Radio Esperanto denove aŭskultebla

Radio Esperanto # 27

Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo.

En la programo:

– La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo
– Nekutima futbalo: felietono de HaGo
– Esperanto-novaĵoj (AlKo)
La Ondo de Esperanto, 2011, №4-5 (HaGo)
La Ondo jubileas (AlKo)
La dimanĉaj fotoj: kanto de Inicialoj DC
La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo)
La programo daŭras 21 minutojn.
Amplekso: 20 Mbajtoj.
Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml
Morgaŭ, la 6an de junio, oni povos renkontiĝi kun la gvidantoj de “Radio Esperanto” en la univesitato “Justo” en festkunveno dediĉita al la 20-jariĝo de la relanĉo de “La Ondo de Esperanto” kies jubilea, ducenta numero ĵus aperis.
http://vkontakte.ru/event27507096

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi