Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno!

Halina Gorecka

Halina kun la statueto de "Spegulo" (septembro 2008)

Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris la poŝtelefono de Halina. Vira voĉo demandis:

– Ha lo! Ĉu Halina?

– Mi estas…

– Antaŭ kelkaj horoj ni ricevis renon, kiu, laŭ la ĉefaj kriterioj en nia komputila bazo, plej taŭgas ĝuste por vi. Ĉu vi estas preta al grefta operacio?

Halina senhezite deklaris sian pretecon (poste ŝi ripetis ĝin skribe), kaj frumatene ni iris metroe al la Scienc-esplora instituto de greftado kaj artefaritaj organoj Ŝumakov. Post tri horoj da pliaj esploroj kaj analizoj, je 10h40m la operacio komenciĝis. Ĝi daŭris ĉirkaŭ kvar horojn. Post dudek horoj da postoperacia restado en reanimejo, Halina estis transportita en hospitalan ĉambron, kie, se ĉio iros plu glate, ŝi pasigos tri, kvar aŭ kvin semajnojn. Ŝia sano kontentige progresas, kaj ni esperas, ke fine de oktobro ni forlasos Moskvon kaj la 6an de novembro festos la naskiĝdatrevenon de Halina en nia Kaliningrada loĝejo, kiun ni ofte sopiris dum nia Moskva atendado.

Ĉi tiu “aventuro”, kiel kelkaj nomas ĝin, komencita antaŭ iom pli ol unu jaro, fine de la pasintjara aŭgusto, ne finiĝus sukcese, kaj ni devus rezigni, se ni ne ricevus grandan subtenon de la esperantistaro, kiu ebligis al ni transvivi la plej komplikitan periodon en nia vivo. Koran dankon al ĉiuj kiuj subtenis finance, al ĉiuj kiuj bondeziris, al ĉiuj kiuj preĝis por Halina!

Nia filo Aleksej, senprokraste venis per aviadilo (la reguloj de EU postulas 26-horan atendadon post la aĉeto de fervoja bileto el Kaliningrado al Ruslando, dum kiu Litoviaj diplomatoj devas (mal)aprobi tiun vojaĝon), kaj li dum unu semajno helpis Halinan en la hospitalo, dum mi devis okupiĝi pri la oktobra Ondo. Li ankaŭ pendolis inter la hospitalo kaj nia luata loĝejo, ĉiutage farante unu aŭ du trihorajn tien-reenajn vojaĝojn. Post lia reveno al Kaliningrado, estas mi, kiu ligas Halinan kun la mondo.

Amikoj de Halina, kiuj volas telefone interparoli kun ŝi, petu ĉe mi mailto:sezonoj@kanet.ru la numeron de ŝia poŝtelefono.

Dum la febraj horoj ni ne povis adekvate zorgi pri la revuo, kaj mi, la redaktulo, petas pardonon de la abonantoj pro tio, ke la oktobra kajero estas nekutime ĥaosa kaj pli ol kutime mistajpo-plena. Ekzemple, mankas en ĝi la listoj de la ricevitaj libroj kaj gazetoj, mankas nova konkurstasko kaj la solvoj de la antaŭa, mankas la listo de donacoj al la fondaĵo, kiu reale savis la vivon de Halina.

Mi ankaŭ petas, ke pardonu min miaj konatoj kaj amikoj en Belarusio kaj Litovio, kiuj helpis ĉe planado de mia septembrofina esplorvojaĝo – mi nepre venos iam dum la vintro. Krome, la unuan fojon ekde nia ekloĝo en la urbo de Kantio, nek mi, nek Halina partoprenas ĉi-jare nian amatan ARKONES, kaj nia filo anstataŭas nin en Poznano.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2011/09/hg/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

12 Responses to Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno!

  1. AlKo diras:

    Koran dankon al ĉiuj, kiuj bondeziris kaj helpis! La sano de Halina tre kontentige pliboniĝas.

  2. Kara Halina, vi ne povas imagi nian ĝojon pri la sukcesa operacio. Nun vi povas noti vian duan naskiĝtagon.
    Reveni al via ĉarma urbo kaj stabiliĝu via sano. Eble vi povos baldaŭ rekomenci vian gravan laboron.
    Korajn salutojn al viaj familianoj edzo Aleksandro kaj filo Aljoŝa.
    En la nomo de nia societo, Verner Pfennig, Germanio

  3. Plej korajn bondezirojn pri la plua evoluo!

  4. Andrej Peĉonkin diras:

    Rezultu plu ĉio kiel eble plej bone. Kara Galja, refortiĝu kaj plu ĝuu vivi kaj kree servi. Kaj dankon al ĉiuj kiuj HELPIS.

  5. Maksimo diras:

    Mi gxojegas ke la operacio sukcesis kaj deziras al Halina plej rapidan postoperacian resanigxon.

  6. blahma diras:

    Bonege! Mi gratulas kaj tre ĝojas pro tiu novaĵo. Finfine do ŝajnas ke la plej peza tempo estas malantaŭ vi kaj la vizio pri baldaŭa renormaliĝo estas certe tre bela. Mi dankas al Dio pro la reboniĝanta sano de Halina kaj kunĝojas kun vi.

  7. Istvan Ertl diras:

    Sankte mi jhuras ke mia rubriko en La Ondo ne cherpos erarojn el la okrobra numero de La Ondo mem.
    Chi-vespere, kun mia resanighanta edzino ni levos glason al Via edzino resanighanta!
    Amike
    István Ertl

  8. Grigorij Arosev diras:

    Bonega novajxo. Multan sanon al vi cxiuj.

  9. Väčesláv diras:

    Mi kore gratulas kaj deziras al Halina plej senprobleman plenan resaniĝon. Mi ne volis ĝeni per demandado, sed ja estis longa nervoza atendado, des pli por la familianoj imageble.

  10. Do bonege. Mi ĝojas pro vi.
    Resaniĝon, feliĉon, sukcesojn en ĉio!

    Fuŝojn en la revuo ni certe pardonos.

  11. AlKo diras:

    Dankon, Utho pro la kunĝojo.
    Mi ne volis skribi pli frue pri la operacio, ĉar la postoperaciaj aferoj estis iom pezaj, sed hieraŭ ni kune la unuan fojon faris malgrandan promenon apud la instituto, kaj do ni decidis anonci, ke baldaŭ ni revenos al pli aktiva vivo!

  12. Utho Maier diras:

    Karaj Halina kaj Aleksandr,
    mi ech ne scias, kiel vortumi mian ghojon, ke la periodo de atendado nun finighis. Ni havas pli firman grundon, ke ankau la resto de tiu saniga proceso iros glate kaj sukcese. Mi deziras tion ne nur al vi persone, sed al ni chiuj Esperantistaj samideanoj. La mondo plubezonos vin kaj vian laboron!

    Amikece

    Utho

Respondi