Magomet Isajev forpasis

La 20an de junio 2011 en Moskvo forpasis eminenta Sovetunia kaj Ruslanda lingvisto, profesoro

Magomet Izmajloviĉ Isajev (1928-2011)

doktoro de filologio, akademiano de la Ruslanda Akademio de Natursciencoj, Li estis grava fakulo pri iranaj lingvoj (precipe pri la oseta lingvo), pri sociolingvistiko kaj pri interlingvistiko. Esperantisto ekde 1956, li verkis sciencan studon “Язык эсперанто” (La lingvo Esperanto, 1981) kaj kunaŭtoris lernolibron de Esperanto (kun Z. Semjonova, 1984) kaj plurajn artikolojn esperantologiajn kaj interlingvistikajn. Li ofte menciis Esperanton en siaj verkoj pri lingvaj-naciaj problemoj. Li estis prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj ĉe Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando (1971-1979) kaj de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, 1979-1989). Li ankaŭ prezidis la dojenan konsilantaron de la Moskva oseta komunumo. Li estos sepultita en la Aleo de Gloro en Vladikavkaz, la ĉefurbo de Norda Osetio.

Ni funebras kaj kondolencas.

La Ondo de Esperanto


Legu pli ruse en la retejo
http://www.noar.ru/news/full/kultura/pamyati_magometa_isaeva/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

3 komentoj pri “Magomet Isajev forpasis”


  1. Mohammad-Javad Kamali

    Kiel irana esperantisto, mi elkore kondolencas lian forpason.

  2. AlKo

    От: “Renato Corsetti”
    Кому: “La Ondo de Esperanto”
    Тема: Magomet Isajev forpasis
    Дата: 22 июня 2011 г. 18:28

    Multajn kondolencojn al lia familio kaj al la rusa esperantistaro. Mi konis lin kaj kunlaboris kun li. Malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj, li faris, laŭ mia kompreno, multon utilan por la Esperanto-movado en sia
    lando!

    Bedaŭre!
    Renato


    Renato Corsetti
    Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
    renato.corsetti@esperanto.it

  3. AlKo

    От: “Jawaid Eahsan”
    Кому: “La Ondo de Esperanto”
    Тема: Magomet Isajev forpasis
    Дата: 25 июня 2011 г. 18:53

    Al
    -Familio de Magomet Isajev
    -Rusaj esperantistoj
     
    El Pakistano, mi kondolencas je forpaso de s-ano Magomet Isajev .
     
    Tre malgxoje,
    Jawaid Eahsan
    P.O.Box 26,PK-60000,Multan,Pakistano.

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.