Tricent esperantistoj en Greziljono

Preskaŭ tricent esperantistoj vizitis la Esperanto-Kulturdomon Kastelo Greziljono ĉi-somere. La Esperanto-Kulturdomo mem organizis kvar staĝo-semajnojn kun meze dudeko da partoprenantoj kaj sep organizantoj, plejparte volontuloj.

Bonveniga aperitivo en Greziljono



Ĉiu semajno havis sian apartan temon: pedagogio inter la 17a kaj la 23a de julio (seminario “Esperanto en la oficiala instruado”, Esperanto-ekzamenoj…); alternativa semajno, samtempe kiel Universala Kongreso, kun vegetaraj menuoj, biciklado kaj prelegoj pri Barata alternativa kuracado; turisma semajno inter la 30a de julio kaj la 6a de aŭgusto, inkluzivanta ses ekskursojn al turisma ĉirkaŭaĵo kaj kurson pri franca lingvo por alilingvanoj; kaj festa semajno de la 15a ĝis la 24a de aŭgusto kun partopreno de tutaj familioj, distraj kaj artaj aktivaĵoj. Tiun ĉi vizitis 20 ĉinoj. Kompreneble okazis krome en ĉiu semajno du aŭ tri diversnivelaj kursoj pri Esperanto, aktivaĵoj (jogo, kanto, danco, teatro, bindado…).

Go-kurso en Greziljono

Krom la 150 gastoj de niaj kvar semajnoj, cento partoprenis en FESTO, kunorganizita de JEFO kaj Vinilkosmo inter la 8a kaj la 15a de aŭgusto, kaj pli ol 30 en somera universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, inter la 2a kaj la 4a de septembro.

Sed por financi nian vastan programon pri renovigo de la kastelo, ni devis trovi ankaŭ neesperantistajn gastojn. Tial ni luigis la kastelon inter la 4a kaj la 17a de julio al somerferiado kun arta programo por dudeko da knabinoj, kaj inter la 25a de aŭgusto kaj la 1a de septembro al matematika asocio Animath, kiu devis elekti kvardekon el pli ol 150 kandidatoj por trejnado al Internacia Olimpiado pri Matematiko.

Unu el grupaj fotoj en Greziljono

Tiu ĉi somero kuraĝigas nin por la jam komencitaj laboroj: aldono de hejtiloj en ĉambroj, duŝoj, renovigo de la arboj, ktp. Eble baldaŭ nova ŝtuparo por la ĉambroj de la dua etaĝo?

François Lo Jacomo

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/grez204/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi