Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?

Grigorij Arosev (Foto de Natalja Saljaeva)Grigorij Arosev, 31-jara Moskva literaturisto, laboranta en la Ruslanda televidkanalo Kulturo, antaŭ unu jaro iĝis prezidanto de la Rusia Esperantista Unio (la plej juna prezidanto de REU ekde ties fondo en la nuna formo en la “unuiĝa kongreso” en 1994). Okaze de la kompletiĝo de lia unujara prezidanteco ni petis lin respondi kelkajn demandojn.

Via pasintjara kandidatiĝo estis surpriza. Kio motivis vin al tio?

Unue — dankon pro la propono respondi la demandojn kaj tiel konigi al internacia legantaro iujn pensojn kaj opiniojn, kiujn mi havas. Kio pri la kandidatiĝo, mi ja dekomence komprenis, ke ĝi estos surpriza por multaj, ĉar mi dum longa tempo neniel aktivis en la “movado” (la kaŭzojn de neaktivado mi ne menciu, sed ili estis nur privataj, do neniel ligitaj al la movado mem). En iu tago mi konsciis, ke mi multe pensas pri la Esperanto-vivo en nia lando, sekve de kio aperis kelkaj ideoj, kies realigo donus laŭ mi signifan utilon al la movado. Kaj la realigado de tiuj ideoj estas multe pli facila, se realiganto okupas iun landskalan Esperanto-postenon, interalie, ĉar la aferoj postulas financadon — vere malgrandan, sed tamenan. Certe mi povus ankaŭ labori en aliaj postenoj, kaj mi akceptus, se ekprezidus iu alia kaj proponus al mi vicprezidi aŭ estraraniĝi, sed mi “ĉirkaŭrigardis” kaj komprenis, ke tiumomente ne estis seriozaj kandidatoj por la prezida posteno, do mi decidis provi prezidantiĝi — kaj sukcesis. Cetere, mi nepre volas mencii, ke la konsento vicprezidantiĝi de mia ekskonkurinto Svetlana Smetanina, malgajninta la prezidan baloton, estas ege aprezinda el ĉiuj vidpunktoj, des pli, ke iu alia bombaste kaj elmontre malakceptis mian proponon kunlabori kadre de la estraro, sed temas ne pri eksprezidanto Ĉertilov.

Antaŭ tiu decido vi probable (re)legis la statuton de la prezidota asocio kaj vidis, ke ĝi havas du celojn; la unua estas popularigo kaj disvastigo de Esperanto, kaj la dua “plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto”. Kiel REU realigas siajn celojn?

La menciitaj celoj estas neevitebla deklarendaĵo, sed samtempe ili estas tute teoriaj kaj havantaj malmultan ligon al la realeco. Oni povas diri, ke ĉiu esperantisto, kiam ion skribas aŭ diras en Esperanto, iom popularigas Esperanton en sia medio. Tiuokaze jes, REU ĉiel faras tion. Sed reale ni strebas al multe pli lokaj celoj, kredeble same kiel multaj aliaj landaj Esperanto-asocioj (escepte de plej grandaj kaj plej fortaj): eldoni niajn bultenon kaj jarlibron, labori pri kelkaj novaj projektoj, respondi regule venantajn leterojn k. a.

Se temas pri la celoj kaj defioj, mi memorigas, ke okaze de la proklamo kiel la Esperantisto de la Jaro 2005, Povilas Jegorovas, skribis, interalie, ke “REU ne plenumas la rolon de la tutlanda asocio. Ĝi mem estas kvazaŭ Esperanto-klubo <…> Ĝi ne havas seriozajn kaj gravajn defiojn <…> ne elkreskis el la nivelo de la tendaroj kaj kantoj”. Ĉu li pravis?

