Ĉu malhisi la flagojn?

Membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio kun troaj ŝuldoj devos malhisi siajn flagojn ĝis duono de la flag-masto. Tio estas unu el la plej amuzaj ideoj, proponitaj de la germana membro de la Eŭropa Komisiono Günther Oettinger. Efektive, Oettinger respondecas pri energio kaj ne estas konata kiel spertulo en ekonomiaj kaj financaj aferoj. Oettinger ankaŭ proponas, ke impostoficistoj el aliaj EU-landoj helpu la grekan ŝtaton kolekti impostojn, ĉar la grekoj evidente ne kapablas ĝis nun fari tion.

La vortoj de la germana komisionano kaŭzas protestan ŝtormon en la malfeliĉaj landoj kaj aldonas nenion konkretan al la debato pri superado de la ekonomia kaj financa krizo en Eŭropo. Eĉ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, ŝajnis kritiki tiajn stultajn proponojn. “En la kakofonio de kritikoj, rebatkritikoj, magiaj kugloj kaj miraklaj universalaj kuraciloj, kiuj ĉiutage estas proponataj, la vero tute ne aŭdeblas. Solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj jam estas faritaj kaj interkonsentitaj”, – Barroso diris en la Eŭropa Parlamento.

Tamen la prezidanto de la Komisiono agnoskas, ke Eŭropo tro malfrue reagis kaj interkonsentis la solvojn. Kaj eĉ nun, kun Grekio kaj aliaj landoj, starantaj sojle de bankroto, Eŭropo ne rapide enkondukas kaj efektivigas la interkonsentitajn proponojn.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso alvokas ĉiujn al pli da laboro. (Foto de EK)

La Pollanda financministro Jan (Jacek) Vincent-Rostowski, ankaŭ en la Eŭropa Parlamento, pentris preskaŭ senesperan bildon de la Eŭropa situacio: “Sendube ni estas en danĝero kaj Eŭropo estas en danĝero. Se la eŭrozono disfalos, la Eŭropa Unio ne vivos multe pli longe”. Rostowski plie citis lastatempan studon de la svisa banko UBS, laŭ kiu eliro el la eŭrozono kostus al la pli malfortaj EU-landoj ĉirkaŭ 40-50% de iliaj respektivaj malnetaj enlandaj produktoj en la unua jaro. En postaj jaroj, la landoj kiel Grekio, Portugalio, Hispanio kaj Italio, povus perdi plie 10-20%.

Laŭ la svisa raporto eĉ riĉaj landoj, inkluzive de Germanio, dum la unua jaro perdus 10-25% de siaj respektivaj malnetaj enlandaj produktoj. Poste ili alfrontus pli malaltan ekonomian kreskon kaj pli altan senlaborecon.

“Ni estas puŝantaj Grekion en truon, el kiu ĝi ne elmergiĝos sen malpezigi sian monon. Greka bankroto estas nur demando de tempo”, – diris Derk Jan Eppink por la eŭroskeptikaj konservativuloj.

En la Eŭropa Parlamento, Barroso provis trovi pozitivan noton. “La signalo, kiun mi ricevas plurfoje kaj denove de niaj tutmondaj partneroj, inkluzive de la grupo G20, estas tio, ke la mondo atendas pli integran Eŭropon. En la epoko de la tutmondigo, ĉiuj atendas, ke Eŭropo estu pli forta kaj unueca”, – diris Barroso. Tiuj vortoj estas ege malfacilaj por plenumo en la nuna tempo.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/brus/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Ĉu malhisi la flagojn?1

  1. “Oettinger ankaŭ proponas, ke impostoficistoj el aliaj EU-landoj helpu la grekan ŝtaton kolekti impostojn, ĉar la grekoj _evidente_ ne kapablas ĝis nun fari tion.”

    Pri la konstato mi devas agnoski, estante mem greko kaj impostpaganto, ke Oettinger pravas. Pri la rimedo mi estas malpli certa.

Respondi