“Manietuloj”, — ofte nomas nin, esperantistojn, personoj pli prudentaj, kiuj ne perdas siajn tempon kaj monon por la lingvo, elpensita de iu Ruslanda judo antaŭ pli ol 120 jaroj. Sed min ankaŭ esperantistoj foje nomas same, ĉar mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Sed ĉar mia manieto trovas aprobon de fakuloj, kiuj uzas la rezultojn, mi kuraĝe daŭrigas, kaj ankaŭ ĉi-februare mi diskonigas la tradician revuon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo.
La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis en la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tiu statistiko ne estas tute fidinda por ĉiu aparta jaro, ja en Laste aperis estas libroj, eldonitaj ankaŭ multaj jaroj sed nur en la koncerna jaro ekvenditaj de UEA, kaj de jaro al jaro la nombroj tre varias. Tamen la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj bone vidigas la ĉefajn tendencojn en nia “eldon-industrio”.
Unu libro ĉiulabortage
La pasinta jaro repruvis la tezon, ke dum la lasta jardudeko ĉiujare aperas ĉirkaŭ 200 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 26 mil. La pasinta jaro estis tre tipa: 204 libroj sur 28 mil 232 paĝoj — multe pli ol en 2009, kiam pro lokomanko en la jarfinaj numeroj de Esperanto pluraj libroj (ekzemple, ĉiuj libroj de KAVA-PECH), eldonitaj en 2009 registriĝis nur en 2010.
Ĉar ne ĉiuj libroj estas registrataj en Roterdamo, precipe se temas pri lerniloj eldonataj “memeldone” por enlandaj bezonoj (ekzemple, en Ĉinio), k. s., ne estus troigo diri, ke en Esperantujo ĉiun labortagon aperas unu nova libro.
Ĉu 200 libroj jare estas multe aŭ malmulte? Ni komparu. Ekzemple, en Ruslando en 2008 aperis 123.336 libroj, kaj en 2009 — 127.596. Tio estas 600-oble pli ol en Esperanto, sed en Ruslando estas 140 milionoj da loĝantoj, dum la esperantistaro, laŭ proksimumaj taksoj varias inter 40 ĝis 200 mil, aŭ eble 1000-oble malpli ol Ruslando. Do 200 libroj por 40–200 mil personoj estas en ordo.
Kiaj libroj pli multas? Dependas de la jaro. Vidu la suban tabelon.
1991–2000
Sume aŭ averaĝe |
2001–2010
Sume aŭ averaĝe |
1991–2010
Sume aŭ averaĝe |
2009
|
2010
|
|
Nombro de libroj en/pri Esperanto |
2107
|
1913
|
4020
|
158
|
204
|
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj |
251.276
|
276.616
|
527.892
|
24.272
|
28.232 |
Nombro de la eldonintoj |
650
|
567
|
1038
|
88
|
94
|
Averaĝa paĝonombro de unu libro |
120.3
|
145,2
|
131,1
|
153
|
138
|
Averaĝa prezo de unu libro (EUR) |
8,22
|
11,4
|
9.7
|
11,8
|
12.36
|
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo |
296
|
307
|
603
|
17
|
32
|
Originala beletro |
258
|
214
|
472
|
27
|
20
|
Traduka beletro |
458
|
361
|
819
|
20
|
50
|
Planlingvistiko kaj esperantologio |
229
|
211
|
440
|
26
|
16
|
Esperanto (historio, kulturo, movado) |
241
|
299
|
540
|
23
|
38
|
Politiko, historio, filozofio |
166
|
228
|
394
|
25
|
29
|
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj |
182
|
93
|
275
|
6
|
6
|
Religio |
105
|
93
|
198
|
7
|
6
|
Aliaj temoj |
172
|
107
|
279
|
7
|
7
|
En 2009 plej multis originala beletro (27), lingvistiko (26) kaj politiko (25); sed en 2010 en la statistiko supris tute aliaj ĝenroj: traduka beletro (50, kompare kun nur 20 antaŭ unu jaro), libroj pri Esperanto (38, precipe pri la historio de Esperanto) kaj lernolibroj (32). Sed laŭ la dudekjara statistiko nia plej populara ĝenro estas traduka beletro (819 volumoj), kiu grave postlasas la lernilaron (603), dum komence de la jaroj 1980aj lerniloj estis pli multaj ol beletraj tradukoj. Ĉu pro reorientiĝo de niaj eldonistoj al la bezonoj de la spertularo, aŭ pro ŝrumpo de la ekstera intereso? La komparo inter la du jardekoj edidentigas la grandan kreskon de libroj pri Esperanto (precipe pri la historio) kaj de la soci-politika literaturo (ne laste, danke al MAS) kaj la falegon de la sciencaj libroj (de 182 al nur 93).