Mi legis lian opinion komplete kaj, bedaŭrante, agnoskas lian plejpartan pravecon. Nia lando estas tro granda por esti unueca. Oni povas estimi aŭ malestimi apartajn individuojn, kiuj iam gvidis REU, sed, troviĝante kelkmil kilometrojn for de Moskvo, kie loĝas preskaŭ ĉiuj eksprezidantoj, ankaŭ mi mem, estas tre malfacile akcepti gvidan rolon de la Unio. Homoj agas (se agas!) memstare, kaj apenaŭ ion bezonas de la landa asocio. Certe neniu rifuzus monon, sed REU neniam estis sufiĉe riĉa por sponsori lokan agadon (kvankam iom subteni, jes). Kun granda atento mi legus konkretan konsilon de la estimata Povilas — kiel en la nunaj kondiĉoj REU povas superkreski la nivelon de tendaraj kantoj ktp.

Mi vidas, ke en la laborplano de REU por via mandato mankas mencio pri tendaroj, kiuj, laŭ unu el viaj antaŭuloj “funkciis kiel emocia drogo <…> io, kio donas al la homo eksterordinaran aŭ almenaŭ eksterrutinan plezuron <…> eskapo el teda kaj griza ĉiutageco al Esperantujo — amata lando”. Ĉu tiu nemencio estas signo de elkresko el la tendara nivelo?

Tendaroj kaj aliaj amasaj renkontiĝoj estis kerno de la movado en la 1990-aj jaroj kaj pli frue. Kion donis la tendaroj al ties partoprenantoj? Ripozon, plezuron kaj — ĉefe — interkomunikadon. Oni renkontiĝis kun malnovaj amikoj, akiris novajn, kaj praktikis la lingvon. Nun estas principe alia tempo. Ne parolante pri laŭvorta ripozo (por tio nun ekzistas multegaj aliaj variantoj, inter kiuj Esperanto-tendaroj okupas vere malaltan lokon), por la komunikado ekzistas interreto. Havante deziron, oni povas ĉiutage interkomunikiĝi en Esperanto, kaj ne nur skribe, sed ankaŭ parole — dank’ al Skajpo kaj similaj programoj. Mi absolute certas, ke nun ja interreto estas kerno de la movado, kaj ĉiaflanka evoluigo de diversaj retaj servoj (ne nur porkomunikaj!) estu tasko de REU. Kaj ĝuste tial laŭ mi “tendaroj” ne devas esti centro de nia atento. Des pli, ke tiujn ĉiam organizas regionaj aktivuloj — inter kiuj jes povas esti REU-funkciuloj, sed kiuj agas kiel lokanoj, ne kiel REU-reprezentantoj.

Vi planis amasan pridemandadon kaj diskuton pri okazigo de UK en Ruslando. Ĉu, post la fiasko de la klopodado de kelkaj antaŭaj estraroj, nun estas sufiĉe da entuziasmo, laborfortoj kaj subteno por tiu ideo?

Ne estas. Mi ne partoprenis la preparlaborojn por la Moskva UK, sed mi scias, ke estis farita grandega laboro. Neniu el la motoroj de la kongresinvitado fariĝis pli juna kaj pli energiplena, kaj neniu volas ripeti la laboron kun denove ne garantiata rezulto, kaj mi tion bone komprenas. Samtempe mi tute ne vidas aliajn homojn, kiuj volus tion fari (ĉi-okaze “voli” kaj “kapabli” estas tute malsamaj aferoj). Ĉion ĉi mi lernis nelonge post la prezidantiĝo, tial la pridemandado estis planita, sed ĝi ne estos realigita — mi anticipe scias ĝian rezulton. Demando: “Ĉu vi volas, ke UK okazu en Rusio?” Respondoj: “Jes” 90–100%. Demando: “Ĉu vi pretas kunorganizi ĝin?” Respondoj: “Ne” 100%.

En la laborplano de REU apud rutinaĵoj estas kelkaj ret-projektoj: retejo E-kluboj.ru, ret-arkivo de REGo, REU-kluboj en sociaj retejoj, subteno al la reta versio de la vortaroj de Boris Kondratjev. Kio okazas ĉi-terene?

Sociaj retoj estas uzataj por diskonigi novaĵojn de REU, kaj tion ni pli-malpli faras. La retan version de la vortaroj de Kondratjev ni daŭre subtenas (vidu www.eoru.ru), kaj planas ankaŭ partopreni eldonadon de papera versio. La ideo de E-kluboj.ru, laŭ mi, estas tre interesa — kadre de unu retejo havi informojn pri ĉiuj landaj Esperanto-kluboj kaj kolektivoj, samtempe donante al ili eblecon memstare aktualigi informojn pri sia agado, kion (aktualigon) senprobleme permesas la vikia teknologio. Tio eĉ ne estas rekte ligita kun REU — la Unio iniciatis, sed la retejo estas destinita por ĉiuj. Sed bedaŭrinde mi renkontis preskaŭ plenan indiferentecon pri la afero flanke de lokaj kluboj. Mi ne intencas lasi la projekton kaj supozeble okupiĝos pri ĝi, ankaŭ kiam mi eksprezidantiĝos, ĉar mi firme opinias ĝin tre bezonata. Se dum plia jaro E-kluboj.ru ne aktiviĝos, nu, verŝajne ni ĉesigos, ĉar vane elspezi monon, eĉ se malgrandan, oni ne devas.

Samtempe mi volas emfazi, ke esperantistoj en Rusio ĝenerale estas nesufiĉe aktivaj. Ili pretas pagi siajn kotizojn, sed malmulte aktivas — malmulton volas, malmulton bezonas kaj eĉ malmulte diskutas (estas delonge notita, ke retbabiladojn partoprenas ĉiam la sama deko da homoj). Mi, certe, ne parolas pri kelkaj individuoj, kiuj ja motor(ig)as la movadon — redaktoroj, gvidantoj de retejoj kaj kelkaj kluboj, sed pri la baza esperantistaro, por kiu la aktivuloj laboras. Sed tio estas tute alia kaj sufiĉe ampleksa temo, pri kiu mi intencas skribi apartan artikolon por iu periodaĵo.

Por firmigi la pacon kaj evoluigi internacian kunlaboron per Esperanto oni devas kunlabori kun alilandaj Esperanto-asocioj kaj instancoj. Kio okazas ĉi-kampe? Ekzemple, ĉu REU sekvos la sperton de la Germana Esperanto-Asocio, kiu kongresis kune kun la landaj asocioj de Ĉeĥio, Francio kaj (plej laste) Nederlando?

Mi kontaktis kelkajn aktivulojn el aliaj landoj kaj ĉerpis bonajn ideojn pri kelkaj projektoj kaj iniciatoj. Sed la ideo pri kunaj kongresoj, ve, estas preskaŭ malreala pro vizaj kaj distancaj problemoj. Similaj aranĝoj okazas por faciligi la organizadon kaj partoprenon, sed niaokaze rezultus tute male. La sola eventuala varianto estas Ukrainio (ĉar Belorusio havas nek movadon, nek landan asocion), sed pri kiu urbo povas temi — mi nun ne imagas: Ĥarkov? Lugansk? Rostov-na-Donu? Krome mi ne certas, ke la ne ĉiam klare aganta estraro de UkrEA konsentos dividi kun REU sian kongreson.

Kelkaj gvidaj aktivuloj de REU havas nekutimajn konceptojn pri la nuna kaj estonta rolo de Esperanto en Ruslando kaj en la mondo. Kion vi opinias pri tiu rolo kaj pri la loko de la landa asocio en tio?

Laŭ mi, Esperanto nun senrevene perdas sian rolon, kiun ĝi havis antaŭ kelkaj jardekoj. Ĝi ne plu estas “fenestro” al internacia komunikado, ne plu estas sola rimedo ion havi/ricevi. La moderna mondo proponas plurajn alternativojn por inform-serĉado, interkomunikado, vojaĝoj, konatiĝoj. Mi multe ŝatas la movadon kaj la homojn en ĝi, sed faktoj konfirmas, ke por havi tion, kion donas Esperanto (escepte de pure lingva aspekto), oni tute ne devas lerni novan lingvon kaj mergiĝi en novan kulturon.

La amplekso de la intervjuo ne permesas longe argumenti, sed mi certas pri tio. Do la nuntempa tasko de ĉiuj “konsciaj” esperantistoj estas kompreni, ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la novepoka mondo krom, mi ripetu, nur la lingvo mem? Mi, certe, ne havas pretan respondon, sed mi pretas kundiskuti. Nia lando estas kaj estos integra parto de la procedo.

Ĉar jam temas pri via privata opinio, mi demandas vin pri la rolo de Esperanto en via privata vivo, en via laboro kaj en via arta kreado.

Mi fariĝis esperantisto estante eĉ ne 13-jara, do mi kreskis kun (apud, en) la movado. Ĝi donis al mi kaj ion pozitivan (konatiĝojn, vojaĝojn), kaj ion negativan, kiuj sume fariĝis signifega parto de mia vivosperto.

Mia laboro neniel estas ligita kun Esperanto. Tamen la verkado en Esperanto estas daŭre interesa afero, sed, malgraŭ miaj modestaj iamaj sukcesoj en la Esperanta literaturo kaj, lastatempe, en la ruslingva, mi nun tute ne sentas motivon plu verki en Esperanto. Tion kaŭzas ne maldeziro, sed malbezonateco. En nia lando oni publikigas kaj eldonas nur unu aŭtoron, kaj tio ne estas lia kulpo — li verkas laŭ siaj fortoj kaj talento. Evidentas, ke redaktorojn kaj eldonistojn ne interesas aliaj nomoj.

Strange: esperantisto Ivan Naumov ĵus eniris la “mallongan liston” de unu el la prestiĝaj literaturaj premioj, liaj verkoj regule aperas en diversaj periodaĵoj, eldoniĝis lia ruslingva libro, sed lia talento estas plene ignorata flanke de Esperanto-redaktoroj. Pli-malpli same pri mi. Verki ion seriozan en Esperanto kaj poste peti tion eldoni aŭ publikigi? Dankon, ne. Prefere mi verku ruslingve, ĉar mi delonge scias pri interesiĝo flanke de kelkaj ruslingvaj periodaĵoj, kaj planas aperi ankaŭ en aliaj.

Kio estas via slogano?

Ĉion sukcesas tiu, kiu rapidas nenien.

(Intervjuis Aleksander Korĵenkov)

Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/06/201reu/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?

  1. KS diras:

    Mi volas iom evoluigi ideon de Grigorij pri komunikado en Skajpo (sed eble gxi jam estis eldirita), do en Skajpo eblas organizi virtualajn klubojn, en kiuj homoj renkontigxus en iu definita tempo kaj komunikus kiel en normala klubo laux iu kluba tagprogramo. Kroma pluso – eblas virtuale klube renkontigxi por personoj el diversaj lokoj. Aux ekzemple REU povus en sia retejo deklari monatan kluban programon kaj cxiuj scius pri kiu temo oni parolos en iu tago kaj povus aligxi laux intereso.

  2. Saĝaj kaj tute pravaj vortoj.
    Almenaŭ, Grigorij pensas realisme – malkiel liaj antaŭuloj.
    Mirinde, sed preskaŭ kun ĉio mi konsentas.
    Kvankam por mi ĝis nun ne klaras, kiuj konkretaj realigindaj ideoj instigis lin al prezidantiĝo…

    Aparte, kiel literaturisto, mi aliĝas al liaj amara konstato, ke “En nia lando oni publikigas kaj eldonas nur unu aŭtoron, kaj tio ne estas lia kulpo — li verkas laŭ siaj fortoj kaj talento. Evidentas, ke redaktorojn kaj eldonistojn ne interesas aliaj nomoj.”

    Certe, tio ne rilatas al “Sezonoj”, sed interne de nia lando oni vendas (kaj pli-malpli aĉetas) librojn de alia deveno…

Respondi