉo de la kantisto. Tekste plej ofte en ili temas pri la amo, sed foje ili tuŝas ankaŭ la sociajn demandojn, kiel en la kanto de Adriano Celentano kaj Mariano Detto “La knabo de strato Gluck”. Inter la aliaj famegaj kantoj mi nepre menciu “Nun aŭ neniam” (kiu estas iom libera adapto de la mondfama kanto de Giovanni Capurro kaj Eduardo di Capua “Ho sole mio”), “Ŝin mi amas” adapto de la kanto de The Beatles “And I Love Her”) kaj la kanton de Stevie Wonder “I Just Called to Say I Love You” (la titolo de la adapto – “Vokis mi nun por diri, ke mi amas vin”). Ankaŭ la kanto “Rezignu” (iom libera adapto de la mondfama “Torna a Surriento” verkita de la fratoj De Curtis) tre agrable kaj eĉ kortuŝe impresis min.

La elekto de la muzika materialo estas do tute senriproĉa kaj eĉ laŭdinda; eĉ por mia 30-jarula orelo la nostalgiaj sonoj de la popularaj kantoj de la 20a jarcento sonas ege plaĉe. La muzika prezento kaj la voĉo de la kantisto, kiel jam dirite, estas eble iom diskretaj, sed tute harmoniaj kaj agrablaj.

Koncerne la tradukojn, ili ĉiuj estas relative simplaj kaj klaraj lingve, kvankam foje eĉ tro liberaj rilate al la enhavo (kelkajn tradukojn mi komparis laŭ miaj povoj kun la originalaj kaj alilingvaj tekstoj – la konkludo estas, ke indas paroli pli verŝajne pri la Esperanto-adaptoj, ne pri la tradukoj); foje la tekstoj trouzas adasismojn kaj simplegajn rimojn (ekzemple: “mi – vi” aŭ “min – sin”), ankaŭ la ritmo estas multloke “tre loza”, tamen – feliĉe! – la tradukinto sukcesis eviti misakcentojn kaj perditajn akuzativojn.

La diskon akompanas tekstolibreto (kun kelkaj mistajpoj kaj iom stranga maniero transskribi la proprajn nomojn – ankaŭ la nomon de la kantisto, kiu estas prezentita kiel “Manŭel”). Kiel apartaj muzikaj trakoj (ne kiel mp3-dosieroj) estas prezentitaj ankaŭ la karaokeaj versioj de ĉiuj kantoj. Fine mi diru, ke la prononco de la kantisto estas mirinde
klara, kio plifirmigas la ĝenerale bonan impreson pri la albumo.

Resume do dirindas, ke la albumo malgraŭ la iom simpla prezento kaj senartifika aspekto nepre meritas la atenton de tiuj, kiuj ŝatas belajn kantojn aŭ eĉ simple bonan muzikon – la elekto kaj la plenumo de la melodiaj kaj sinceraj kantoj neniun lasos senemocia.

Paŭlo Moĵajev

Ĉi tiu recenzo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/rec204/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Ja vere tutkore kaj eĉ belvoĉe!

  1. Helena diras:

    Mi konsentas kun la recenzisto.Kun plezuro mi persondufoje auxskultis kantadon de Manuel. Belega, placxa lia vocxo, elekto famajn melodiojn /ankaux en Pollando/ lauxdindas. MI sxategas lia perfekta prononco.
    Korajn salutojn el Pollando -Helena

Respondi