Multaj kaj malfortaj
Kutime, ĉiujare estis malsamaj eldonĉampionoj, sed lastatempe estis du dujaraj periodoj. En 2007 kaj en 2008 ĉiujn superis Stano Marček kun pluraj lingvaj versioj de sia lernolibro; kaj en 2009 kaj 2010 plej multe eldonis MAS (Monda Asembleo Socia) prizorgata de Vilhelmo Lutermano. Inter la 18 eldonaĵoj de MAS estas kvin klasikaĵoj de Markso kaj Engelso (kune kaj dise) kaj aliaj politikaĵoj, ekzemple, Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino de Jozefo Ŝlejfŝtejno tradukita de Lutermano mem.
2010. Libroj
MAS (FR) |
18
|
Mondial (US) |
13
|
Ed. Iltis (DE) |
10
|
KAVA-PECH (CZ) |
9
|
B. Lemarchand (FR) |
6
|
La Blanchetière (FR) |
6
|
UEA (NL) |
6
|
Edistudio (IT), FEL (BE) |
po 5
|
Impeto (RU), KEU (HR) |
po 5
|
SAT (FR), Sezonoj (RU) |
po 5
|
Sed multaj libroj ne egalas al multaj paĝoj. Ekzemple, la ses broŝuroj de Michel Kenton, kiuj ebligis al B. Lemarchand esti alte en la librolisto, kune havas nur 96 paĝojn, malpli ol unu averaĝa libro. Plej multe da paĝoj pasint-jare produktis la Novjorka Mondial, ankaŭ danke al la tri volumoj de Beletra Almanako.
2010. Paĝoj
Mondial | 2748 |
MAS | 2536 |
FEL | 1638 |
UEA | 1485 |
KEU | 1105 |
KAVA-PECH | 1008 |
Impeto |
984
|
Fonto (BR) |
919
|
Edistudio |
724
|
Ed. Iltis |
614
|
Entute, dum 1991–2010 surmerkatiĝis 4020 libroj de pli ol 1000 eldonintoj. Sed ne diru, ke en la mondo estas mil Esperanto-eldonejoj, ja pli ol 700 el ili riĉigis nin nur per unu volumeto dum 20 jaroj. Pli ol cent eldonis tiuperiode po du librojn. Nur 33 eldonejoj produktis pli ol 20 librojn dum 20 jaroj, do averaĝe almenaŭ unu libron jare; kaj nur 6 eldonejoj kontribuis pli ol 80 librojn, do almenaŭ unu libron ĉiusezone.
Plej alte en la listo estas UEA kun 144 libroj. Sed tio estas nur 7 libroj jare. UEA, nia plej aktiva nuntempa eldonejo, estas multe malpli aktiva ol Hachette, kiu antaŭ cent jaroj eldonis ĉ. 350 librojn dum 1901–1914 — averaĝe 25 librojn jare. Multas sed malfortas niaj eldonejoj. Amuzas min ke, kvankam libroeldonado estas nia akcesora tasko, malpli grava ol La Ondo de Esperanto (precipe dum la lastaj jaroj), pli aktivas ol Sezonoj nur kvin Esperanto-eldonejoj en la tuta mondo.
1991-2010. Libroj
UEA |
144
|
Libro-Mondo (PL) |
133
|
FEL |
111
|
Fonto |
85
|
Impeto |
82
|
Sezonoj |
81
|
KAVA-PECH |
71
|
Ed. Iltis |
70
|
Bero (US/NL) |
58
|
ĈEE (CN) |
55
|
1991-2010. Paĝoj
FEL |
19.713
|
UEA |
17.478
|
Libro-Mondo |
17.477
|
Fonto |
13.653
|
Impeto |
13.478
|
Sezonoj |
12.882
|
Arĥivaro E.Privat (CH) |
12.553
|
KAVA-PECH |
12.292
|
Ludovikito (JP) | 12.085 |
ĈEE |
11.796
|
Francio devancis Germanion
Kvankam en la mondo plej multe da libroj aperas en Usono kaj Ĉinio, ĉi tiuj landoj ne estas inter la plej produktantaj en Esperantujo, kie plej supre alternas Francio kaj Germanio.
2010. Libroj
Francio |
50
|
Germanio |
17
|
Ruslando |
14
|
Nederlando |
13
|
Usono |
13
|
Italio |
12
|
Ĉeĥio |
12
|
Slovakio |
10
|
Pollando |
9
|
Kroatio |
7
|
2010. Paĝoj
Francio |
4917
|
USA |
2748
|
Nederlando |
2529
|
Italio | 2327 |
Kroatio | 1735 |
Germanio | 1706 |
Belgio | 1638 |
Ruslando | 1482 |
Ĉeĥio |
1247
|
Brazilo | 1233 |
Ĉi-jare Francio eldonis rekorde multajn 50 librojn kaj post plurjara dua rango saltis antaŭen kun 405 libroj. Krom en Francio kaj Germanio ankaŭ en Pollando, Nederlando kaj Ruslando aperas almenaŭ unu nova Esperanto-libro ĉiumonate.
1991–2010. Libroj
Francio |
405
|
Germanio |
374
|
Pollando |
305
|
Nederlando |
283
|
Ruslando |
243
|
Brazilo |
210
|
Japanio |
210
|
Usono |
184
|
Italio |
161
|
Belgio |
148
|
1991–2010. Paĝoj
Francio |
45.786
|
Germanio |
44.597
|
Japanio |
38.038
|
Ruslando |
35.772
|
Pollando |
35.237
|
Nederlando |
32.106
|
Brazilo |
30.393
|
Belgio |
24.126
|
Svislando |
23.864
|
Italio |
23.399
|
Entute, tra 20 jaroj Esperanto-libroj estis eldonataj en 61 landoj — inter ili estas sep landoj de eksUSSR (inkluzive de USSR mem), en kiuj aperis sume 410 libroj, pli ol en Francio.
La supraj linioj traktas la kvanton de la eldonitaj libroj. La kvaliton oni ne povas taksi surbaze de Laste aperis, kaj eble nur en Roterdamo kaj Vieno oni povus legi ĉiujn novaĵojn kaj aperigi la eseon “La Esperanta literaturo en la pasinta jaro”.
Venont-kajere aperos statistiko pri la fontolingvoj de la tradukitaj libroj.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196)
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/02/libroj2010/
«Se oni tamen volas scii la nombron de libroj kaj broŝuroj kun ekzemple la eldonjaro 2009, tiam oni povas iri al la reta katalogo de UEA kaj tie serĉi per la formularo http://katalogo.uea.org/katalogo.php?s=chefa (post 2008, antaŭ 2010, paĝonombro pli ol 0; rezulto: 180 titoloj)» – skribis Lu.
Nu, kelkajn monatojn poste mi ripetis la serĉon kaj trovis, ke 186 libroj lastaperis en 2009. Tiu nombro kresketos, iom post iom, sed atentu, ke kelkaj eldonaĵoj en “Laste Aperis” malhavas eldon-jarojn (ankaŭ eldon-urbojn, eldon-landojn, fontolingvojn ktp). Laborante pri la jar-revuo, mi multe korespondas kun la eldonintoj kaj kun la aŭtoroj/tradukintoj por plenigi la vakuon, sed en la Katalogo de UEA tiuj mankoj restas.
Mi ne tute ĝuste skribis, devas esti (5-a linio de malsupre):
Do la angla estis devenlingvo de ĉ. 77 % de la _tradukitaj_ romanoj.
* Procentaĵo de tradukoj el ĉiuj libroj *
La procentaĵo de tradukoj inter ĉiuj libroj tre varias. En la nederlanda aŭ hungara merkato estas inter 20 kaj 60 procentoj, en Britio sub 2 %. ( http://www.ifa.de/pub/kulturreport-fortschritt-europa/fortschritt-europa/albrecht-lempp/ )
* Tradukoj en la francan *
Eble estas interese vidi aparte ankaŭ la francan merkaton. En 2009 en Francio publikiĝis 9088 tradukoj; tio estis 14,3 % de ĉiuj titoloj (novaj kaj reeldonoj). 3449 romanoj estis tradukoj – tio estis 40,3 % el ĉiuj publikigitaj romanoj.
* Devenlingvoj de la tradukoj en la francan 2009 *
(komparo kun 2008)
1. Angla (5.638 titoloj, +4 %)
2. Japana (751 titoloj, +10 %)
3. Germana (566 titoloj, -4 %)
Do la angla estis devenlingvo de ĉ. 62 % el la tradukoj.
* Devenlingvoj de la tradukoj en la francan 2009 (nur romanoj) *
1. Angla (2.669 titoloj, -2 %)
2. Hispana (156 titoloj, +13 %)
3. Germana (134 titoloj, +3 %)
Do la angla estis devenlingvo de ĉ. 77 % de la romanoj.
( http://www.buchmesse.de/imperia/celum/documents/Buchmarkt%20Frankreich%202011.pdf )
Notindas cetere, ke kelkaj neanglalingvaj aŭtoroj de beletraĵoj verkas intertempe en la angla.
