PVZ – la grandioza projekto daŭras!

Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito.
PVZIam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi).

Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. Ekzemple, la 8an de februaro 1989 en la “Postpartolo” al “Kiel Esperanto venkis?” (PVZ, kajero 8-bis) li anoncis du “pretigotajn” kajerojn: Eĉ jarcento ne sufiĉis! 1915–1917 kaj Carlo Bourlet. 1911–1913, sed ili ne aperis dum lia vivo.

Kaj jen bona novaĵo – ĉi-printempe en Japanio aperis KD (lumdisko) kun “nove elfositaj kvar dokumentoj, kompilitaj de ludovikito por pliampleksigi PVZ”.

La kvar nove eldonitaj kolektoj estas:

Carlo bourlet kaj la revuo. 1911–1913: Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof. Ekstra kajero 1. Ludovikito, 1992.
Itô Kanzi jene skribis pri ĉi tiu kolekto (en sia karakteriza senmajuskla stilo): «por la kajero 10-bis mi ĉerpis materialojn precipe el “lingvo internacia” kaj “esperanto”, tial la pecojn verkitajn de bourlet mi estis devigita lasi neuzite. tamen ili ŝajnis al mi sufiĉe interesaj. post ioma pripenso, do, mi decidis kompili tiun ĉi ekstran kajeron».
La volumo enhavas sur 213 numeritaj paĝoj (sur 9 nenumeritaj estas la titolpaĝo, enhavo, bildoj lastapaĝaj; kelkaj nenumeritaj paĝoj estas malplenaj) 26 tekstojn, el kiuj 16 estas subskribitaj de Carlo Bourlet mem, ĉefe liaj “Babiladoj” el “La Revuo”.

Dummilitaj esperoj. 1915–1917: Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof. Aldono al la kajero 10-bis. Ludovikito, 1991.
Ĝi estas la unua parto de la intencita volumo Eĉ jarcento ne sufiĉis, kiun la nuna eldoninto dividis je du partoj. Itô Kanzi prezentis sian koncepton pri ĝi: “mi intencas kolekti la materialojn, kiuj kune kun la posta ¼ de la kajero 9 helpos al la legantoj pli intimiĝi al nia historio, de la komenco de la milito ĝis la morto de nia ludoviko”.
Ĉi tiu volumo kun 199 numeritaj paĝoj entenas 30 tekstojn el la jaroj 1915–1916 kaj unu tekston el 1917, inkluzive de la 16 eroj el la ciklo “Novaj vojoj” de Hector Hodler kaj de 8 aliaj tekstoj de Hodler, ĉiuj el la revuo “Esperanto”.

1917. Forpasis nia majstro estas la titolo, donita de la nunaj eldonantoj, al la dua parto de Eĉ jarcento ne sufiĉis. En ĝia unua sekcio “1917” estas la du lastaj eroj de Hodler el la ciklo “novaj vojoj” kaj du liaj tekstoj, kiuj daŭrigas la temaron de “Novaj vojoj” kaj pliaj tekstoj el la revuo “Esperanto”; kelkaj nekrologoj de Zamenhof; prelego de Camile Aymoniero pri Zamenhof; la konata broŝuro “La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio”, kompilita de Teo Jung kaj Adolf Oberrotman (1921); kaj du nekrologoj pri Émile Boirac – entute, 15 tekstoj. En la dua sekcio “Aldono” estas tri artikoloj de Hodler, nekrologo pri Feliks Moscheles, kaj la longa biografio de Hector Hodler, verkita de Eduard Stettler el lia libro “Hector Hodler” (p. 13–56) eldonita en 1928. Entute, 218 numeritaj paĝoj.

La preparado de la bulonja kongreso estas absoluta novaĵo, ne anoncita de Itô Kanzi kiel publikigota; kun la subtitolo “Laŭ korespondaĵoj ĉirkaŭ Michaux”. Sur 219 numeritaj paĝoj ĝi enhavas 112 tekstojn, kiuj diversgrade rilatas al la organizado de la unua esperantista kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. Iom pli ol duono el ili jam aperis en diversaj volumoj de PVZ, sed plej gravas aperigo de ĉ. 50 korespondaĵoj inter Michaux, unuflanke, kaj de Beaufront, Bourlet, Cart kaj de Ménil, aliflanke. Ĉi tiuj leteroj, ne destinitaj por publikigo, montras tre gravajn malkonkordojn, konfliktojn kaj intrigojn inter tiutempaj movadaj gvidantoj, kiuj ne hezitis nigrigi siajn kontraŭulojn en privata korespondado. Kaj Zamenhof ja estis devigita kunlabori kun ĉiu el ili!

En la tri unue menciitaj “volumoj” estas enhavtabeloj, pretigitaj de Ludovikito, sed, ĉar enhavtabelo mankis en la “preparado” mi mem kompilis ĝin.

La diskon eldonis “Libroteko Tokio” al kiu ni ŝuldas grandan dankon. Ĝi estas aĉetebla ĉe la libroservoj de UEA, JEI kaj KLEG. Ni esperu, ke ĉi tiun postrikoltan diskon sekvos pliaj “novaj” dokumentaroj, kiuj restis en la arkivo de Itô Kanzi.

Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi