Ne nur lernado dum SES 2011

Ĉu vi daŭre planas vian Esperanto-someron? Tiukaze eble pripensu partopreni en SES 2011 – Somera Esperanto-Studado, kiu okazos inter la 30a de julio kaj la 7a de aŭgusto 2011. Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en urbo Nitra, Slovakio (situanta nur 90 km de Bratislavo, 160 km de Vieno kaj 155 km de Budapeŝto).

Kio atendas vin?

  • 8 agrablaj tagoj en la Esperanto-medio, plibonigante sian lingvo-nivelon
  • 5 niveloj de instruado, internacie spertaj instruistoj
  • seminario „Flugiloj de malfacila vento“, organizita de ILEI
  • diversaj prelegoj, prezentoj, diskutoj
  • manlaboroj, kreivaj metiejoj, sportumado
  • ekskursoj al interesaj lokoj tra Slovakio
  • diskotekoj, nacia kaj internacia vesperoj
  • koncertoj (La Perdita Generacio, Asorti, Johannes Mueller, Juliano)

Jam 155 homoj el 30 landoj aliĝis al SES ĉi-jare – ĉu vi estos la sekva?
Aliĝilo kaj detalaj informoj troveblas rete ĉe: www.lernu.net/ses

Peter Baláž
SES-organizanto

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites
  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 858 access attempts in the last 7 days.