* Tradukoj en la germanan *
En Germanio en 2009 aperis 11.800 libroj tradukitaj el aliaj lingvoj. Tio estis 12,7 % el ĉiuj germaniaj noveldonoj de tiu jaro. (Statistiko de la germana asocio de libristoj, http://www.boersenverein.de/de/portal/April_2010/379704 )
En 2008 la tradukoj estis ŝajne 8,8 % de la noveldonoj en Germanio kaj nur 7.340 titoloj; en 2003 estis 12,3 %. Do iom ondumas. ( http://www.boersenverein.de/de/bayern/Buchimport_und_export/186341 )
Du trionoj de la tradukoj (66,9%) tiujare venis el la angla, 11,5 % el la franca. (Cetere por multaj lingvoj validas, ke 50 ĝis 80 % de la tradukoj venas el la angla – Esperanto estas escepto kun nur ĉ. 20 %.)
Ĉefe oni tradukas romanojn en la germanan. 24,5 % de la titoloj aperintaj en 2008 estas beletraj.
En http://www.boersenverein.de/sixcms/media.php/976/Tabellenkompendium_Wirtschaftspressegespraech_2010.pdf legeblas kontraste la licencodonado el Germanio al aliaj lingvoj, ĉefe la pola, rusa kaj ĉina.
Eble tiuj statistikoj helpos iom.
Dankon, Lu, pro la sugestoj, pri kiuj mi bone scias. Tamen mi ne volas tro detali la statistiko, kaj mi do ne dividas la nocion “libroj ĝenerale” al la statistikaj unuoj “libroj” kaj “broŝuroj”, nek mi konsideras la amplekson ktp. Ĉi tiu distingo en la Ruslanda statistiko estas nur en unu loko de la tabelo, kaj ĉiuj ceteraj statistikaĵoj (eldonkvantoj, eldonejoj ktp, ampleksas la librojn ĝenerale, sed ne la de Unesko difinitajn pli-ol-48-paĝaĵojn.
La jar-statistiko de la librokatalogo de UEA ne estas tute plena, ĉar ne ĉiuj libroj havas la eldonjaron, sed mi ja pridemandas la eldonistojn kaj la aŭtorojn por plenigi la “truojn” en “Laste aperis”. Do, “ne malpli ol”.
Demando: ĉu vi povas helpi pri traduk-statistiko, ekzemple, en Germanio?.. Kiom da tradukoj nombre aperis? (Kaj kiomprocente de la tuto). El kiuj lingvojn?.. Ktp.
Ĉiujare mi kun granda intereso trarigardas la statistikon de ‘La Ondo de Esperanto’ pri la Esperanto-libroeldonado kaj tre ŝatas ĝin. Eble permesu du rimarkojn:
Aleksander prave atentigas, ke ekzemple “2010” en la statistiko signifas “menciita en ‘Laste aperis’ en 2010”. (Kaj ke ne multe gravas la diferenco al la fakta eldonjaro.) Se oni tamen volas scii la nombron de libroj kaj broŝuroj kun ekzemple la eldonjaro 2009, tiam oni povas iri al la reta katalogo de UEA kaj tie serĉi per la formularo http://katalogo.uea.org/katalogo.php?s=chefa (post 2008, antaŭ 2010, paĝonombro pli ol 0; rezulto: 180 titoloj). Temas pri ĉiuj negazetaj paperaj eldonaĵoj ekde 1 paĝo, sen ekzemple lumdiskoj aŭ pingloj.
Kio estas “libro”?
Kiam oni legas pri la suma nombro de 204, kiun la artikolo mencias por 2010, oni konsciu, ke laŭ la difino de Unesko el 1964 temas pri “libroj kaj broŝuroj”. La rekomendo pri statistikoj http://portal.unesco.org/en/ev.php-URL_ID=13068&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html difinas: “A book is a non-periodical printed publication of at least 49 pages (…)” (Libro estas neperioda presita publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj.) Se ni refaras la serĉon en la UEA-katalogo por eldonaĵoj de pli ol 48 paĝoj, ni ricevas 145 verajn librojn, la resto estas “broŝuroj”: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo&post=2008&antau=2010&pli=48 .
Se ni deziras kompari kun la rusa libroproduktado de 2009, http://www.bookchamber.ru/content/stat/stat_2009.html , ni vidas, ke ankaŭ tie oni distingas inter 106848 Книги (libroj) kaj 20748 Брошюры (broŝuroj); pli supre staras Всего (entute) 127596 eldonaĵoj. En la kampo de libroj do la rilato inter Rusio kaj Esperantio estis en 2009 proksimume 106848:145 aŭ 737:1. Se ni kalkulas kun 140 milionoj da rusianoj kaj supozas saman libroeldonadon por ĉiu centmilo da rusianoj kaj esperantianoj, ni venas al takso de ĉ. 190 mil (aktivaj) Esperanto-parolantoj. Tute kongrue kun ĉiuj aliaj konataj nombroj.