Martin Schäffer: «Pli multe da homoj en la mondo lernu kaj uzu Esperanton»

Je la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro 2010, per subskribo de la fondodokumentoj en Esperanto-renkontiĝo en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia. La ĉefiniciatoro de la nova fondaĵo, 48-jara diplomito en publika administrado, Martin Schäffer, aktivas por Esperanto ekde 1983 ĉefe sur la kampoj informado, gazetara laboro, financoj kaj administrado. Ekde 2006 li estas ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio kaj reprezentas la asocion en la komitato de UEA. Li membras en la estraro de la FAME-fondaĵo kaj estas prezidanto de la fondaĵo Mondo, kiun li mem fondis. Ekde 2006 li loĝas en Meksiko kaj laboras ankaŭ por la tiea movado kaj por la Latinamerika. Li afable konsentis respondi niajn demandojn.

Martin Schäffer ĉe televida intervjuo (Canal 40, Meksiko)

Kiun celon havas Esperanto Internacia?

La ĉefaj celoj estas la informado pri Esperanto kaj ĝia instruado, por ke en la mondo estu pli da homoj, kiuj regas Esperanton kaj uzas ĝin. Estas multaj aliaj subceloj, kiuj helpu atingi la ĉefajn celojn, ekzemple, enkonduko de Esperanto kiel elektebla studobjekto en lernejoj, universitatoj kaj ŝtatoj en la mondo.

Pluraj organizoj agas en tiuj direktoj, ekzemple, UEA kaj ties landaj asocioj, ankaŭ ILEI, ESF kaj aliaj. Kial ankoraŭ unu establo?

Estas pluraj organizaĵoj, kiuj agas flanke (eĉ tre flanke) sur la kampoj de informado kaj instruado (do la menciitaj celoj ne havas la prioritaton; ili okupas nur malgrandan parton de la financoj kaj aktivecoj de la koncernaj organizaĵoj). Aliaj nur agas en iu specifa regiono aŭ sur iu speciala kampo (ekzemple faka).

Esperanto Internacia kreiĝis, ĉar mankas internacia organizaĵo, kiu plene dediĉas sian laboron al la Esperanto-informado kaj al ĝia instruado investante grandan parton de la rimedoj (minimume 75% laŭ la statuto) al tiuj celoj. Esperanto Internacia estas miksaĵo inter tradicia fondaĵo kaj membro-organizo, ĉar ĉiu persono povas fariĝi amiko de la fondaĵo (tiel oni povas demokrate influi la politikon de la fondaĵo) aŭ esti simpatianto (eĉ senpage).

Kiel la fondaĵo planas realigi siajn celojn?

Jam ekzistas plano por plibonigi la Esperanto-agadon. El nia plano mi mencias nur kelkajn punktojn, ekzemple: klerigado de la Esperanto-aktivuloj (ĵurnalismo, surmerkatigo, psikologio de informado); sistema analizado de la nunaj mankoj kaj ilia forigo (en kiuj lingvoj kaj en kiuj landoj mankas taŭgaj informmaterialoj, kie tute ne estas retpaĝoj aŭ kie necesus modernigi ilin, kie mankas afiŝoj); uzado de modernaj metodoj de instigo (ekzemple, premioj por sukcesaj informaj aŭ ĵurnalismaj agadoj); informado pri Esperanto per informstandoj ĉe lingvofoiroj, fakaj simpozioj pri lingvoj, junularaj renkontiĝoj aŭ similaj eventoj; okazigo aŭ partopreno en lingvofestivaloj; tradukado de gravaj retpaĝoj al Esperanto (por aperi pli ofte en la publiko); okazigo de inform- kaj instruvojaĝoj k.a.

Grandioza programo! Sed, precipe en la komenco, vi evidente elektos prioritatojn. Kiujn?

Jes, prioritate ni komence pritraktos la uzadon de modernaj metodoj de instigo al Esperanto-agado (Per malmulte da mono oni povas atingi multon.), la kreadon de informmaterialoj por diversaj lingvoj kaj landoj kaj la plibonigadon de retpaĝoj.

Por plenumi tiujn kaj pliajn taskojn estas bezonataj rimedoj. Kiel Esperanto Internacia planas kolekti ilin?

