Pollando: Civitana aktiveco de esperantistoj

La 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis 30 apr – 7 maj 2011 en la intermontara urbo Nowy Sącz (100 km sudoriente de Krakovo) kun 169 partoprenantoj.

Kongresanoj antaŭ la urbodomo

La Kongreso en Nowy Sącz estis okazo por festi samtempe tri lokajn jubileojn: 105 jarojn de Esperanto en la urbo (urba gazeto en 1906 menciis, ke aperis, “experantistoj” en Nowy Sącz); 105 jarojn de la asocia gazeto Pola Esperantisto, kiu jam pli ol tri jarojn estas redaktata kaj presata en Nowy Sącz; kaj 55 jarojn de la revivigo de la urba Esperanto-Klubo post la Dua Mondmilito. Tiom da jubileoj malofte aperas kune, kaj do estis decidite, ke la kongresa programo estu enhavoriĉa kaj diverstema, kaj ke la kongreso estu solene festata en la loka medio kaj diskonigata per amaskomunikiloj.

La klerigan programon gvidis la plej meritaj personoj de la landa movado: Ilona Koutny, Zbigniew Galor, Lidia Ligęza, Roman Dobrzyński, Tomasz Chmielik, kaj alilandaj gastoj: Zsófia Kóródy, Zlatko Tišljar, Petro Balaž. Ili realigis temojn pri edukado, instruado, informado, monakirado, partnera kunlaboro, ekstera propagando. Trifoje oni elektis la rolon de filmo por Esperanto dum la programeroj de Roman Dobrzyński, Przemek Wierzbowski, Andrzej Sochacki. Pri uzo de modernaj iloj en la Esperanto-agado instruis nin Petro Baláž; konsilojn pri Esperantaj-kursoj kaj gazetartikoloj donis Stano Marček. Zlatko Tišljar rakontis pri novaj projektoj de financado por Esperantaj organizaĵoj kaj – antaŭ la granda manifestacio kun kantado de la Eŭropa Himno – prelegis pri la ideo de himno, kaj el la granda ekrano salutis nin Margareta Handzlik el la Eŭropa Parlamento.

Okazis manifestacio sur la centra placo ĉe la urbodomo, kien venis korusoj kaj soldata orkestro de limgardistoj. Salutis la urbestrino Bożena Jawor kaj Zlatko Tišljar nome de EEU. Liceanoj kun flagoj de EU-landoj, montris spektaklece naskiĝon de la oraj eŭropaj steloj. Korusoj kantis la himnon de Eŭropo en Esperanto kaj en la pola. Tia estis nia festado de la Tago de Eŭropo kaj prapremiero de publika prezentado de la Eŭropa Himno en neŭtrala lingvo.

La Kongreso allogis eksterlandajn artistojn, kiel Manŭel, kiu kantis “duonvoĉe… tutkore” kun prezento de sia disko, per kiu li kolektas monon por la organizo Evidente, prizorganta blindajn infanojn en Afriko. La publikon dancigis dum sia koncerto JoMo. Prezentiĝis ankaŭ polaj artistoj Joanna A. Clifford, Anna Buda, Leokadia Rózik, Jeremiasz Ratajczak kaj aliaj.

Valoraj kaj altnivelaj estis la programoj poezia kaj teatra de Lidia Ligęza pri magio de amo, kaj de Krystyna Dulak-Kulej kun nove eldonita dulingva poemaro. Majstre preparis la spektaklon Ludoviko Lazaro Jerzy Handzlik, kaj Helena Biskup pollingve prezentis la monodramon de Carlo Migliucci Doktor Esperanto.

La plej grava arta atingo de TEK iĝis la premiera spektaklo de Roma Triptiko, preparita de la teatro aganta ĉe la Urba Kulturcentro. La reĝisoro de la spektaklo Janusz Michalik ankaŭ recitis, kaj montriĝis alta nivelo de artistoj, belege deklamantaj la filozofian poezion de Johano Paŭlo la Dua.

Ludis por la kongresanoj granda simfonia orkestro kun solaj kaj duetaj kantistoj. Al la urbodomo invitis nin la urbestro je koncerto kadre de Festivalo de Eltrovita muziko, kaj regalis per jubilea, grandega torto por 200 personoj.

La urbestro de Nowy Sącz kaj Halina Komar regalas la kongresanojn per torto, donacita de la urbstro okaze de la 105 naskiĝdatreveno de Esperanto en Nowy Sącz. (Fotis Andrzej Sochacki)

La Urba Kulturcentro estis tre komforta kongresejo. Krome, ses ĝiaj ensembloj infanaj kaj junularaj, kiuj dum kelkaj monatoj prepariĝis al la kongreso, prezentiĝis en ĝia kultura programo, interalie, per kantoj en Esperanto. La plej junaj infanoj prezentis kortuŝe Malgrandan Princon…

Marian Zdankowski gvidis du kvizojn: la unuan pri Esperanto kun helpo de olŝtinanoj, kaj la duan pri la gastiganta regiono kun helpo de loka turisma gvidantino Anna Totoń. En ambaŭ konkursoj venkis bjalistokanoj: Przemek Wierzbowski en la unua kvizo, kaj Nina Pietuchowska en la dua. Ambaŭ venkintoj gajnis senpagan partoprenon en la septembra ekskurso en la Eŭropa Parlamento.

La kongresa temo estis “Civitana aktiveco de esperantistoj”. Per tiu ĉi kongreso ni konfirmis la gravecon de la ekstera agado de esperantistoj en la loka socia vivo, “arto labori kune”; sed la arto povas esti realigata je diversaj niveloj kaj kampoj. En Nowy Sącz ni komprenas ĝin ĝuste tiel. Tial ni ricevas por nia agado komprenon kaj subtenon de lokaj aŭtoritatoj kaj de la socio, tial dum la tuta kongresa semajno kaj post ĝi oni skribis, parolis pri la okazintaĵo, fotis kaj filmis la kongreson.

En la Ĝenerala Kunsido de la Pola Esperanto-Asocio (PEA) partoprenis 27 PEA-delegitoj. Ili liberigis la antaŭan Ĉefan Estraron de PEA el la taskoj kaj elektis la novan teamon, kiu gvidos la asocion dum 2011–2014.

La nova estraro de PEA

La novelektita Ĉefa Estraro de PEA. De maldekstre: Supre: Zofia Śmistek, Arkadiusz Zychewicz, Wіadysława Kujaczyńska, Anna Magier, Barbara Pietrzak, Mirosława Mazur; Malsupre: Paweł Fischer Kotowski, Agnieszka Mozer. (Fotis Andrzej Sochacki)

La nova Ĉefa Estraro de PEA estas tute nova — nur unu persono el la antaŭa konsisto (Zofia Śmistek el Lodzo) restis en ĝi.

La funkciojn dividis inter si gejunuloj: Arkadiusz Zychewicz, altlerneja instruanto de informadiko, estas prezidanto; Paweł Fischer Kotowski, studento pri scienca informado, iĝis sekretario; Anna Magier, organizantino de kulturaj aranĝoj kunlaboranta en junulara medio de jaroj, estas kasisto; Agnieszka Mozer reprezentas la Polan Esperanto-Junularon (PEJ) en la nova estraro. Aldoniĝis al la gejunuloj Barbara Pietrzak, Władysława Kujaczyńska, Mirosława Mazur kaj Zofia Śmistek.

Halina Komar

Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №6 (200).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/05/tek32/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi