Pluva, sed malskandala kongreso

La 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj.

La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio kaj la malfermo honoris viktimojn de la atako. Plej kortuŝe estis la reago al la norvega landa saluto ”La amo venkos malamon. Amu!” kiun la kongresanoj honoris ekstarante.

Pri la senproblemeco de la kongreso atestis ankaŭ la ĉeesto de ĉiuj laborantoj de CO jam komence de la programero “Centra Oficejo respondas”. Kutime iu, plej ofte la Kongresa Sekretario, forestis por solvi iun problemon. Eĉ sendrata interreto funkciis en la kongresejo, ĉu la unuan fojon? Ankaŭ la demandoj al la Centra Oficejo, kaj same al la Estraro estis apenaŭ kritikemaj. Nu, la demandoj por la estraro ne estis aparte altkvalitaj (temis i.a. pri elekto de kongresloko, plendoj pri pasintjaraj decidoj, manko de kunveno de iu faka asocio), sed la respondoj ankaŭ ne tre imponis.

Pluvis preskaŭ ĉiutage, nur la ekskursa tago, feliĉe, estis senpluva. Pluvo ne aparte malhelpis tiujn, kiuj restis en la kongresa hotelo (ĵus pretiĝinta) kun koridoro al la kongresejo, sed ja tiujn, kiuj elektis malpli kostan loĝadon. Metrostacio estis de kelkcentmetroj de la kongresejo, kiu ankaŭ situis meze de nenio, en ia arbustaro aŭ erikejo. Krome inter la du turoj de la hotelo, la plej mallonga vojo de la metrostacio al la ĉefa enirejo de la kongresejo (jes, necesis ĉirkaŭiri duonon de la kongresejo por trovi malfermitan pordon), formiĝis ia ventokoridoro, kaj temis pri sufiĉe forta vento. La kongresejo cetere estis en ordo, kvankam la elekto de restoracio estis malgranda, aparte por vegetaranoj, kaj kiel kutime malfacile troveblis salono Hodler, kie kunvenis la komitato.

La kongresa urbo estas inter la plej multekostaj urboj en la mondo, sed ĉio ja estas relativa: troviĝas diverskostaj hoteloj kaj aliaj loĝeblecoj, kaj ankaŭ manĝoj. Kaj malgraŭ la monopol-instiga situo, la prezoj en la kongresejo ne estis pli altaj ol en la urbo ĝenerale.

Kopenhago (Foto de Jukka Pietiläinen)

La kongreso videblis ankaŭ en la urbo. En la ĉefa piedira strato estis pendigitaj slogantukoj pri la kongreso, Esperante. Tamen ili restis nur dum la unua duono de la kongresa semajno. Unu el tiuj slogantukoj estis vendita en aŭkcio per malgranda sumo: ĝi ja ne facile uzeblus, kiel tablotuko ĝi estas tro granda kaj kutimaj hejmoj ne havas lokon por pendigi tiaĵojn. En la aŭkcio, cetere, nur la Zamenhofa poŝtkarto (1100 kronoj) superis la kongresan numeron unu de la venonta UK (999 kronoj), kaj ili du ĉiujn librojn kaj jarkolektojn de gazetoj.

Iel la kongreso estis interna por esperantistoj, ekzemple la kongresa rezolucio estas direktita nur al esperantistoj, sen aludoj al mondaj problemoj aŭ alvokoj al registaroj, kaj laŭ Brian Moon, kiu kutime tradukis ĝin en la anglan, ne indas traduki rezolucion al ajna alia lingvo. Strategio klare mankas kaj tion ne eblas forigi per filozofiaj vortoj, aŭ per nekompreno pri la rolo de komitato kaj de estraro en la gvidado de la asocio. Ne klaras, ĉu la komitato fakte akceptis reformon de la elektosistemo, aŭ ĉu la decido estos konfirmita en Hanojo venontjare. Tio tamen ne gravas, ĉar venontjare ne okazos elektoj. Interese estis vidi Osmo Buller kaj Renato Corsetti en la sama flanko esprimante dubojn pri la utilo de la reformo. Plej aktive la komitato tamen diskutis pri la portempa forigo de branĉo Kanto el Belartaj Konkursoj, sed laŭ la komitata tradicio (voĉdoni ĉiam ’por’), ĝi estis akceptita.

La ĉefa skandalo de la kongreso temis pri la uzo de la angla, aŭ de naciaj lingvoj. En la malfermo la dana direktoro de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN, s-ino Pernille Fenger, tamen parolis la danan, sed mankis la klarigo, ke la traduko venos post la tuta dekminuta parolado. Enuinte pro la nekomprenata nacilingvaĵo unu kongresano venis diri al ŝi, ke ‘ni ne komprenas’ aŭ ion similan (ne aŭdeblis al la publiko). La reago de la parolanto estis tuja — angle: mi povus paroli angle, sed mi estis petita paroli dane, la traduko venos poste. Nu, certe pli da kongresanoj komprenus angle ol dane, sed granda parto certe ne komprenus, kaj ne ĝuus la anglan version. En la urbodomo la vicurbestrino pri kulturo parolis la anglan, kio kaŭzis laŭtan proteston, kiu feliĉe estis silentigita per ”ni estas gastoj ĉi tie”. Interese, ke iuj teleroj de la urbodomaj patkukoj portis signon “senalkohola”, ĉu do, la aliaj estis kunalkoholaj? Nu, ĉiukaze estis havebla ankaŭ vino. Ankaŭ dum la ekskursa tago unu loka ĉiĉerono estis mendita paroli la anglan.

Krome en nacia vespero la reĝisoro de la gronlanda kantoensemblo enkondukis la kantojn en la angla, kaj la postulema publiko reagis kaj per vorto ”mikrofono” kaj per krio ”ni ne komprenas”, sed feliĉe la lasta estis silentigita, dum la reĝisoro prenis kelkajn paŝojn al la mikrofono. La nacia vespero okazis en amuzparko Tivoli, kien la kongresanoj ricevis senpagajn biletojn. Feliĉe la loko estis koncertejo endoma kaj ne subĉiela. Jes, pluvis ankaŭ dum tiu vespero.

Lingvopolitiko kaj praktiko de UEA videblis ankaŭ en komitataj diskutoj. La reformo de la retejo de UEA estas bezonata i.a. pro tio, ke ne eblas tra retejo aĉeti lernolibron de Esperanto sen scipovi Esperanton, kiel reprezentanto de TEJO kritikis. Nu, ankaŭ parton de la problemo solvus la uzo de la angla.

Dum la ekskursa tago tiuj kongresanoj, kiuj ne ekskursis laŭ la kongresaj ofertoj svarmis al Christiania, la alternativula urbeto, kie malferme vendiĝis certaj specoj da narkotikaĵoj, sed kie biero ne estis servata en vegetarana restoracio (sed ja en la apuda vendejo). Alternativa vivmaniero klare interesis alternativulojn-esperantistojn.

Jukka Pietiläinen

Legu pri pli fruaj Universalaj Kongresoj en nia kongresa rubriko.

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/08/uk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Pluva, sed malskandala kongreso1

  1. amri diras:

    Mi impresighas ke la artikolo estis same “senskandala” kiel ghia titolo. Shajnas ke ne nur en la titolo, sed
    eble en la tuta artikolo la plej ekcitiga infomo estas la vetero (pluvo,vento…). La raporto komplete ignoras la klerigajn partojn de la kongreso, kiel ekzemple la multajn interesajn prezentajhojn de la Klreriga Lundo kaj la altnivelajn prelegojn kaj kursojn de la Internacia Kongresa Universitato (kiujn sekvis averaghe pli ol cent auskultantoj).
    Prave la artikolo mencias la mankon de ekstera rezolucio, kaj la embarasan dekminutan danlingvan seninterrompan paroladon de la UN-reprezentantino en la inauguro, sed nenion diras pri ghia favora enhavo, nek pri la favora saluto de la direktoro de Unesko, nek ke la dana UN-salutantino finis per Esperanta frazo kaj aldonis
    klarigon, ke shi uzis la danan, sian nacian lingvon, kaj ne la anglan, pro respekto al Esperanto.
    Ankau la movada flanko estas plurloke misprezentita. Ekzemple, pri la decido reformi la elektoregularon la artikolo diras “ne klaras, ĉu la komitato fakte akceptis reformon de la elektosistemo, aŭ ĉu la decido estos konfirmita en Hanojo venontjare”. Char la verkinto chhestis la komitatkunsidon, estas miriga lia miskompreno, char la reformo ja estis akceptita (kun granda plimulto) jam en la unua komitatkunsido, dum la Hanoja
    konfirmo temas nur pri termina unuecigo de la tuta regularo.
    Dum “Estrarao respondas” la demando de “iu faka asocio” (AVE) ne temis pri “manko de kunveno” sed manko de spaco en la Faka Gicheto. La “ne tre impona respondo”
    (hazrde mia) estis ke la koncerna Faka Asocio ja ricevis apartan vicon che la Faka Gicheto kaj plene kontentigis la demandinton.
    Fine, mi bedauras ke ghuste pri chi-kongreso, en kiu estraranoj kaj komitatanoj kunlabore kaj relative multe okupighis pri strategio (i.a. dum la tri hora Strategia Forumo) la verkinto (mem iama komitatano) konkludas ke “Strategio klare mankas” kaj ke regas “nekompreno pri la rolo de komitato kaj de estraro en la gvidado de la asocio”. Se li dedichus ech iomete de sia tempo por sekvi la laboron de la estraro, vershajne lia konkludo estus malpli konfuza.

    Amike,
    Amri Wandel
    Estrarano pri Scienca kaj Faka Agado

Respondi