Homoj, kiuj volas finance subteni, povas fariĝi amikoj de la fondaĵo. Eta kontribuo farita de multaj homoj povas amasigi sufiĉe grandajn sumojn. Mi opinias, ke la nova fondaĵo estas la natura elekto de homoj, kiuj volas, ke pli multe da homoj en la mondo lernu kaj uzu Esperanton. Pro tio mi vidas sufiĉe vastajn eblojn kaj pensas, ke relative multaj homoj iĝos amikoj aŭ donacantoj. La Esperanto-parolantoj estas pli idealismaj, ol multaj pensas. Oni ankaŭ povas fariĝi kunfondanto, pagante pli grandan sumon. Krome, ni kompreneble volas kolekti monon por specifaj projektoj kaj celoj. Tion la homoj speciale ŝatas, ĉar temas pri konkreta ago kaj ne pri anonima afero.

Kiel la kontribuintoj scios pri la utiligo de la donacitaj sumoj?

Malferma informado estas unu el la ĉefaj aferoj. Donacantoj ne nur povas difini celon de la donaco (se ili volas), sed la fondaĵo intencas raporti detale pri la uzado de la mono. Tiel oni vidos ekzakte, kiel la fondaĵo laboras kaj kion oni atingis per la rimedoj.

Krom la financaj rimedoj oni bezonas ankaŭ homfortojn.

Jes, homfortoj kompreneble estas ege gravaj, sed mi ne vidas problemojn. Laŭ mi, ekzistas en la mondo amaso da homoj kiuj pretas labori por iu konkreta celo. Mankas kunordigado kaj mono por agado.

Kial en Meksiko?

Nu, simple ĉar ni devis elekti iun malvirtualan lokon por la fondo. Ni elektis la urbon Querétaro, ĉar tie ekzistas juna kaj tre entuziasma Esperanto-grupo. La meksika movado estas ekzemplo, kiel sistema kaj celdirekta agado liveras sukcesojn. La movado en Meksiko en la lastaj jaroj forte kreskis kaj daŭre kreskas. Tion ni ankaŭ povas atingi sur internacia nivelo, investante pli da mono kaj laboro por konkretaj agadoj.

Ĉu vi planas kunlabori kun UEA kaj aliaj partneroj?

Jes, kompreneble! Kunlaboro estas nepre necesa por havi sukcesojn. Laŭ la fondintoj, ni devas labori kun aliaj por atingi niajn celojn.

Kiujn problemojn vi frontis post la fondo?

Verdire, la problemoj ne estas multaj. La kreo de la strukturoj kaŭzis kaj daŭre kaŭzas relative multan laboron, sed plej grave estas, ke la homoj tre pozitive opinias pri la fondaĵo. Grandega plimulto de la homoj, kun kiuj mi kaj la aliaj fondintoj kaj amikoj parolis, opinias ke ekzistas granda neceso kaj potencialo por Esperanto Internacia. Mi do vidas tre pozitivan estontecon.

Kiel niaj legantoj povas ricevi pli da informoj pri la fondaĵo kaj kiel oni povas fariĝi “fondinto”, “amiko”, aŭ “simpatianto”?

Baldaŭ ni aperigos pliajn informojn en la reto. Intertempe oni povas skribi al EsperantoInternacia@gmail.com

Dankon pro la intervjuo, s-ro Schäffer, tre impresa projekto!


Ĉi tiu intervjuo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/02/martin-schaeffer/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Martin Schäffer: «Pli multe da homoj en la mondo lernu kaj uzu Esperanton»

  1. Martin Schäffer diras:

    Gary, en la intervjuo mi klare skribas ke temas pri informado. Tio ne permesas blufojn aŭ troigojn. En alia kazo temus pri propagando, sed ne pri informado.

  2. Gary Mickle diras:

    Kiam mi rigardas la informadajn klopodojn de unuopuloj kaj grupoj, mi vidas, ke ili tendencas graviti al kelkaj koncepte tre disaj polusoj. Ekzemple, al la finvenkisma, kiu parolas pri utiloj por la tuta homaro post esperata tutmonda enkonduko de la lingvo. Aŭ al la utilisma, kiu parolas pri manieroj, per kiuj la lingvo aktuale utilas al tiuj, kiuj lernis ĝin. Aŭ al socia-politika, kiu parolas pri historiaj kaj nuntempaj tuŝpunktoj inter Esperantaj temoj kaj pli larĝaj sociaj, politikaj, filozofiaj temoj.

    Plia diseco troviĝas inter informstiloj, en kiuj abundas blufoj kaj troigoj, kaj pli veremaj.

    Pro tio mi scivolas, ĉu la unuaj aktivuloj de Esperanto Internacia jam decidis, kiel ili rilatigos sin al la diversaj informstiloj. Ĉu ili preferas unu el ili, ĉu ili serĉas kompromison inter ili aŭ ĉu ili volas iĝi agadmedio, en kiu ĉiu “skolo” povas agadi memstare?

Respondi