Eŭropo senpova kaj malrapida
Lingvo gravas, sed grandaj katastrofoj, kiel la marta sismo kaj cunamo en Japanio, substrekas la bazon de ĉiu lingvo: vivo. Sen vivo ne estas lingvo. Pro tio, kiel esperantistoj, ni devas direkti niajn pensojn al Japanio, kaj ne nur al niaj samideanoj.
Ĝuste en ĉi tiu tempo en Bruselo oni diskutas la sekurecon de atomfabrikoj en Eŭropo. Multe parolas la germano Günther Oettinger, respondeca pri energio en la Eŭropa Komisiono. Post la sismo en Japanio, kaŭzinta problemojn al nukleaj atomcentraloj, 15–16 mar Oettinger diskutis kun Eŭropaj ministroj kaj altnivelaj oficistoj respondecaj pri la uzo de nuklea energio. Li ankaŭ kunvenigis membrojn de la Eŭropa Parlamento, kiuj, ŝajne plejparte, subtenas pli da kompetenteco je Eŭropa nivelo por la Komisiono kaj ankaŭ por la Parlamento.
Oettinger promesas, ke Eŭropo interkonsentos ĝis junio pri novaj kriterioj por kontrolado de la 143 atomfabrikoj en la Eŭropa Unio. EU ankaŭ provos konvinki apudajn landojn – Ruslando, Turkio, Svislando kaj Ukrainio – interkonsenti pri novaj kriterioj por sekureco. Je la fino de la jaro Eŭropo devos fini la kontroladon de siaj atomfabrikoj.
Ĉu tio estas sufiĉa?
Kompreneble, la alta respondeculo de la Komisiono pri energio respondas al la grandega timo de eŭropanoj. Li ankaŭ reagis rapide, proponante striktan kontroladon nur kelkajn tagojn post la katastrofo en Japanio. Bedaŭrinde, Oettinger ankaŭ devis konfesi, ke la Eŭropa Unio ne havas la povon haltigi atomcentralojn, kiuj ne kunformas al la sekurecnivelo starigita en EU. Efektive, la Eŭropa Komisiono ricevis nur “ĝeneralan subtenon” por kontrolado de atomcentraloj danke al la emocio kaj publika atento sekve de la katastrofo en Japanio. Sed la Eŭropaj parlamentanoj estas nur “konsultitaj pri atom-energiaj aferoj”. Sub la Traktado de Euratom, nur ŝtatoj-membroj havas la rajton decidi pri proponoj de la Komisiono. Plej ofte tio signifas, ke la reguloj ne estas faritaj por embarasi la ŝtatojn, eĉ se oni konscias pri la nepreco eviti nukleajn incidentojn. Pro tio la ŝtatoj-membroj, sed ne la Eŭropa Komisiono, respondecas pri la kontrolado de atomcentraloj, kaj Eŭropo do ne povas decidi pri la fermado de malnovaj kaj malsekuraj atomcentraloj. Oettinger do emfazas, ke estus malprave konkludi rapide pri la sekureco de atomcentraloj en Eŭropo.
Tio estas la sama mesaĝo de pluraj, plejparte dekstraj, politikistoj en la Eŭropa Parlamento. La hispana parlamentano Alejo Vidal-Quadras, kiu estas ankaŭ profesoro pri nuklea fiziko, alvokas al la EU ne troigi en sia reago. “Ni devas eviti reduktojn kaj panikajn reagojn”, – li diris.
Tamen estas granda ŝanĝo en la menso de germanaj politikistoj en Bruselo. La konservativulino Angelika Niebler kaj la liberalulo Jorgo Chatzimarkakis nun alvokas al plia kompetenteco por la Eŭropa Unio. Ili volas kundividitan respondecon inter la ŝtatoj-membroj kaj la Komisiono. Plie, Chatzimarkakis nun alvokas por laŭplana fino de nuklea energio en Eŭropo.
Rebecca Harms el Germanio estas konsternigita pri la svaga koncepto de la kontrolado, proponita de la Eŭropa Komisiono. “Ĉiuj nukleaj reaktoroj devas esti submetitaj al rigoraj, sendependaj testoj por garantii la sekurecon”, – ŝi diris. Harms timas, ke estus preskaŭ neebla sekurigi la efikon de diversaj samtempaj mankoj kaj katastrofoj. Harms, germana verdulo, kompreneble alvokas la Eŭropan Union al decido ĉesigi la uzadon de atoma energio kaj koncentriĝi pri renovigeblaj energioj.
Dafydd ab Iago
Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №4-5 (198-199)
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/03/europo-senpova-kaj-malrapida/















Vi devas registriĝi por komenti.