Pri niaj tradukoj

Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna jaro.

Preskaŭ triono de nia libraro

La resuma tabelo montras, ke en 2010 surmerkatiĝis almenaŭ 81 libroj tradukitaj en Esperanton — 39,7% de la entute 204 “laste aperintaj” libroj. Ĉar la jar-nombroj forte fluktuas (de 32 tradukoj en 2002 ĝis 94 en 2000), estas utile koni la averaĝon por la dudekjara periodo 1991–2010.
Dum tiu tempo aperis entute 4020 libroj en/pri Esperanto, inter kiuj 1246 libroj tradukitaj en Esperanton — 31% de la tuta libroproduktaĵo en Esperantujo. Preskaŭ triono.

Ĉu 31% estas multe aŭ malmulte? Ni komparu.

En Ruslando ĉi tiu procentaĵo estas malpli granda — en 2009 inter la 127.596 eldonitaj libroj estis 14.078 tradukoj (11%).

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen, la proporcio de la tradukoj inter la libroj eldonitaj en Finnlando varias lastatempe inter 15% kaj 25%; en 2005 ĝi estis ĉ. 17%. Lu Wunsch-Rolshoven informis, ke en Germanio en 2009 aperis 11.800 tradukitaj libroj (12,7%), kaj en Francio 9088 (14,3%), dum en Britio nur 2% de la eldonitaj libroj estis tradukoj.

Lu Wunsch-Rolshoven trovis konstaton, ke en malpli grandaj lingvoj (ekzemple, en la nederlanda kaj en la hungara) la procentaĵo de tradukoj varias inter 20% ĝis 60% — do Esperanto estas inter tiuj lingvoj.

La angla estas la plej populara en la mondo

La datumaro Index Translationum de Unesko, registras ĉirkaŭ 2 milionoj da tradukoj aperintaj post 1979. Ĉi tiu indekso (nekompleta) enhavas ankaŭ la liston de la fontolingvoj, el kiuj oni tradukis. Plej supre en ĉi tiu listo estas la angla lingvo, el kiu oni tradukis ĉirkaŭ duonon da libroj. Jen la unua deko da plej popularaj fontolingvoj:

Angla
1.032.456
Franca
189.064
Germana
172.940
Rusa
94.714
Itala
56.368
Hispana
43.883
Sveda
31.358
Latina
16.831
Dana
16.694
Nederlanda
16.350

La angla kiel la fontolingvo dominas. Ekzemple, en Germanio en 2008 du trionoj de la tradukoj (66,9%) venis el la angla, kaj 11,5 % el la franca. En Francio en 2009 aperis 5.638 tradukitaj libroj el la angla (62%), 751 el la japana (8,26%), kaj 566 el la germana (6,23%).

En Finnlando en 2005 aperis 2235 tradukoj al la finna, inter kiuj 1331 libroj (59,6%) el la angla, 369 (16,5%) el la skandinavaj lingvoj (plejparte, el la sveda), kaj 535 (23,9%) el aliaj lingvoj. La proporcio de la angla inter la tradukoj en la finnan fluktuas de jaro al jaro:

53,0% en 1938
46,6% en 1980
68,0% en 2000
59,6% en 2005
61,8% en 2006.

… sed ne en Esperantujo

Sed Esperantujo mankas sur la mondmapo, kaj oni tradukas en Esperanton el la angla nek la modernajn romanojn, nek librojn sciencajn kaj teknikajn. Ne pli ol 50%, sed nur 7,4% de nia tradukita libraro (6 libroj) fontis el la angla, multe malpli ol la tradukoj el la franca (21 libroj / 26%) kaj el la germana (18 libroj / 22%).

La resuma statistika tabelo por 1991–2010 montras proksimuman egalecon inter la tradukoj el la franca (12,5%), germana (11,6%) kaj angla (11,5%). Sur la naŭa loko en la pinta lingvodeko ankoraŭ restas la jida lingvo pro pli ol 40 kelkpaĝaj broŝuretoj de Icĥok Lejbuŝ Perec, tradukitaj kaj eldonitaj de Tomasz Chmielik en 1993, kaj registritaj en Laste aperis en 2000 kaj 2001.

Musklaku por vidi la tabelon.

Krom tradukoj en Esperanton, dum la lastaj 20 jaroj aperis 113 tradukoj el Esperanto alilingven. Plejparte temas pri nacilingvaj versioj de internaciaj lernolibroj kaj informlibr(et)oj pri Esperanto (ekzemple, pli ol 20 diverslingvaj tradukoj de la rekt-metoda lernolibro de Stano Marček, eldonitaj plejparte de la aŭtoro mem kun la samaj bildoj).

Ĝis la venontaj statistikoj!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/03/tradukoj/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi